Serra da Estrela
Serra da Estrela | |||
---|---|---|---|
![]() La Serra da Estrela el sudoriento
| |||
Alteco | 1 993 m | ||
Situo | Distrikto Guarda, Portugalio | ||
Parto dela | Centra Sistemo | ||
Elstaraĵo | Torre | ||
Longo | 100 km | ||
Geografia situo | 40° 19′ N, 7° 37′ U (mapo)40.321888888889-7.6129166666667Koordinatoj: 40° 19′ N, 7° 37′ U (mapo) | ||
| |||
Mineraloj | Granito | ||
Rimarko | Plej alta montaro de la portugala ĉeftero | ||
La Serra da Estrela, en Esperanto "Montaro de la Stelo" aŭ "Stelmontaro", en la regiono Centro (Região das Beiras), estas montaro en kiu troviĝas la plej altaj altaĵoj de la kontinenta Portugalio. Fakte la plej alta pinto, kun 1993 metroj super marnivelo estas Torre, nome la dua plej alta monto el la tuta Portugalio[1] (nur Montanha do Pico, en Acoroj, superas ĝin je 358 metroj).[2] Ĝi formas parton de pli ampleksa montararo nome Sistema Central, en ties subsistemo nomita montarsistemo Montejunto-Estrela, kiu etendas sin sudokcidente-nordoriente el la montaro Montejunto, kaj kies plej alta montopinto estas la Monto Almanzor. La Serra da Estrela estas zono de pejzaĝo integrita en la Natura Parko de la Serra da Estrela, kiu ekde sia kreado en la 16a de Julio 1976 iĝis la plej granda protektita areo en Portugalio.[3]
Krom la neĝo kiu ĉiam estas vintre, de speciala faŭno kaj flaŭro, la vizitantoj estas altirita de la orografio de kolosaj proporcioj (p. ekz. Cântaro Magro) kaj de la homa, kultura, historia kaj kuirarta riĉoj de la regiono.
Tiu montaro estas riĉa ankaŭ ekde la vidpunto de hidrologio, ĉar el la montaro elfluas nombraj akvejoj, el kiuj elstaras tri riveroj: nome Mondego; Zêzere, kiu post 200 km alfluas al Taĵo, kaj Alva, kiu alfluas al Mondego. Tiuj riveroj nutras la tri plej grandajn akvokolektajn basenojn de Portugalio: nome tiuj de Douro, Mondego kaj Taĵo, tiel ke ĉiutage la loĝantoj de la tri plej grandaj urboj, nome Lisbono, Porto kaj Koimbro, ĝuas kaj dependas de la akvo devena el la Serra da Estrela.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
- Serra da Estrela
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ «Serra da Estrela». Visit Portugal Alirita la 27an de oktobro 2020.
- ↑ «Pico (Açores) – Uma montanha única». Arkivigite je 2015-07-08 per la retarkivo Wayback Machine Itinerante.pt Jam ne plu funkcianta.
- ↑ «Turismo do Centro quer acesso alternativo à Torre da Serra da Estrela». Observador. 2a de feburaro 2015, alirita la 27an de oktobro 2020.