Rozoleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rozoleo en flakono

Rozoleo estas volatila oleo kaj estas gajnita pere de akvovapora distilado el la petaloj de rozoj. La uzataj floroj por farirozoleo estas kultivataj kaj plukataj precipe en Bulgario (Roza Valo), Francio, Maroko kaj Turkio per mano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la akvovapora destilado roza oleo estis gajnata per ekstraktado de la petioloj pere de grasaj oleoj. La greko Teofrasto (370 a. K. priskribas la farado de rozoleo pere de sezamoleo. Oni aldonas rozoleon al la vino tiam. De Plinio la Maljuna ni scias, ke la romianoj odorigas iliajn nutraĵojn kaj korpojn kun rozoleo. La scikonoj pri la destilado de rozoleo venis el Persujo. Jam en la jaro 810 Bagdado ricevis el la provinco Fars ĉirkaŭ 30.000 botelojn kun rozakvo. La scikono de la distilado venis al Eŭropo ĉirkaŭ 1000 p. K.

En la 17a jarcento la rozkultivado etendiĝis de Persujo]] al Hindio, Nordafriko kaj Turkio. En la jaro 1710 komenciĝis la rozkultivado en Bulgario, 200 km oriente de Sofio en Kazanlako. Ekde 1750 ĝis hodiaŭ la regiono inter Kazanlako kaj Karlovo estas la plej grava regiono por kultivi rozoleon (Roza Valo). Komence da la 20a jarcento tie ekzistis ĉ.. 2800 malgrandajn distilejojn por rozoleo kun akvovaporaj kaldronoj por ĉirkaŭ 1–10 tunoj da floroj.

La centro de la turka rozkultivado estas inter Burdur kaj Isparta en la okcidenta parto de la lando.

En Maroko komenciĝis la produktado de rozoleo antaŭ la Dua mondmilito en El-Kelâa M’Gouna.

1938 la monda produktado de natura rozoleo estis tri tonoj jare, 1955 700 kg kaj komence de la 1980aj jaroj inter unu kej du tunoj jare. Blugario sole produktis en la jaro 2003 ca. 900 kg.

Produktado, kostoj kaj utiligado[redakti | redakti fonton]

Rozoleo ĉefe estas gajnata el jenaj rozaj specioj:

Malpli gravas Rosa alba kaj gaŭla rozo. La rikolto estas malgranda; ĝi egalas al nur 0,02 ĝis 0,05 %. El tri tunoj da floroj oni povas distili ĉirkaŭ unu litro da rozoleo. La prezo estas tre alta kaj la falsigado kun ekzemple multe malplikosta gerania oleo ne estas malofta fenomeno.

Roza oleo estas unu el la plej kostaj Rosenöl volatilaj oleoj. En pogranda komerco unu kilogramo da vera bulgara rozoleo (Rosa damascens) kostas pli ol 5000 €, unu kilogramo de turka rozoleo ĉirkaŭ 3000 €. Ankaŭ haveblas pli malmultekostaj sinteza imitatoj de rozoleo. Naturidentaj surogatoj kostas ĉirkaŭ 60–70 € po kilogramo. Tiuj surogatoj similas al vera rozoleo. Ne naturidentaj sinezaj surogatoj estas multe malplikostaj, sed la odoro estas malpli bona. Rozoleo estas uzata por multekostaj parfumoj, por odorigi ejojn en odorlampoj, en la aromterapio, kelkfoje por parfumado de sukeraĵoj, ŝokoladaĵoj, tabakaĵoj kaj likvoro. En parfumoj rozoleo estas apud vera jasmeno la dua plej ofta florodoro.

Rozoleo havas kontraŭinflaman kaj baktericidan efikon.

Kemiaj enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La bulgara rozoleo estas flava ĝis verdeca fluidaĵo kun jenaj fizikaj kaj kemiaj ecoj por la pruvado de la kvalito: denseco 0,848–0,861, refrakta indico 1,4530–1,4640, solidigas je ca. 16,5–23,5 °C, acida valoro 0,92–3,75, estervaloro 7,2–17,1, sapiga valoro 8,0–21,0. La ĉefa enhavosubstancoj estas 34–55 % (–)-citronelolo, 30–40 % geraniolo kaj nerolo,en eta kvantoj troviĝas linaloolo, farnezolo, citralo, 2-feniletanolo, karvono, rodinolo, nonanalo. Entute en natura rozoleo estas minimume 350 kombinaĵojn. La bulgara rozoleo havas spurojn de Damescenon kaj rozoksido; tiuj donas al la bulgara rozoleo specialan noton.

Kemia ĉefsubstanco de la rozoleo estas 2-feniletanolo. Dum las akvovapora destilado 2-feniletanolo transiras preskau komplete en la akvecanfazon. Tial rozakvo enhavas tre multe da 2-feniletanolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ingrid und Peter Schönfelder: Das Neue Handbuch der Heilpflanzen, Botanik Arzneidrogen, Wirkstoffe Anwendungen, Franckh-Kosmos Verlags GmbH & Co. KG, Stuttgart, 2011, ISBN 978-3-440-12932-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]