Hans Moser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Busto de Hans Moser en la Hans-Moser-Parko en Vieno
Hans Moser en la jaro 1902

Hans Moser (vere Johann Julier, malĝuste ankaŭ ofte nomata Jean Julier aŭ eĉ Jean Juliet, naskiĝinta la 6-an de aŭgusto 1880 en Vieno; mortinta la 19-an de junio 1964 samurbe) estis aŭstra populara aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Julier estis la tria ido de Franz Julier, akademia skulptisto, kaj ties edzino Serafina. Li alkreskis en Vieno. Juna Johann Julier ricevis deklaminstruon ĉe aktoro Josef Moser, kies familian nomon li alprenis. Poste li migris kun migroteatroj tra la lando. En 1897 li havis unuan dungitecon en Bohemujo, kaj en la jaro 1903 li havis per la vokiteco al la renoma Teatro en la Jozefurbo, tiam estrata de Josef Jarno, ŝajne frapan sukceson. Li tamen fiaskis, ĉar lia aspekto kaj korpogrando de 1,57 m maltaŭgigis lin por amorantoroloj konformaj al lia aĝo. Pro tio en 1907 li denove migris kun migroteatroj tra la landoj de Aŭstrujo-Hungarujo; ekde 1910 li havis negrandajn dungitecojn en revuoj, kabaredoj kaj teatroj je Vieno. En 1913 naskiĝis lia unua filino Margarete. En ĉi tiu jaro li havis siajn unuajn sukcesojn en soloroloj kiel komikisto en la keloteatro „Max und Moritz“ en St. Annahof je Vieno.

Dum la Unua Mondmilito li servis ĉe la Isonzo-fronto kaj distris siajn kamaradojn per komikaĵoj tiel bone de la milita ĉiutago, ke li ekde tiam vidis sian estontecon en la komika fako. Post la milito li regule prezentis en la vienaj kabaredoj „Budapester Orpheum“, „Reklame“, „Hölle“, „Leopoldi-Wiesenthal“ kaj en la „Intimes Theater“ de Heinrich Eisenbach. Fritz Löhner-Beda verkis en 1922 por li la solo-unuaktaĵon „Ich bin der Hausmeister vom Siebenerhaus“. En 1923 finfine Robert Stolz atentiĝis pri li kaj dungis lin por revuo en Teatro Ronacher. Du jarojn poste Max Reinhardt revenigis la aktoron al la Teatro en la Jozefurbo, kie li aktoris en pecoj de Nestroy, Schnitzler kaj Ödön von Horváth. En 1925 ankaŭ aperis la unua artikolo pri la verkado de Moser en Neue Freien Presse, kiu nomis lin kiel plej aktuala kaj lasta viena arlekeno.

Li tre rapide estis la plej ŝatata aktoro de Reinhardt kaj akompanis tiun ĉi dum sia migroprezentado tra Usono en la jaro 1927/28. Tie li aktoris en „Somermeznokta sonĝo“ inter alie ĉe la novjorka Brodvejo. Moser fariĝis multokupita aktoro kaj komikisto ĉe la vienaj teatroj. Tie li rolis malklarparole, rumore, grumble kaj per turnaj movoj strangulojn, plejofte servistojn aŭ aliajn etburĝojn kiel butikistoj, tajloro kaj domservistoj, sed ankaŭ cirkofigurojn. En 1922 li transprenis la rolon de notario en „Kleider machen Leute“, poste sekvis ankaŭ malgrandaj roloj en silentfilmoj. Vastan konatecon li ankaŭ atingis per sia rolo kiel „muta“ servisto en „Die Familie ohne Moral“. Sed nur en silentfilmo li povis malvolvi sian tutan originalecon, kiun li jam estis perfektiginta en la teatro. La unuan rolon en sonfilmo li ricevis en 1930 kiel flankaktoro en „Geld auf der Straße“.

Honortombo sur la viena ĉeftombejo

Hans Moser figuris en siaj filmoj ofte personojn, kiuj dumpase de agado plenumas egan ŝanĝiĝon. Ekzemple en Das Gäßchen zum Paradies li ludas hundokaptiston, kiu fariĝas hundoŝatanto; en Anton, der Letzte senliman admiranton de la nobelaro, kiu mutacias al advokato de malnobeluloj; en Das Ferienkind ĉagrenitan pensiiston, kiu iam estis forpuŝinta sian propran filinon pro la elekto de ŝia edzo kaj per sia nepo fariĝas amoplena avo; kaj en Der Herr Kanzleirat maljunan virinmalamikon, kiu maljuniĝinte senvole ekamas junulinon. La kombinaĵo el unika mimiko, gestado kaj lingvo faris lin senmortebla originalulo, kiu eĉ povis ŝanĝi la plej malbonan scenaron en ŝate spektatan filmon.

