Saltu al enhavo

Zamboanga Duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

w1

Zamboanga Duoninsulo
Situo de la distrikto Zamboanga Duoninsulo
Situo de la distrikto Zamboanga Duoninsulo
regiono en Filipinoj
Akvejo 1Sulua maro
Akvejo 2Sulavesa maro

Geografia situo

 42′ 0″ N, 122° 18′ 0″ O (mapo)7.7122.3Koordinatoj:  42′ 0″ N, 122° 18′ 0″ O (mapo)

Map


LandoFilipinoj

ĈefurboPagadian
- koordinatoj N, 122° O (mapo)7.8333333333333122.41666666667 [+]
Akvokolektejo17 056,73 km² (1 705 673 ha) [+]
Areo17 056,73 km² (1 705 673 ha) [+]

Loĝantaro3 943 837 [+] (1-a de julio 2024)
Denseco231,22 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2PH-09

Zamboanga Duoninsulo (Mindanao)
Zamboanga Duoninsulo (Mindanao)
DEC

Map
Zamboanga Duoninsulo
Vikimedia Komunejo:  Zamboanga Peninsula [+]
vdr

La Zamboanga Duoninsulo (tagaloge Tangway ng Zamboanga, angle Zamboanga Peninsula, ĉabakane Peninsula de Zamboanga) aŭ "regiono 9" estas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj. Ĝia teritorio grupigas tri provincojn, kiuj ĉiuj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador), kaj du eksterprovincajn urbojn. Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton.

La ĉefurbo estas Pagadiano.

La regiono geografie ampleksas la okcidentan parton de la insulo Mindanao, kaj aldone parteton de la insulo Basilano. Ĝi kovras areon de 16 823 kvadrataj kilometroj, kaj en 2010 havis 3 407 353 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 200 homoj po kvadrata kilometro.

La unuopaj provincoj de la regiono estas

Aldone ĝi konsistas el la eksterprovincaj urboj Zamboanga en la suda pinto de la duoninsulo, kaj Isabela en la norda parto de la insulo Basilano sude de la duoninsulo. La urbo Isabela (Basilano) estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Basilano, kies teritorio tamen nur kovras la reston de la insulo krom la urbo Isabela.