Vintra solstico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vintra solstico okazas en decembro por la norda hemisfero, kaj junio por la suda hemisfero.
Japana Sundiino Amaterasu elirante el kaverno (de Kunisada)

En astronomio, solstico estas ĉiu el la du datoj en la jaro, en kiuj Suno atingas la plej grandan angulan malproksimiĝon de ekvatoro, en sia ŝajna movo en la ĉielo. Pro tiu granda malproksimeco, ŝajnas, ke Suno haltas (vorto “solstico” devenas el Latino solstĭtĭum: sōl “suno” + stătŭs “starado”, t.e. “suno ŝajne haltas”).

Vintra solstico okazas inter la 21-a kaj la 23-a de Junio en suda hemisfero, kaj inter la 21-a kaj la 23-a de Decembro en norda hemisfero. En vintra solstico okazas la plej mallonga tago kaj la plej longa nokto de la jaro. Kiam en unu el la hemisferoj okazas vintra solstico, en la alia estas somera solstico.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]