Ruĝa Nubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ruĝa Nubo
Red Cloud by John K Hillers circa 1880.jpg
Persona informo
Naskonomo Maḣpíya Lùta
Naskiĝo 20-an de septembro 1822 (1822-09-20)
en Plato
Morto 10-an de decembro 1909 (1909-12-10) (87-jara)
en Porcupine
Tombo Pine Ridge Indian Reservation
Lingvoj siua lingvo • angla lingvoLakota lingvoĈejena lingvo
Loĝloko Pine Ridge
Ŝtataneco Usono • Oglala Lakota
Familio
Edz(in)o nekonata valoro
Infanoj nekonata valoro • Jack Red Cloud
Profesio
Profesio politikistoŝtatestro
Information icon.svg
vdr
Ruĝa Nubo

Ruĝa Nubo (origine en siua lingvo Mahpiua Luta, angle Red Cloud (naskiĝis en 1822, apud rivero Platte, en Nebrasko, Usono – mortis la 10-an de decembro 1909, Pine Ridge, Sud-Dakoto) estis la lasta batalanta ĉefo de la oglala-tetonaj siuoj (lakotoj), kiu sukcese kontraŭstaris la invadon de la blankuloj.

Li ne heredis la ĉefan rangon, sed meritis per sia batala kuraĝo kaj elokvanteco. Kiam la usona registaro volis en 1865 konduki, konstrui vojon tra la plej bonaj ĉasejoj (al la ortrovitejoj), li staris al pinto de la indianoj (ŝajenoj ja siuoj).

La avangardajn konstruistojn kaptis la indianoj kaj ne forlasis dum 2 semajnoj. Ili ne emis al traktadoj kaj per ataketoj ĝenis la laboron.

La milito de Ruĝa Nubo daŭris dum du jaroj kaj finfine la centra registaro abdikis pri la konstruoj kaj eltiris la garnizonojn. En aprilo de 1868 oni subskribis la duan Laramie-fortikaĵan kontrakton, Ruĝa Nubo abdikis pri la perforto kaj emis translokiĝi al nova ejo. Tie li faris multe por la indiana kulturo kaj regule kritikis la federacian registaron. Li plurfoje vojaĝis eĉ al Vaŝingtono kaj tie sciigis siajn opinioj. Iom antaŭ sia morto, li konvertis al kristanismo kun sia edzino kaj surprenis la nomon John.