Listo de grandaj kancelieroj de la Honora Legio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Louis Georgelin, tie fotita en 2008 okaze de la milita paradmarŝo de la 14-a de julio sur la Avenuo de la Elizeaj kampoj, estas la nuna granda kanceliero de la Honora legio ekde 2010.
Bernard Germain de Lacépède estis la unua granda kanceliero de la Honora Legio, inter 1803 kaj 1814.

La granda kanceliero de la Honora Legio, post la povtransdono, prezentas al la nova prezidanto de la Respubliko la grandan kolieron de la Honora legio, unua ŝtupo de la enoficiĝo de la nova prezidanto en kiu li/ŝi fariĝas granda mastro de la ordeno.

La granda kanceliero estas elektita inter la grandaj krucoj de la ordeno. Li oficas dum ses jaroj, kun ebla reenoficiĝo, escepte se lia ofico estas rompita pli frue[1].

La granda kanceliero, sub aŭtoritato de la granda mastro, kaj laŭ ties ordonoj, estras la laborojn de la konsilio de la ordeno (kies kunvenojn li prezidas[2]) kaj tiujn de la administraj servoj. Li rekte dependas de la granda mastro, kiu povas voki lin por paroli antaŭ la konsilio de la ministroj, kiam la ordeno estas priparolota[3].

Ekde la 3-a de decembro 1963, tago de la kreo de la nacia Meritordeno, la granda kanceliero de la Honora Legio estas ankaŭ la granda kanceliero de tiu ordeno.

Listo de grandaj kancelieroj
Rango Granda kanceliero Dekreto pri nomumo
Bernard de la Ville-sur-Illon, grafo de Lacépède 14-a de aŭgusto 1803
Dominique Dufour, barono de Pradt 6-a de aprilo 1814
Generalleŭtenanto Grafo Louis de Bruges 3-a de februaro 1815
Bernard de la Ville-sur-Illon, grafo de Lacépède
(intertempe de Jean François Aimé Dejean)
13-a de marto 1815
Marŝalo Jacques MacDonald, duko de Taranto 2-a de julio 1815
Marŝalo Édouard Mortier, duko de Trevizo 11-a de septembro 1831
Marŝalo Grafo Maurice Gérard 4-a de februaro 1836
Marŝalo Charles Oudinot, duko de Reggio 17-a de marto 1839
Marŝalo Grafo Maurice Gérard 21-a de oktobro 1842
Divizia generalo Barono Jacques Subervie 19-a de marto 1848
Marŝalo Grafo Gabriel Molitor 23-a de decembro 1848
Marŝalo Grafo Rémy Isidore Exelmans 15-a de aŭgusto 1849
Divizia generalo Grafo Philippe d'Ornano 13-a de aŭgusto 1852
Divizia generalo Anne Charles Lebrun, duko de Plaisance 26-a de marto 1853
Marŝalo Aimable Pélissier, duko de Malakoff 23-a de julio 1859
Admiralo Barono Ferdinand Hamelin 24-a de novembro 1860
Divizia generalo Grafo Charles Auguste de Flahaut 27-a de januaro 1864
Divizia generalo Joseph Vinoy 6-a de aprilo 1871
Divizia generalo Louis Faidherbe 28-a de februaro 1880
Divizia generalo Victor Février 10-a de oktobro 1889
Divizia generalo Léopold Davout, duko de Auerstaedt 5-a de decembro 1895
Divizia generalo Georges-Auguste Florentin 23-a de septembro 1901
Divizia generalo Yvon Dubail 14-a de junio 1918
Divizia generalo Charles Nollet 7-a de januaro 1934
Divizia generalo Charles Brécard 12-a de novembro 1940
Armea generalo Paul Dassault 25-a de aŭgusto 1944
Armea generalo Georges Catroŭ 1-a de oktobro 1954 [4]
Admiralo Georges Cabanier 14-a de januaro 1969 [5]
Armea generalo Alain de Boissieu Déan de Luigné 12-a de februaro 1975 [6]
Armea generalo André Biard 4-a de junio 1981 [7]
Armea generalo Gilbert Forray 5-a de junio 1992 [8]
Aerarmea generalo Jean-Philippe Douin 4-a de junio 1998 [9]
Armea generalo Jean-Pierre Kelche 4-a de junio 2004 [10],[11]
Armea generalo Jean-Louis Georgelin 9-a de junio 2010 [12],[13]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo R10 de la regularo de la Honora Legio kaj milita medalo.
  2. Artikolo R5 de la regularo de la Honora Legio kaj milita medalo.
  3. Artikolo R4 de la regularo de la Honora Legio kaj milita medalo.
  4. Dekreto de la 18-a de septembro 1954 pri nomumo de la armea generalo Catroŭ (Georges) kiel granda kanceliero de la Honora Legio, anstataŭ la armea generalo Dassault, akceptita, laŭ sia peto, eksiĝi, JORF n° 228 de la 30-a de septembro 1954, p. 9200.
  5. Dekreto de la 14-a de januaro 1969 pri nomumo de la granda kanceliero de la Honora Legio[rompita ligilo], JORF n° 13 de la 16-a de januaro 1969, p. 531.
  6. Dekreto de la 12-a de februaro 1975 pri nomumo de la granda kanceliero de la Honora Legio, JORF n° 37 de la 13-a de februaro 1975, p. 1852.
  7. Dekreto de la 4-a de junio 1981 pri nomumo de la granda kanceliero de la Honora Legio, JORF n° 133 de la 6-a de junio 1981, p. 1699.
  8. Dekreto de la 5-a de junio 1992 pri nomumo de la granda kanceliero de la Honora Legio, JORF n° 133 de la 10-a de junio 1992, p. 7610, sistemo NOR:PREX9210173D.
  9. Dekreto de la 4-a de junio 1998 pri nomumo de la granda kanceliero de la Honora Legio, JORF n° 128 de la 5-a de junio 1998, p. 8519, sistemo NOR:PREX9803019D.
  10. Dekreto de la 4-a de junio 2004 pri nomumo de la granda kanceliero de la Honora Legio, JORF n° 141 de la 19-a de junio 2004, p. 10993, teksto n° 1, sistemo NOR:JUSA0400169D.
  11. Dekreto de la 4-a de junio 2004 pri nomumo de la granda kanceliero de la Honora Legio, JORF n° 129 de la 5-a de junio 2004, p. 9997, teksto n° 41, sistemo NOR:JUSA0400169D.
  12. Dekreto de la 9-a de junio 2010 pri nomumo de la granda kanceliero de la Honora Legio, JORF n° 140 de la 19-a de junio 2010, p. 11137, teksto n° 1, sistemo NOR:PREX1001843D.
  13. Dekreto de la 9-a de junio 2010 pri nomumo de la granda kanceliero de la Honora Legio, JORF n° 132 de la 10-a de junio 2010, p. 10684, teksto n° 78, sistemo NOR:JUSA1015037D.

Alaij referencoj :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]