Modelo (homo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manekeno (modelo))
Ĉi tiu artikolo temas pri profesio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Modelo kaj Manekeno.
Modelino Gisele Bündchen.

Modelo[1], manekeno[1], modelulo[2]fotomodelo estas homo, kies profesio estas surmeti kaj prezenti al la publiko novajn kreaĵojn de la vestofasonado. Kutime oni rilatigas ĝin kun la ina sekso, tamen, en la plej ampleksa senco ĝi ampleksiĝas al viroj, adoleskantoj kaj infanoj.

Supermanekeno estas persono kiu laboras kiel modelo tre alte pagita kaj kun tutmonda famo. La termino estis popularigita en la popola kulturo en la 1990-aj jaroj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto manekeno venas el la nederlanda vorto "manneken", kiu signifas vireton kaj servis originale kiel modelo por pentristoj kaj tajloroj. La vorto manekeno signifas en Esperanto ankaŭ tiujn artefaritajn, homsimilajn pupojn, kiujn la pentristojskulptistoj uzas anstataŭ pozisto aŭ kudristoj, tajloroj, vendistoj por alĝustigi vestojn aŭ por prezenti ilin al la publiko.

Artistaj modeloj[redakti | redakti fonton]

En la arto modelo estas plej ofte persono (sed ankaŭ besto aŭ objekto), kiun la artisto bildigas.

Arta modelo pozanta en franca pentra lernejo

Referencoj[redakti | redakti fonton]