Bolesław Bierut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bolesław Bierut
PL Bolesław Bierut (1892-1956).jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1892 (1892-04-18)
en Lublin
Morto 12-an de marto 1956 (1956-03-12) (63-jara)
en Moskvo
Tombo Cmentarz Wojskowy na Powązkach
Lingvoj pola lingvo
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola RespublikoPola Popola Respubliko
Alma mater International Lenin School
Familio
Edz(in)o Małgorzata Fornalska • Janina Górzyńska-Bierut
Amkunulo Wanda Górska
Infanoj Aleksandra Jasińska-Kania • Krystyna Bierut-Maminajszwili • Jan Chyliński
Profesio
Profesio politikisto
Information icon.svg
vdr

Bolesław Bierut ([boLESŭaf BJErut]), naskiĝis kiel Bolesław Rutkowski la 18-an de aprilo 1892, mortis la 12-an de marto 1956; konata ankaŭ sub la nomoj Jerzy Bolesław Bielak kaj Bolesław Birkowski[1] estis pola komunista gvidanto, agento de NKVD kaj konservativa stalinisto, kiu post la soveta transpreno de la lando rezulte de la dua mondmilito iĝis prezidanto de Pollando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Parte difektita malnova monumento al Bierut antaŭe staranta en Lublin, nun en muzeo en Kozłówka, 2007
Orientgermana poŝtmarko de 1951 memoriganta pri la Traktato de Zgorzelec establanta la limon Odro-Niso kiel “landlimon de paco”, prezentanta la prezidantojn Vilhelmo Pieck (GDR) kaj Bolesław Bierut skuantaj manojn ĉe la nova landlimo

Bierut naskiĝis kiel Bolesław Rutkowski en Rury Jezuickie, nun parto de Lublino, kiel filo de vilaĝa instruisto Wojciech Rutkowski, kaj lia edzino Maria (fraŭline Biernacka).[1] Poste li kreis familian nomon "Bierut" kombinante la unuajn silabojn de la familiaj nomoj de siaj gepatroj. En 1918 li lernis ĉe la Varsovia Altlernejo de Ekonomio. En la jaroj 1924–30, li estis en Moskvo por studi ĉe la lernejo de la Komunista Internacio.[1]

Por la jaroj 1930–31 Kominterno sendis lin al Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio kaj Bulgario[1]. En 1933 li fariĝis agento de sovetia militista spionaro GRU. Poste li estis kondamnita en Pollando al 10 jaroj en prizono pro "kontraŭŝtataj aktivecoj" (en prizono en la jaroj 1933–1938)[1]. La porsovetia Komunista Partio de Pollando estis dissolvita de Josif Stalin en 1938. Bierut evitis areston en la Granda purigo, kiu gvidis al ekzekuto de multaj gvidantoj de la Komunista Partio de Pollando en Sovetio. Post amnestio ordonita de la pola registaro en 1938 Bierut ekloĝis en Varsovio kaj laboris kiel librotenisto en kooperativo.

Post la komenciĝo de la dua mondmilito Bierut fuĝis al orienta Pollando (baldaŭ okupita de la Ruĝa Armeo) por eviti soldatan servon. Bierut pasigis parton de la milito en Sovetio kaj estis sendita estri novkreitan Polan Laboristan Partion en 1943. Li laboris kiel ĉefo de la Provizora Nacia Konsilio, kvazaŭ-parlamento (Krajowa Rada Narodowa), kreita de la porsovetia kaj bazita en Moskvo Unio de Polaj Patriotoj, en la jaroj 1944-1947. Bierut ludis gvidan rolon en la establo de Popola Pollando.

En la jaroj 1947-1952 li okupis la oficon de prezidanto. Poste, kiam kreiĝis Pola Popola Respubliko kaj la ofico de prezidanto estis nuligita, li iĝis ĉefministro. Li estis ankaŭ la unua ĝenerala sekretario de la reganta Pola Unuiĝinta Laborista Partio en la jaroj 1948-1956. Bierut superrigardis procesojn de multaj polaj armeaj gvidantoj el la tempo de la dua mondmilito, kiel generalo Stanisław Tatar kaj brigada generalo August Emil Fieldorf, de 40 membroj de la organizaĵo Libero kaj Sendependo, de diversaj ekleziaj oficialuloj kaj multaj aliaj oponantoj de la nova reĝimo inkluzive de la "heroo de Auschwitz", Witold Pilecki, kondamnita al morto dum sekretaj procesoj. Bierut subskribis multajn el tiuj mortokondamnoj.

Morto[redakti | redakti fonton]

La tombo de Bierut en la militista tombejo Powązki, 2004

Bierut mortis en misteraj cirkonstancoj en Moskvo la 12-an de marto 1956 dum vizito al Sovetio, nelonge post kiam li ĉeestis la 20-an Kongreson de la Komunista Partio de Sovetio, dum kiu Nikita Ĥruŝĉov liveris sian Sekretan Paroladon kondamnantan la kulton al personeco de Stalin. Lia morto kaŭzis suspektojn pri venenadosuicido.

Referencoj[redakti | redakti fonton]