António Guterres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
António Guterres

António Manuel de Oliveira Guterres, (prononce en la portugala [ɐ̃ˈtɔnju ɡuˈtɛʁɨʃ]; naskiĝis la 30-an de aprilo 1949) estas politikisto el Portugalio kaj diplomato kiu estis nomumita Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj. Guterres estis Ĉefministro de Portugalio el 1995 al 2002, el la Socialista Partio. Li ankaŭ servis kiel Prezidanto de la Socialista Internacio el 1999 al 2005.[1] Li estis ankaŭ Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj el junio 2005 al decembro 2015, kaj en oktobro 2016 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj elektis lin per aklamado por iĝi la venonta Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, sukcedanta la retiriĝantan Ban Ki-moon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Who is Antonio Guterres, the next Secretary-General of the United Nations?", The Telegraph, la 5-an de oktobro 2016. Kontrolita la 6-an de oktobro 2016.