Transplantilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvinstria transplantilo.

Transplantilo estas agrikultura maŝino uzata por transplanti plantetojn en la kampo. Tiu maŝino ludas gravan rolon ĉar ĝi malpliigas la tempon uzatan por transplanti plantetojn (kompare al mana transplantado), kio rezultas en malŝparado kaj malhelpo al difektiĝo de la plantetoj, ĉefe kaze de varma kaj malseka medio. Krome tio permesas pli akurate kontroli tempon por rikoltado. Ĝi ĉefe malpliigas la koston de mana energio, sed tio rezultas ankaŭ en maldungado por la agrikulturaj laboristoj. Do ĉefe temas pri profito por bienposedantoj.

Ĝi estas utila ĉefe por transplanti plantetojn el produktoj kiuj plej bone ĝermas en pli zorgita medio ol sur kamparo, kiaj tomatoj, rizo ktp., ekzemple en forcejo; male ĝi ne tiom utilas al produktoj kiuj rekte estas semitaj engrunde, kiaj tritiko.