Gangnam Style

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gangnam Style (Hangul: 강남 스타일; esperante: Stilo Gangnam) estas kanto de la sudkorea kantisto PSY. La kanto estis eldonita la 15-an de julio 2012, kiel la unua unuopaĵo de lia sesa albumo PSY 6 (Six Rules), Part 1. La kanto kaj ties dancmovoj, vidataj en la filmaj prezentoj interalie en la kanalo Jutubo, iĝis tre ŝatataj internacie, aparte inter infanoj, kiuj entuziasmas kopii novajn modojn, kaj kreskigis la internacian konatecon de la urbodistrikto Gangnam. La muzika stilo, esence repo, konsideratas esti parto de la ĝenro K-popo, mallonge por «korea popmuziko».

Premioj[redakti | redakti fonton]

Jaro Premioj Nomumita muzika verko Kategorio rezulto
2012
MTV Europe Music Awards 2012
Gangnam Style
Plej bona video[1]
venkinto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]