Maĉotabako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia reklamaĵo de maĉtabako Grimm & Triepel Kruse (1895).

Maĉotabako estas tipo de produkto de senfuma tabako uzita metante tabakaĵon inter la vango kaj la gingivo aŭ la dentoj kaj tie oni maĉas ĝin. Diference de la "malseka" tabako, ĝi ne estas dispecigita kaj tial ĝi devas esti maĉita helpe de la dentoj por liberigi ĝian guston kaj la nikotinon. La sukojn nedeziritajn oni forkraĉas.

La maĉtabakon oni fabrikas en diversaj variaĵoj - foje kiel disaj folioj, kiel tabakpecoj, kaj kiel "plug" (tipo de tabakfolioj kondensitaj kun helpo de dolĉa gluaĵo). Preskaŭ ĉiujn modernajn maĉtabakojn oni produktas pere de procezo de peklado, distranĉado, fermentado, kaj fina procezado aŭ dolĉigado. Historie, multajn markojn de maĉtabako de Usono (kiuj estis popularaj jam dum la epoko de la Usona Enlanda Milito) oni preparis el la eltranĉaĵoj de cigaroj.

La maĉado estas unu de la metodoj plej antikvaj por tabakkonsumado. La indiĝenoj kaj de Nordameriko kaj de Sudameriko maĉis la foliojn de la planto, ofte mikisitaj kun iom da kalko. La tabakmaĉado estis la plej disvastigita formo uzi tabakon en Usono ĝis oni anstataŭis ĝin la fumado de cigaredoj komence de la 20-a jarcento.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tabaco de mascar en la hispana Vikipedio.