Supermanekeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gisele Bündchen, la plej alte pagita supermanekeno en la mondo dum dek kvar sinsekvaj jaroj.[1][2]

Supermanekenosupermodelo estas persono kiu laboras kiel modelo tre alte pagita kaj kun tutmonda famo. La termino estis popularigita en la popola kulturo en la 1990-aj jaroj. Laŭ Albert Watson, unu de la tiamaj popularaj fotistoj, ĉio estis rezulto de la propra konkurenco inter agentejoj, kiuj eĉ ekpostulis, ke oni inkludu sur la kovrilpaĝoj fotojn de iliaj modeloj.[3]

Ili laboras, ĝenerale, por elstaraj modfasonistoj kaj tre prestiĝaj markoj. Ili havas kontraktojn, patronojn kaj reklamkampanjojn milionulajn, kaj iĝas plej ofte famuloj.[4][5][6]

Oni diferencigas ili disde la ceteraj modeloj ĉefe pro sia tutmonda famo, akaparante grandan procenton de la kovrilpaĝoj de la ĉefaj revuoj pri modo. Kvankam ankaŭ la ceteraj modeloj povas same montri grandan belecon, la ge-supermanekenoj ĝuas sian pli grandan popularecon por akiri plej enspezigajn kontraktojn. Tiukadre, ankaŭ la markoj de luksaj varoj dungas supermodelojn por asociigi ilian famon al la reklamataj produktoj. Ĉefe en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, aperis ankaŭ kelkaj masklaj supermodeloj (ankaŭ top model), akirante simile gravan protagonismon en la modindustrio.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The 20 Richest Women In Entertainment/Forbes.
  2. Top ten highest paid models
  3. Supermodelos Alirita la 9an de januaro 2023 en Vogue.es
  4. Supermodel by Heidi Klum randomhouse.com. Alirita la 22an de Julio, 2007.
  5. Model Citizens Arkivigite je 2007-10-14 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20071014023358) ew.com. Alirita la 22an de Julio, 2007.
  6. New Model Army de Kate Patrick, The Scotsman 21a de Majo, 2005 online Alirita la 7an de Julio, 2006
  7. Blanks, Tim History of the male supermodel Alirita la 25an de decembro 2022, 27an de aŭgusto 2020 en Vman

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Supermodelo en la hispana Vikipedio.