Johanna Matz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Hartl kun Johanna Matz (maldekstre) kaj Olga Tschechowa, 1953
Johanna Matz kun reĝisoro Karl Hartl en 1953

Johanna („Hannerl“) Matz (naskiĝinta la 5-an de oktobro 1932 en Vieno) estas aŭstra aktorino, kiu figuris en siaj filmoj la personecon de viena junulino. Nun ŝi vivas retiriĝinte en Vieno kaj Unterach ĉe Attersee.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam en la aĝo de kvar jaroj ŝi ricevis baletinstruon de Toni Birkmeyer. Inter 1940 kaj 1948 ŝi studis ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Prezentaj Artoj en Vieno. En 1950 ŝi lernis en la Max-Reinhardt-Seminariejo. Dum ŝia ekzamena prezentado ŝin malkovris [[Berthold Viertel. Li dungis ŝin por la Burgoteatrejo, kie ŝi laboris ĝis 1993.

En 1951 Ernst Marischka malkovris ŝin por la filmo, kaj samjare ŝi unuafoje filmaktoris. En 1953 reĝisoro Otto Preminger]] irigis ŝin al Holivudo, kie li aktoris en la germanlingva versio de „The Moon is Blue“. Ekde la fino de la 1960-aj jaroj la populara aktorino laboris ĉefe por la aŭstra televido.

Filmoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1951: Zwei in einem Auto, reĝio: Ernst Marischka
  • 1951: Maria Theresia
  • 1952: Die Försterchristl
  • 1952: Saison in Salzburg, reĝio: Ernst Marischka
  • 1952: Der große Zapfenstreich
  • 1952: Hannerl, reĝio: Ernst Marischka
  • 1952: Im weißen Rößl, reĝio: Willi Forst
  • 1955: Der Kongreß tanzt, reĝio: Franz Antel
  • 1955: Reich mir die Hand, mein Leben, reĝio: Karl Hartl
  • 1958: Das Dreimäderlhaus, reĝio: Ernst Marischka
  • 1958: Hoch klingt der Radetzkymarsch
  • 1961: Geschichten aus dem Wienerwald, reĝio: Erich Neuberg
  • 1962: Die glücklichen Jahre der Thorwalds
  • 1963: Die ganze Welt ist himmelblau, reĝio: Franz Antel
  • 1965: Ruf der Wälder, reĝio: Franz Antel
  • 1965: Cristinas Heimreise, reĝio: Ludwig Cremer
  • 1966: Gern hab' ich die Frauen gekillt
  • 1971: Der Kapitän, reĝio: Kurt Hoffmann
  • 1973: Als Mutter streikte

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]