Pola Komitato de Nacia Liberigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola Komitato de Nacia Liberigo (Polski Komitet Wyzwolenia Narodowego (PKWN), aŭ Lublina Komitato) – uzurpa, marioneta, provizora organo de plenuma povo en Popola Respubliko, aganta de la 21-a de julio ĝis 31-a de decembro 1944, en teritorio okupata de Ruĝa Armeo post la germana okupado – inter ŝoviĝanta linio de soveta-germana fronto kaj Curzon-linio. Ĝi konsistas el polaj komunistoj kaj iliaj formale nekomunistaj politikaj marionetoj. Fondita en Moskvo kaj politike direktata de Josef Stalin. Ĝian ekeston influis Centra Buroo de Polaj Komunistoj kaj delegitaro de Landa Nacia Konsilio, tamen la finan decidon pri ĝia fondo, nomo, statuso kaj persona aspekto entreprenis Stalin.

Fondo de PKNL / PKWN kreis politikan strukturon, kiu kun modifoj netuŝantaj ties fundamentojn, konserviĝis ĝis 1989. Fundamentoj de la reĝimo estis: monopolo de komunista partio koncerne regopovon kaj subigo de Pollando al Sovetunio.

Elektitaj eventoj[redakti | redakti fonton]

26.07.1944: Alvoko "Al Pola Nacio": delegito de la pola ekzila registaro vicĉefministro Jan Stanisław Jankowski kaj Ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo Leopold Okulicki kondamnis KRN (Landa Nacia Konsilio) kaj PKWN kiel uzurpajn komunistajn regopovojn; Pola Komitato de Nacia Liberigo subskribis en Moskvo sekretan interkonsenton pri la pola-soveta landlimo, rezulte Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko eksterleĝe ektroviĝis flanke de Sovetunio — tio praktike signifis amasajn reprezaliojn de la soldatoj kaj aktivuloj de Pola Subtera Ŝtato kun ekstermo kaj forveturigo al sklava laboro en Sovetunion;

De la 1-a de aŭgusto 1944 sidejo de PKWN iĝis Lublin. Gazeta organo estis „Rzeczpospolita”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]