Baliwag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baliwag
component city • municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3006
Demografio
Loĝantaro 168 470  (2020) [+]
Loĝdenso 3 740 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 57′ N, 120° 54′ O (mapo)14.954120.901Koordinatoj: 14° 57′ N, 120° 54′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 45,05 km² (4 505 ha) [+]
Baliwag (Filipinoj)
Baliwag (Filipinoj)
DEC
Baliwag
Baliwag
Situo de Baliwag

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baliwag [+]
vdr

Baliwag, - tagaloge Bayan ng BaliuagBalivag - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano.

Salutarko en Baliwag

Geografio[redakti | redakti fonton]

Baliwag situas en interno de la insulo laŭ rivero [1]. Provinca ĉefurbo Malolos troviĝas 5, Apalit 13, Marilao 17, San Fernando (Filipinoj) 31, Kezonurbo 32, ĉefurbo Manilo 37 kilometrojn (aere) [2].

Urbodomo de Baliwag

Historio[redakti | redakti fonton]

Baliwag estis fondita en 1732 fare de aŭgustenanoj, la paroĥo en la sekva jaro. Pli frue la areo apartenis al najbara komunumo. Dum la hispana regado Baliwag estis agrikultura vilaĝo. la preĝejo estis konstruita inter 1769-1774. En 1863 granda sismo okazis. Post la Filipina Revolucio usona dominado okazis, dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Baliwag atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Historie Baliwag estis loko de rizoproduktado, krome oni kultivis fruktojn kaj legomojn. Estis menciindaj la silka teksado kaj produktado de kanaj seĝoj. Ankaŭ la loka merkato kreskis. Dum la frua parto de la 19-a jarcento, Baliwag jam estis konsiderita unu el la plej progresemaj kaj plej riĉaj urboj en Bulakano. Nun Baliwag estas la ĉefa komerca, transporta, distra kaj eduka centroj de Norda Bulakano.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. Ili havas kvin paroĥojn sub la administrado de diocezo de Malolos. En la urbego universitato kaj pluraj kolegioj funkcias.

Universitato de Baliwag

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Baliwag trairas ĉefovo, la rivero havas 2 pontojn. En Baliwag servas provincaj aŭtobusoj, busetoj kaj tricikloj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Baliwag situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono, sed iom for de la maro. Jare falas po 792 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono, sed en la cetraj monatoj ankaŭ pluvas, tamen ne tiom. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans