Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikimediaj projektoj en indiĝenaj lingvoj. - defioj kaj bezonoj.
Vikimediaj projektoj en indiĝenaj lingvoj. - defioj kaj bezonoj.

La Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj estas en 2019 observejo de la Unuiĝintaj Nacioj (Unesko), kiu celas altigi la konscion de la sekvoj de la endanĝerigo de indiĝenaj lingvoj tra la mondo, kun la celo interligi lingvon, disvolviĝon, pacon kaj repacigon.[1][2][3][4][5][6]

Historio[redakti | redakti fonton]

La 19-an de decembro 2016 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis 2019 kiel la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, bazita sur rezolucio de la UN Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Aferoj (Rezolucio 71/178).[3][7][6] La rezolucio de la Ĝenerala Asembleo petis al la Unuiĝintaj Nacioj Instrua, Scienca kaj Kultura Organizaĵo (UNESKO) esti la gvida UN-agentejo por la kunordigo de la jaro.[1][2][5][8]

Celoj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj celas enfokusigi atenton sur la riskoj kiujn alfrontas la indiĝenaj lingvoj, precipe tiuj kiuj estas signifoplenaj por la evoluo, repaciĝo, bona administrado kaj pacokonstruado. Ĝi celas plibonigi la kvaliton de la vivo, pli larĝa internacia kunlaboro kaj videbleco kaj plifortigita interkultura dialogo por reafirmi la kontinuecon de la indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj.[2][7][9]

La planoj por efektivigi agadojn, ekestos en la sekvaj tri temaj areoj, ampleksanta ambaŭ la 2010-tagordo por daŭripova evoluigo kaj la 17 celoj por daŭripova evoluigo. Implikiĝas en la jaro ne nur indiĝenaj popoloj, sed ankaŭ organizaĵoj el la UN-sistemo, landoj, universitatoj, publikaj kaj privataj institucioj kaj la amaskomunikilaro.[4][5][6].

Tri temaj areoj[redakti | redakti fonton]
  • Apogi la revivigon kaj daŭrigadon de la indiĝenaj lingvoj tra: la kreado de pli da materialoj kaj enhavoj kaj pli vasta oferto de servoj, uzante lingvon, informajn kaj komunikajn teknikaĵojn (Subteno)
  • Konservi indiĝenajn lingvojn, krei aliron al edukado, informoj kaj scioj en kaj pri indiĝenaj lingvoj por indiĝenaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj, plibonigante la kolektadon de datumoj kaj interŝanĝon de informoj (Aliro)
  • Zorgi ke kampoj de scioj pri kaj valoroj de indiĝenaj popoloj kaj kulturoj eniru la ĉeffluon ene de pli larĝa socikultura, ekonomia, kaj politika domajnoj, same kiel la kulturaj praktikoj kiel tradiciaj sportoj kaj ludoj (promociado).
Kvin ĉefajn kampoj de interveno[2][6][redakti | redakti fonton]

La jaro intervenos en kvin ĉefkampoj :

  1. Kreskigi interkompreniĝon, repaciĝon kaj internacian kunlaboron
  2. Kreo de favoraj kondiĉoj por scio-interŝanĝo kaj disvastigo de bonaj praktikoj en rilato al indiĝenaj lingvoj
  3. Integriĝo de indiĝenaj lingvoj en normo-opcio
  4. Aŭtonomigo pere de helpo al sinhelpo
  5. Kresko kaj disvolviĝo per la konstruado de nova scio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Deklaracio pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj

Internacia Jaro de la Perioda Tabelo

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Internacia tago de indiĝenaj popoloj

Lingva revivigo

Endanĝeraj lingvoj

UNESKO-mondatlaso de minacataj lingvoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Oficiala retejo de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj

(eo) Global Voices - Tutmondaj Voĉoj partnero en la Internacia Jaro de Indiĝenaj LIngvoj

(en) Indigenous Languages Decade (2022-2032), Unekso

(en) UNESKO Indiĝenaj popoloj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 [2]
  3. 3,0 3,1 [3]
  4. 4,0 4,1 [4]
  5. 5,0 5,1 5,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-27. Alirita 2019-05-27.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 [http://www.un.org/en/events/indigenousday/}}
  7. 7,0 7,1 Bureau, IDN-INPS UN. "UN Focuses Yet Again on Protecting Indigenous Peoples' Rights – IDN-InDepthNews | Analysis That Matters Arkivigite je 2018-10-10 per la retarkivo Wayback Machine". www.indepthnews.net.
  8. "International Year of Indigenous Languages 2019 | Aboriginal and Torres Strait Islander Languages Arkivigite je 2018-10-10 per la retarkivo Wayback Machine". blogs.slq.qld.gov.au.
  9. "Lesson planning – events and themes for 2018". Australian Council for Educational Research – ACER. 25a de januaro 2018.