Jaro de la kvar imperiestroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Romia imperio en la jaro 69. Post la morto de Nerono, la plej influaj generaloj de la imperio luktis sinsekve por okupi la tronon

La periodo konata kiel jaro de la kvar imperiestroj estis konkreta jaro en la historio de la Romia Imperio, 68-69 p.K.) en kiu regis kvar malsamaj imperiestroj en rapida sinsekva sukcedo. La kvar imperiestroj estis Galbo, Oto, Vitelio kaj Vespaziano.

Post la perforta sinmortigo de Nerono en junio 68 p.K. venis mallongdaŭra enlanda milito, la unua en Romo ekde la morto de Marko Antonio en la jaro 31 a.K. La konflikto daŭris pli ol unu jaro, kaj la jaro 69 estis konata kiel la jaro de la kvar imperiestroj ĉar dum tiuj kaosaj monatoj Romo vidis kvar malsamajn regantojn. Inter junio de 68 kaj decembro de 69, Romo estis atestanto de la nomumado kaj falo de Galbo, Oto kaj Vitelio, ĝis la definitiva surtroniĝo de Vespaziano kiu sukcesis stabiligi la Imperion kaj fondi novan heredan linion, la flavia dinastio.

La politika kaj militista kaoso pro tiu enlanda milito kaŭzis gravajn problemojn, inter ili la ribelo de batavoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]