Jane Fonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Fonda
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Jane Fonda Cannes 2014.jpg
Persona informo
Jane Fonda
Naskonomo Jane Seymour Fonda
Naskiĝo 21-an de decembro 1937 (1937-12-21) (85-jara)
en Novjorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Vassar College • Art Students League of New York • John Thomas Dye School [#]
Partio Demokrata Partio [#]
Familio
Patro Henry Fonda [#]
Patrino Frances Ford Seymour [#]
Gefratoj Peter Fonda [#]
Edz(in)o Roger Vadim • Tom Hayden • Ted Turner [#]
Amkunulo Richard Perry [#]
Infanoj Vanessa Vadim • Troy Garity • Mary Williams [#]
Profesio
Okupo filmaktoro • verkisto • teatra aktoro • modeloaktorofilmproduktoro • televida aktoro • aŭtobiografo • voĉaktoro [#]
Aktiva dum 1959– [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jane Seymour FONDA (naskiĝis la 21-an de decembro 1937 en Novjorko) estas usona aktorino.

Fonda naskiĝis kiel filino de la aktoro Henry Fonda. En la jaro 1954 ŝi unuafoje kune kun sia patro aperis en la teatraĵo The Country Girl. Sian filmdebuton ŝi havis en 1960 en Tall Story.

Jane Fonda kiel Barbarella
Jane Fonda

De 1964 ĝis 1968 Fonda vivis en Francio. En 1965 ŝi edziniĝis al la reĝisoro Roger Vadim, kun kiu ŝi havas unu filinon. En 1973 la paro disiĝis kaj Fonda edziniĝis al la politikisto Tom Hayden. Ŝia tria edzeco kun Ted Tutner daŭris de 1991 ĝis 2001.

Fonda forte interesiĝis pri politiko kaj forte kritikis la militon de Usono kontraŭ Vjetnamio.

En la 1980-aj jaroj ŝi per videofilmoj propagandis novan sportprogramon: aerobikon.

Du-foje ŝi gajnis Oskarojn: pro Klute (1971) kaj pro Coming Home (1979), kvin pliajn fojojn ŝi estis nomumita por tiu ĉi premio.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Tall Story (Usono, 1960)
  • Period of Adjustment (Usono, 1962)
  • Cat Ballou (Usono, 1965)
  • Barbarella (Italio/Francio, 1967)
  • Barefoot in the Park (Usono, 1967)
  • They Shoot Horses, Don't They? (Usono, 1969)
  • Klute (Usono, 1971)
  • A Doll's House (Britio/Francio, 1972)
  • The Blue Bird (Usono/Sovetunio, 1975)
  • Julia (Usono, 1976)
  • Coming Home (Usono, 1978)
  • The China Syndrome (Usono, 1978)
  • The Electric Horseman (Usono, 1978)
  • Nine to Five (Usono, 1980)
  • On Golden Pond (Usono, 1981)
  • The Morning After (Usono, 1986)
  • Stanley & Iris (Usono, 1990)