La Alta Kanto de la Amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Alta Kanto
de la Amo
La Alta Kanto de la Amo
La Alta Kanto
de la Amo
Aŭtoro Teodor Jung
Eldonjaro 1927
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 38
vdr

La Alta Kanto de la Amo [1] [2] estas 38-paĝa libreto, originale en Esperanto verkita de Teodor Jung. Ĝi aperis en 1927 ĉe Heroldo de Esperanto en Horrem (Kolonjo). Ĝi estas reeldonita en 1928.

Rekantita laŭ malnova legendo. premiita per la Natura floro ĉe la 12-aj Int. Floraj Ludoj; En 1929 ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Rimverkita legendo, bela, interesa, emociplena. La formo estas preskaŭ perfekta: ritmo kaj rimoj agrablaj al la orelo. Ĉarma poemo, kiun la Akademio senhezite rekompencis. 
— 1929, Raporto, Akademio de Esperanto
Citaĵo
 Malnova legendo kiun Jung revestis per agrabla strofaro tute perfekta. Ĝi akiris la unuan premion ĉe la lastaj Floraj Ludoj kaj ĝia luksa eldonado estas juvellibreto kiun deziras ĉiu artamanto. 
— 1926, Historio de Esperanto II, paĝo 606

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]