Kalaat M'Gouna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El-Kelâa M’Gouna)
Kalaat M'Gouna
قلعة مكونة       ⵜⵉⵖⵔⵎⵜ ⵏ ⵉⵎⴳⵓⵏⵏ
oaza urbo
municipo de Maroko
Administrado
Ŝtato  Maroko
Regiono Drâa-Tafilalet
Provinco Tinghir
Poŝtkodo 45200
Demografio
Loĝantaro 16 956  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 14′ N, 6° 8′ U (mapo)31.241388888889-6.1283333333333Koordinatoj: 31° 14′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 457 m [+]
Kalaat M'Gouna قلعة مكونة       ⵜⵉⵖⵔⵎⵜ ⵏ ⵉⵎⴳⵓⵏⵏ (Maroko)
Kalaat M'Gouna
قلعة مكونة       ⵜⵉⵖⵔⵎⵜ ⵏ ⵉⵎⴳⵓⵏⵏ (Maroko)
DEC
Kalaat M'Gouna قلعة مكونة       ⵜⵉⵖⵔⵎⵜ ⵏ ⵉⵎⴳⵓⵏⵏ
Kalaat M'Gouna
قلعة مكونة       ⵜⵉⵖⵔⵎⵜ ⵏ ⵉⵎⴳⵓⵏⵏ
Situo de Kalaat M'Gouna
قلعة مكونة       ⵜⵉⵖⵔⵎⵜ ⵏ ⵉⵎⴳⵓⵏⵏ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kelaat-M'Gouna [+]
vdr

Kalaat M'GounaEl Kelâa M'Gouna - arabe قلعة مكونة, tamaziĥte ⵜⵉⵖⵔⵎⵜ ⵏ ⵉⵎⴳⵓⵏⵏ - estas oaza urbo de Maroko. Ekde administra reformo de 2015 ĝi apartenas al la regiono Drâa-Tafilalet kaj al la provinco Tinghir. Laŭ la stato de la jaro 2014 en la komunumo vivis 16 956 loĝantoj. Ĝi estas konata kiel la rozurbo de Maroko. La nomo de la urbo verŝajne venis de Kelâa ("fortikaĵo") kaj Mgouna (nomo de berbera tribo).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia faktoro estas la produktado de rozoleo kaj rozakvo. En la ĉefa rikolta tempo, ĉirkaŭ 400 tunoj da rozfloroj estas rikoltitaj ĉiutage el la ĉirkaŭ 4200 km longaj rozheĝoj kaj prilaboritaj en rozakvon en du fabrikoj. La rozakvo estas ĉefe uzata de la loĝantoj por bakado kaj kuirado, la rozoleo servas kiel koncentraĵo (esenco) por produktado de parfumoj. Aldone al la produktado de rozproduktoj, ankaŭ la komerco de brutaro kaj turismo ludas gravan rolon.