Nacia Ordeno de Merito (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ordeno de Merito.
Nacia Ordeno de Merito
order of merit • honorigo
Branĉoj • Kavaliro de la Nacia Ordeno de Merito
• Oficiro de la Nacia Ordeno de Merito
• Komandoro de la Nacia Ordeno de Merito
• Grand Officer of the National Order of Merit
• Grandkruco de la Nacia Merita Ordeno vd
Organizanto Prezidento de la Respubliko
Lando Francio
Fondita en 3-a de decembro 1963
vdr
Nacia Ordeno de Merito
Ordre national du Mérite
Averso
Kondiĉoj
Aljuĝanto  Francio
Tipo Civila kaj milita honora ordeno
Detaloj
Stato Ĉiam aktiva
Rango(j) Granda mastro
Granda kruco
Granda oficiro
Komandoro
Oficiro
Kavaliro
Statistikoj
Fondo Charles de Gaulle
Membroj Je la 31-a de decembro 2012 :
Kavaliroj : 153 329
Oficiroj : 31 614
Komandoroj : 5 078
Grandaj oficiroj : 298
Grandaj krucoj : 137
Granda mastro : 1
Rilatoj kun aliaj distingoj
Suba distingo Milita Kruco 1914-1918
(ne plu almetita)
Supera distingo Milita Medalo
Rubando de kavaliro de la Ordeno de Merito
Rubando de kavaliro de la Ordeno de Merito
vdr

La nacia Ordeno de Merito estas franca ordeno fondita la 3-an de decembro 1963 de generalo De Gaulle[1]. Ĝi rekompencas militajn (aktivajn aŭ rezervajn) aŭ civilajn elstarajn meritojn, uzitajn por la franca nacio. Ĝi anstataŭis malnovajn ministeriajn kaj koloniajn ordenojn.

Ĝia kreo ebligas revalorigi la nacian ordenon de la Honora Legio kreita de Napoleono Bonaparte la 20-an de majo 1802 por rekompenci elstarajn meritojn.

Ĝi enhavas tri rangojn : kavaliro, oficiro kaj komandoro same kiel du dignecon : granda oficiro kaj granda kruco.

La nomumo en la nacia Ordeno de Merito povas okazi per ministeria propono same kiel per civitana iniciato;

Antaŭadordo de la ĉefaj francaj premioj[redakti | redakti fonton]

La nacia Ordeno de Merito rangas en kvara pozicio :

  1. Ordeno de la Honora Legio
  2. Ordeno de la Liberigo
  3. Milita Medalo
  4. Nacia Ordeno de Merito

Ministeriaj ordenoj anstataŭitaj per la nacia Ordeno de Merito[redakti | redakti fonton]

Kvar ordenoj plu ekzistas pro sia malnoveco aŭ apartaj cirkonstancoj :

Insignoj[redakti | redakti fonton]

Kolonelo Aziz Meliani, altrangulo de la Ordeno, kun la insignoj de sia rango okaze de ceremonio en la nacia nekropolo de Strasbourg-Cronenbourg la 1-an de novembro 2013.

La insigno estis kreita de franca skulptisto-medalisto Max Leognany.

Diversaj gradoj
Diversaj gradoj

Akceptatoj[redakti | redakti fonton]

Insigno de oficiro de la Ordeno

La prezidanto de la Respubliko estas la granda mastro de la Ordeno. La granda kanceliero de la Honora Legio estas la kanceliero de la nacia Ordeno de Merito. Ĉiuj ĉefministroj estas altigitaj, de la prezidanto de la Respubliko, al la rango de granda kruco de la nacia Ordeno de Merito post sesmonata oficado[2].

Rubandoj almetitaj sur uniformoj
Kavaliro
Oficiro
Komandoro
Granda oficiro
Granda Kruco

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dekreto n° 63-1196 de la 3-a de decembro 1963 pri la kreo de la nacia Ordeno de Merito, JORF n° 284 de la 5-a de decembro 1963, p. 10834–10837, sur Légifrance.
  2. Prefektejo de Bas-Rhin. Nacia Ordeno de Merito. Arkivita el la originalo je 2012-01-27. Alirita la 5-an de januaro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (2013) de Chefdebien kaj Botta-Kouznetzoff: De Gaulle et le Mérite (220 x 270 mm) (france), HM éditions, p. 112. ISBN 2-903104-25-5.
  • Olivier Matthey-Doret, « L'ordre national du Mérite absorbe les ordres ministériels 1963/2003 », memuaro prezentita en la Akademio de Sciencoj, Artoj kaj Literaturo de Dijon, heraldika kaj numismatika sekcio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]