La marvirineto (1989)
La marvirineto | |
---|---|
Originala titolo | The Little Mermaid |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 17-an de novembro 1989 |
Daŭro | 83 minutoj |
Reĝisoro(j) | Ron Clements John Musker |
Produktisto(j) | John Musker Howard Ashman |
Scenaro | [[Ron Clements John Musker]] |
Muziko de | Alan Menken |
Ĉefrolantoj | René Auberjonois Christopher Daniel Barnes Jodi Benson Pat Carroll Paddi Edwards Buddy Hackett Jason Marin Kenneth Mars Edie McClurg Will Ryan Ben Wright Samuel E. Wright |
Produkto | Walt Disney Pictures Walt Disney Feature Animation |
Distribuo | Buena Vista Pictures |
IMDb | |
The Little Mermaid (anglalingve por La marvirineto) estas usona animacia muzikala fantazia filmo de 1989 produktita de la animaciaj studioj de Walt Disney kaj publikigita de Walt Disney Pictures. Bazita sur la dana fabelo samnoma de Hans Christian Andersen, The Little Mermaid rakontas la historion de bela sirena princino kiu revas iĝi homa. Verkita, reĝisorita, kaj produktorita de Ron Clements kaj John Musker, kun muziko de Alan Menken kaj Howard Ashman (kiu estis ankaŭ kun-produktoro), la filmo prezentas la voĉojn de Jodi Benson, Christopher Daniel Barnes, Pat Carroll, Samuel E. Wright, Jason Marin, Kenneth Mars, Buddy Hackett kaj René Auberjonois.
Ĝi estis la 28a animacia filmo de Disney, kaj estis premierita al kinejoj la 17-an de novembro 1989, ricevante grandajn pozitivajn reviziojn, kaj enspezante 84 milionojn da usonaj dolaroj nur enlande dum sia dekomenca publikigo,[1] kaj 211 milionojn da usonaj dolaroj en totala vivodaŭro tutmonde.[2] Post la sukceso de la filmo de 1988 de Disney/Amblin nome Who Framed Roger Rabbit, The Little Mermaid rekuperis iel la reputacion de la animaciaj filmoj de Disney post serio de kritikaj aŭ komercaj malsukcesoj produktitaj de Disney kiuj datis el la komenco de la 1970-aj jaroj. Ĝi ankaŭ markis la starton de la epoko konata kiel Disneja Renesanco.[3]
Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]
- Jodi Benson: Ariel
- Christopher Daniel Barnes: Prince Eric
- Pat Carroll: Ursula
- * Jodi Benson: Vanessa (Ursula's human alter-ego)
- Samuel E. Wright: Sebastian
- Jason Marin: Flounder
- Kenneth Mars: Reĝo Triton
- Buddy Hackett: Scuttle
- Ben Wright: Grimsby
- Paddi Edwards: Flotsam kaj Jetsam
- Edie McClurg: Carlotta the maid
- Kimmy Robertson kaj Caroline Vasicek: Ariel's Sisters
- Will Ryan: Harold the Seahorse
- Frank Welker: Max the Sheepdog
- René Auberjonois: Chef Louis
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ The Little Mermaid (1989) – Box Office Summary. Box Office Mojo.
- ↑ "The Little Mermaid". Box Office Mojo. [1] Alirita la 27an de februaro 2017.
- ↑ Pallant, Chris. (2011) Demystifying Disney: A History of Disney Feature Animation. New York: Continuum Publishing. ISBN 9781441150462.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- The Little Mermaid en Interreta filma datumbazo angle
- The Little Mermaid ĉe Don Markstein's Toonopedia. Arkivita el la originalo la 11an de Novembro, 2015.