Walt Disney Company
(Alidirektita el Walt Disney Pictures)
The Walt Disney Company | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | usona korporacio |
Fondita | 16-an de oktobro 1923 |
Sidejo | Burbank (Usono) |
Estr(ar)o | Robert A. Iger |
Dungitoj | 137.000 (2008) |
Spezosumo | 35,51 miliardoj da USD |
Agokampo | komunikiloj |
ISIN-kodo | US2546871060 |
TTT | disney.go.com |
La Walt Disney Company (ofte konata kiel simple Disney aŭ Disnejo; borsa mallongigo: DIS) estas unu el la plej grandaj amaskomunikilaj firmaoj en la mondo. Ĝi estis fondita 16-an de oktobro 1923 de fratoj Roy kaj Walt Disney. Ĝi komencis nur kiel farejo de animaciaj filmoj, tamen nun la firmao estas grandega kino-farejo kaj enhavas la usonan televidan reton ABC kaj naŭ amuzparkojn.
En la e-lingva gazetaro[redakti | redakti fonton]
Ankaŭ en la esperantlingva gazetaro, la filmoj de la firmao plurfoje temiĝis kaj prezentiĝis. Unu ekzemplo inter multaj estas la artikolo "La novaj disney-filmoj", skribita en aparte facila lingvaĵo, de Irina Aleksejeva (Rusio), publikigita en Kontakto 1995:4, paĝo 13.