Dum la nazia epoko Moser rifuzis konsenti al la eksedziĝo disde sia juda edzino Blanca Hirschler (foje ankaŭ Bianca Hirschler). En 1939 ŝi devis elmigri al Hungarujo. Nur pro sia populareco Hans Moser malgraŭ sia geedzeco kun judino rajtis plue labori kiel filmaktoro. Post la Dua Mondmilito la geedza paro denove loĝis en la vilao en Wien-Hietzing. La edzino enprenis inter la ge-Moser tre superregan rolon; Moser igis ŝin laŭplaĉe disponi eĉ pri liaj enspezoj kaj kontentiĝis per poŝmono. Ĉi tiuj modesteco kunpaŝis kun troigita timo de subita malriĉiĝo. La ge-Moser eĉ onidire loĝis en la servistoĉambroj, por respekte trakti la meblaron. Je lia unua flugo la artisto estis malpli imponata de la superrigardo ol de la senpaga manĝo, kiun oni donis en la flugmaŝino.

Post militfino Moser estis inter alie dungita ĉe la viena Burgoteatrejo, kie li aparte pro sia rolo de Weiring en Liebelei de Arthur Schnitzler akiris laŭdegon de recenzistaro kaj publiko. En la jaro 1961 Moser rolis por aŭstra televidversio denove la sorĉoreĝon en Geschichten aus dem Wiener Wald de Horváth, kiun li jam en 1931 rolis dum la unua prezentado en Berlino. En 1964 Hans Moser mortis pro pulmokancero. Li kaj sia edzino ambaŭ estas entombigtaj sur la viena ĉeftombejo.

Oftaj filmaj kunaktoroj de Moser estis Theo Lingen kaj Paul Hörbiger, kun kiu li ankaŭ estis amiko.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Silentfilmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1918: Das Baby
  • 1922: Kleider machen Leute
  • 1923: Hoffmanns Erzählungen
  • 1924: Die Stadt ohne Juden (laŭ Hugo Bettauer)
  • 1924: Ssanin
  • 1925: Das Spielzeug von Paris
  • 1926: Der Feldherrnhügel
  • 1926: Schützenliesel
  • 1927: Die Familie ohne Moral
  • 1927: Madame macht einen Seitensprung
  • 1928: Spitzenhöschen und Schusterpech

Sonfilmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1930: Geld auf der Straße
  • 1930: Liebling der Götter
  • 1931: Der verjüngte Adolar
  • 1931: Ehe mit beschränkter Haftung
  • 1931: Man braucht kein Geld
  • 1931: Eine Nacht im Grandhotel
  • 1932: Ein angenehmer Patient
  • 1932: Madame wünscht keine Kinder
  • 1933: Leise flehen meine Lieder
  • 1933: Der große Trick
  • 1933: Kurzschluß
  • 1933: Fuchs auf der Hetzjagd
  • 1934: Maskerade
  • 1934: Die Töchter ihrer Exzellenz (Die kleine Trafik)
  • 1934: Frasquita
  • 1934: Polenblut
  • 1934: Karneval und Liebe
  • 1934: Der junge Baron Neuhaus
  • 1934: Hohe Schule / Das Geheimnis des Carlo Cavelli
  • 1935: Der Himmel auf Erden
  • 1935: Vorstadtvarieté (Die Amsel von Lichtental)
  • 1935: Frühjahrsparade
  • 1935: Familie Schimek
  • 1935: Knox und die lustigen Vagabunden (Zirkus Saran)
  • 1935: Winternachtstraum
  • 1935: … nur ein Komödiant
  • 1935: Die ganze Welt dreht sich um Liebe
  • 1935: Die Fahrt in die Jugend
  • 1935: Eva
  • 1935: Endstation
  • 1935: Ein junger Mann aus Oxford (Buchhalter Schnabel)
  • 1936: Burgtheater (Sag beim Abschied leise Servus)
  • 1936: Das Gäßchen zum Paradies
  • 1936: Ungeküsst soll man nicht schlafen gehn
  • 1936: Schabernack
  • 1936: Konfetti (Confetti)
  • 1936: Hannerl und ihre Liebhaber
  • 1936: Alles für Veronika (Der Schlaumeier)
  • 1937: Die verschwundene Frau
  • 1937: Der Mann, von dem man spricht
  • 1937: Die glücklichste Ehe der Welt
  • 1937: Die unentschuldigte Stunde
  • 1937: Mein Sohn, der Herr Minister
  • 1937: Die Fledermaus
  • 1938: Mutterlied
  • 1938: Dreizehn Stühle
  • 1938: Immer wenn ich glücklich bin
  • 1938: Die unruhigen Mädchen
  • 1938: Kleines Bezirksgericht
  • 1938: Es leuchten die Sterne
  • 1939: Das Ekel
  • 1939: Opernball (de Géza von Bolváry)
  • 1939: Castelli in aria
  • 1939: Liebe streng verboten
  • 1939: Menschen vom Varieté
  • 1939: Anton, der Letzte
  • 1940: Wiener G’schichten
  • 1940: Sieben Jahre Pech
  • 1940: Der Herr im Haus
  • 1940: Meine Tochter lebt in Wien
  • 1940: Der ungetreue Eckehart
  • 1940: Rosen in Tirol
  • 1941: Wir bitten zum Tanz
  • 1941: Liebe ist zollfrei
  • 1942: Wiener Blut
  • 1942: Einmal der liebe Herrgott sein
  • 1942: Dove andiamo, signora?
  • 1942: Sieben Jahre Glück
  • 1943: Sette anni di felicità
  • 1943: Maske in Blau
  • 1943: Karneval der Liebe
  • 1943: Abenteuer im Grandhotel
  • 1943: Schwarz auf weiß
  • 1943: Das Ferienkind
  • 1943: Reisebekanntschaft
  • 1944: Schrammeln
  • 1944: Der Millionär
  • 1946: Renee XIV
  • 1947: Der Hofrat Geiger
  • 1947: Die Welt dreht sich verkehrt
  • 1948: Der Herr Kanzleirat
  • 1948: Das singende Haus
  • 1949: Wiener Mädeln
  • 1949: Um eine Nasenlänge
  • 1949: 1 – 2 – 3 – aus!
  • 1950: Der Theodor im Fußballtor
  • 1950: Jetzt schlägt’s 13 (Es schlägt 13)
  • 1950: Küssen ist keine Sünd
  • 1950: Es liegt was in der Luft
  • 1951: Zwei in einem Auto
  • 1952: Hallo Dienstmann
  • 1952: 1. April 2000Horváth
  • 1952: Schäm dich, Brigitte
  • 1952: Du bist die Rose vom Wörthersee
  • 1953: Der Onkel aus Amerika
  • 1953: Einmal keine Sorgen haben
  • 1954: Hollandmädel
  • 1954: Kaisermanöver
  • 1954: Verliebte Leute
  • 1955: Ja, so ist das mit der Liebe (Ehesanatorium)
  • 1955: Die Deutschmeister
  • 1955: Ja, ja, die Liebe in Tirol
  • 1955: Die Drei von der Tankstelle
  • 1955: Der Kongreß tanzt
  • 1956: Symphonie in Gold
  • 1956: Ein Herz und eine Seele
  • 1956: Lumpazivagabundus
  • 1956: Opernball
  • 1956: Meine Tante – deine Tante
  • 1956: Kaiserball
  • 1956: Solange noch die Rosen blühn
  • 1956: Roter Mohn
  • 1957: Familie Schimek
  • 1957: Ober, zahlen!
  • 1957: Vier Mädels aus der Wachau
  • 1957: Die unentschuldigte Stunde
  • 1957: Die Zwillinge vom Zillertal
  • 1957: Die Lindenwirtin vom Donaustrand
  • 1957: Heute blau und morgen blau (Eine verrückte Familie)
  • 1958: Hallo Taxi
  • 1958: Solang' die Sterne glüh'n (Zirkuskinder)
  • 1958: Ooh … diese Ferien
  • 1958: Gräfin Mariza
  • 1958: Der Sündenbock von Spatzenhausen
  • 1958: Liebelei
  • 1959: Herrn Josefs letzte Liebe
  • 1959: Die schöne Lügnerin
  • 1961: Geschichten aus dem Wiener Wald
  • 1961: Mariandl
  • 1961: … und du mein Schatz bleibst hier
  • 1961: Der Bauer als Millionär
  • 1962: Drei Liebesbriefe aus Tirol
  • 1962: Mariandls Heimkehr
  • 1962: Der verkaufte Großvater
  • 1962: Leutnant Gustl
  • 1962: Die Fledermaus
  • 1963: Kaiser Joseph und die Bahnwärterstochter

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Memorejo pri Hans Moser en Gumpoldskirchen
  • Fritz Koselka: Hans Moser. Der Lebensweg des Menschen und des Künstlers. Eberle, Vieno 1946.
  • Hans Moser: Ich trag im Herzen drin ein Stück vom alten Wien. Notita de Georg Markus. Kun antaŭparolo de Paul Hörbiger. Herbig, Munkeno 1980, ISBN 978-3-7766-1044-4.
  • Hedi Schulz: Hans Moser. Der große Volksschauspieler wie er lebte und spielte. Molden, Vieno 1980, ISBN 978-3-217-01147-2.
  • Karin Wichmann: Hans Moser. Seine Filme - sein Leben. Heyne-Filmbibliothek, volumo 28. Heyne, Munkeno 1980, ISBN 978-3-453-86028-5 .
  • Georg Markus: Hans Moser. Der Nachlaß. Kremayr & Scheriau, Vieno 1989, ISBN 978-3-218-00495-4 .
  • Dodo Kresse, Michael Horvath: Nur ein Komödiant? Hans Moser in den Jahren 1938 bis 1945. Edition S - Verlag Aŭstrujo, Vieno 1994, ISBN 978-3-7046-0516-0.
  • Ulrike Dembski, Georg Markus (Hrsg.): Hans Moser. 1880–1964. Brandstätter, Vieno 2004, ISBN 978-3-85498-361-3.
  • Franzobel: Moser oder die Passion des Wochenend-Wohnzimmergottes. Passagen-Verlag, Vieno 2010, ISBN 978-3-85165-831-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]