Zêzere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zêzere
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Zêzere estas rivero de la regiono Centro, Portugalio. Ĝi ekfluas en la montaro Serra da Estrela, je ĉirkaŭ 1900 m de altitudo, ĉe Cântaro Magro en la municipo Manteigas. Ankoraŭ en la zono de la montaro Serra da Estrela, pasas tra Manteigas, proksime de la urbo Covilhã, kaj sekvas poste sudokcidente, kunfluante en lo riveron Taĵo okcidente de Constância, post fluejo de ĉirkaŭ 200 km.

Zêzere estas la dua ĉefa rivero ekskluzive portugala, post la rivero Mondego. Ĝia akvokolekta areo havas 5043 km² (el kiuj 1056 km² apartenas al la rivero Nabão). La grandaj disniveloj, kun la granda akvokvanto (foje supera al 10 000 m³/s.), reprezentas gravan hidroelektran riĉon, profitata en tri akvobaraĵoj (Bouçã, Cabril kaj Castelo de Bode), kiu produktas ĉiujare anualmente 700 GWh.