Franz Antel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz ANTEL (naskiĝinta la 28-an de junio 1913 en Vieno, mortinta la 12-an de aŭgusto 2007 samloke) estis aŭstra reĝisoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Antel reĝisoris en tre multaj kaj diversspecaj filmoj: en aŭstraj klasikaĵoj, kiĉaj patrujaj filmoj, humurozaj komedioj sed eĉ en internacie ŝatitaj filmoj kiel ekz. "Der Bockerer". Inter la aktoroj kun kiuj li verkis nombriĝu i.a.: Hans Moser, Curd Jürgens, Paul Hörbiger, Hannerl Matz, Theo Lingen, Wolf Albaĉ-Retty, Vico Torriani, Udo Jürgens, Peter Alexander, Fritz Muliar, Uschi Glas.

Antel ekfrekventis en 1931 la unuan vienan sonfilmakademion kaj verkis poste kiel reĝisorada kaj kameraa asistanto. En 1933 li provis iĝi reĝisoro. Ekde 1935 li estis gvidanta produktoro ĉe la berlina "Terra-Film". Dum la militservo (ekde 1939), de kiu li intertempe rajtis foriri profesie, li estis ĉefa produktoro ĉe la viena firmao "Wien-Film". Post la reveno el sovetia militkaptiteco (1945) estiĝis lia unua plenlonga filmo kun propra reĝisorado sub la titolo "Das singende Haus". Ekde tiam li faris pli ol 100 plenlongajn filmojn, i.a. klasikaĵojn kiel "Hallo Dienstmann", "Kaiserwalzer", "Der alte Sünder", "Kaisermanöver", "Der Kongress tanzt" sed ankaŭ ne ĉiam tre altkvalitajn distraĵojn kiel "Otto ist auf Frauen scharf", "Die Abenteuer des Grafen Bobby", "Der Mann in der Wanne" aŭ "Rote Lippen soll man küssen".

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Antel ricevis multajn honorojn kaj premiojn, i.a. la en 1993 unuafoje aljuĝita filmpremio "Rouge & Noir", en aprilo 2000 la platenan "Romy" por la dumviva verkaro kaj en septembro 2001 la karintian "Oscar" por ne malmultaj Wörtherlago-filmojn. En oktobro 2001 aljuĝitis al li fare de la registaro de Malsupra Aŭstrio la meritosigno "Große Goldene Ehrenzeichen für Verdienste um das Bundesland Niederösterreich" kaj unu monaton pli poste similan ordenon vienan, nome "Große Ehrenzeichen des Landes Burgenland".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]