Saltu al enhavo

Ordeno de la Liberigo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordeno de la Liberigo
ordeno
Branĉoj • kunulo de la Liberigo vd
Lando Francio
Fondita en 16-a de novembro 1940
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Ordeno de la Liberigo
Ordre de la Libération
Fronto
Kondiĉoj
Aljuĝanto  Francio
Tipo Unukategoria ordeno
Detaloj
Stato Ne plu aljuĝata de 1946
Moto Patriam Servando Victoriam Tulit (esperante ?)
Statistikoj
Fondo 16-a de novembro 1940 de Charles de Gaulle
Nombro 1 061
Rilatoj kun aliaj distingoj
Suba distingo Milita medalo
Supera distingo Honora Legio
Unuatipa rubando (ĝis aŭgusto-septembro 1942)
Unuatipa rubando (ĝis aŭgusto-septembro 1942)
Duatipa rubando (post aŭgusto-septembro 1942)
Duatipa rubando (post aŭgusto-septembro 1942)
vdr

La Ordeno de la Liberigo estis kreita por rekompenci la personojn aŭ kolektivumojn, kiuj distingiĝis okaze de la liberigo de Francio okaze de la dua mondmilito. Dua nacia ordeno post la Honora Legio, akcepto en ĝi estis limigita al malgranda nombro de personoj, militaj unuoj kaj municipoj pro altvaloraj agoj okaze de la Liberigo de Francio.

Post la batalo de Dakaro la 25-an de septembro 1940, la generalo De Gaulle malsukcesis varbi la Francan Okcidentan Afrikon (male al la Franca Ekvatora Afriko) kaj komprenis ke la liberigo de Francio estos longa. En tiu kunteksto, li kreis la ordenon de la Liberigo la 16-an de novembro 1940[1] en Brazzaville (Respubliko Kongo), por rekompenci la personojn aŭ kolektivumojn, kiuj distingiĝos por la Liberigo de Francio. La titoluloj de tiu ordeno nomiĝas "Kompanoj de la Liberigo"[2].

Ekde la 29-a de januaro 1941, la kvin unuaj kompanoj de la Liberigo estis nomumitaj kaj tiel konsistigis la unuan konsilion de la ordeno. Ili estis Henri Bouquillard, Félix Éboué, Emmanuel d'Harcourt, Edmond Popieul, kaj Georges Thierry d'Argenlieu. Li elpensis tiun ordenon kiel religian ordenon, nomumante kiel unua kanceliero admiralon d'Argenlieu, antaŭa respondeculo pri karmelanoj de Parizo[3].

Nur 1 038 personoj, 5 municipoj kaj 18 militaj unuoj eniris tiun ordenon inter januaro 1941 kaj januaro 1946.

Granda mastro de la ordeno

[redakti | redakti fonton]

La generalo De Gaulle estis la sola kaj unika granda mastro de la ordeno. Li tre ŝatis tiun distingon, li ricevis la kolumon de granda mastro, simbolo de ties ofico, la 31-an de aŭgusto 1947. Li surhavis la kolumon de granda mastro de la ordeno sur sia oficiala foto de prezidanto de la Respubliko, anstataŭ la granda kolumo de Honora Legio.

La 9-an de novembro 1970, je la morto de generalo De Gaulle, la konsilio de la ordeno de la Liberigo decidis ke ne estos posteulo.

Kancelieroj de la ordeno

[redakti | redakti fonton]

De januaro 1941 ĝis novembro 2012, ok kancelieroj sin sekvis :

Kompano de la Liberigo

[redakti | redakti fonton]

1061 krucoj estis atribuitaj :

  • 1 038 al personoj,
  • 18 al militaj unuoj,
  • 5 al urboj.

Neniu kriterio pri aĝo, sekso, rango, origino kaj eĉ nacieco estis postulita. Nur valoro gravas kaj la escepta kvalito de la servoj, kiuj ne estas nur propraĵoj de armeaj unuoj.

En la dua mondmilito, la medalo estis tre ofte atribuita al persono per pseŭdonimo aŭ militidentigilo. Tio estis la kazo por Jean Moulin, por ekzemplo, kiu estis Kompano de la Liberigo, la 17-an de oktobro 1942, sub la nomo « Kaporalo Mercier » .

El la 1 038 personoj ordenitaj per la kruco de la Liberigo, 65 estis murditaj antaŭ la fino de la milito, kaj 260 ricevis ĝin postmorte.

Ses virinoj ricevis la krucon de la Liberigo.

Nur Laure Diebold kaj Émilienne Moreau-Evrard vive eniris la ordenon, la kvar aliaj estis ordenitaj postmorte.

Militaj unuoj

[redakti | redakti fonton]
Insigno de la 2-a marŝbataliono de Ubangi-Ŝari (Franca Ekvatora Afriko)
  • 2-a marŝbataliono
  • 13-a duonbrigado de la Fremdula Legio
  • Bataliono de pacifika marinfanterio
  • Marŝregimento de Ĉado
  • 2-a kolonia regimento de infanterio
  • 1-a kolonia regimento de artilerio
  • 3-a kolonia regimento de artilerio
  • 1-a marŝregimento de marokaj spahioj
  • 501-a regimento de tankoj
  • 1-a regimento de paraŝutistoj de marinfanterio : kiel heredanto de la tradicioj de la 2-a regimento de paraŝutistaj ĉasistoj de la aerarmeo, ĝi rajtas surporti la honorŝnureton de la ordeno de la Liberigo.
  • Submarŝipo Rubis
  • Korveto Aconit
  • 1-a regimento de marmilitistoj
  • 1-a ĉasoskadrono
  • Ĉasoskadrono Normandio-Niemeno
  • Ĉasoskadro Loreno
  • Ĉasoskadro Francilio
  • Ĉasoskadro Alzaco

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Edikto 7-a kreanta la ordenon, publikigita la 20-an de januaro 1941 en la Oficiala Gazeto Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine(PDF)
  2. Kreo de la ordeno. Arkivita el la originalo je 2015-09-28. Alirita 2014-05-07 .
  3. Gérard Bardy. (2011) Charles le catholique - de Gaulle et l'Église. Plon, p. 389. ISBN 2259212573.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]