Tadeusz Żenczykowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Żenczykowski
Persona informo
Aliaj nomoj Kuna • Kowalik • Zawadzki
Naskiĝo 2-an de januaro 1907 (1907-01-02)
en Varsovio
Morto 30-an de marto 1997 (1997-03-30) (90-jaraĝa)
en Londono
Tombo Gunnersbury Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw
Okupo
Okupo historiistoadvokato
vdr

Tadeusz Żenczykowski (naskiĝis la 2-an de januaro 1907 en Varsovio, mortis la 30-an de marto 1997 en Londono) – pola juristo, politika aganto kaj publicisto. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De 1922 membro de Pafista Asocio, unu el gvidantoj de la Asocio de Pola Demokratia Junularo. De novembro 1938 parlamentano por Sejmo de la 5-a kadenco laŭ listo de la Tendaro de Nacia Unuiĝo.

Septembre 1939 partoprenis la defendon de Varsovio, post fuĝo de germana mallibero estis organizanto kaj prezidanto de konspira Reskonstru-Asocio de Pola Respubliko (ZOR). De 1940 laboris en la Buroo de Informado kaj Propagando ĉe Ĉefkomandejo de la Asocio de Armita Batalado. Li gvidis Operacon N (Akcja N), kaj de 1943 estis gvidanto de Subfakultato "Antyk" (Operaco Antyk), okupiĝanta pri kontraŭsoveta propagando ("Wolność Robotnicza" kaj "Głos Ludu"), kaj "Rój", preparanta ribelan propagandon.

Partoprenis la ribelon de Varsovio, plenumante funkcion de la ĉefo de Propaganda Fakultato de Pola Enlanda Armeo. Post falo de la ribelo ektroviĝis en germana malliberejo. Post liberigo iĝis redaktoro de konspira kontraŭkomunista revuo "Głos Wolności" (Voĉo de Libereco). Novembre 1945 forlasis Pollandon.

Inter elmigrantaro aktivis politike kaj publiciste. En la jaroj 1954–1975 estis redaktoro, poste anstataŭanto de la direktoro de Pola Sekcio de Radio Libera Eŭropo. Li apartenis al Konfidanto-Konsilio de Pola Kultura Fondaĵo en Londono, dum pluraj jaroj kunlaboris kun "Dziennik Polski" kaj "Dziennik Żołnierza". Aŭtoro de pluraj historiaj verkoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Generał Grot. U kresu walki (Generalo Grot. Fine de la batalo), Wydawnictwo Polonia, Londono 1983
  • Polska lubelska 1944 (Lublina Pollando), Editions Spotkania, Parizo 1987, Varsovio 1990
  • Samotny bój Warszawy. Pisma historyczne (Soleca batalo de Varsovio. Historiaj skribaĵoj), Wydawnictwo LTW, 2005, (ISBN 83-88736-69-8)
  • Dramatyczny rok 1945 (Drama jaro 1945), samizdate Wydawnictwo Głos, 1981, Wydawnictwo LTW, 2005, (ISBN 83-88736-74-4)
  • Edward Raczyński, Tadeusz Żenczykowski Od Genewy do Jałty. Rozmowy radiowe (De Ĝenevo ĝis Jalto), Towarzystwo Naukowe Katolickiego Uniwersytetu Lubelskiego, 1991, (ISBN 83-85291-19-9)
  • Dwa komitety 1920 1944. Polska w planach Lenina i Stalina (Du komitatoj 1920 1944. Pollando en planoj de Lenin kaj Stalin), Editions Spotkania, Parizo 1983

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

  • Televida Biografia Vortaro – Tadeusz Żenczykowski. Rakontoj, 1992

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tadeusz Żenczykowski en: Ribelaj vivoj. Muzeo de la Varsovia Ribelo