Clifford D. Simak
Aspekto
| Clifford D. Simak | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Portreto de Clifford D. Simak en 1931
| |||||
| Persona informo | |||||
| Clifford D. Simak | |||||
| Naskonomo | Clifford Donald Simak | ||||
| Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1904 en Millville | ||||
| Morto | 25-an de aprilo 1988 (83-jaraĝa) en Mineapolo | ||||
| Tombo | Lakewood Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato de Viskonsino ĉe Madison | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Kay Kuchenberg Simak (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto redaktisto scenaristo ĵurnalisto romanisto prozisto | ||||
| Aktiva dum | 1931–1988 vd | ||||
| Verkado | |||||
| Ĝenroj | sciencfikcio kaj aliaj fikciaĵoj | ||||
| Verkoj | Way Station vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Clifford Donald SIMAK (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1904 – mortis la 25-an de aprilo 1988) estis usona ĵurnalisto kaj verkisto de sciencfikcio kaj aliaj fikciaĵoj. Li ricevis tri premiojn Hugo kaj unu premion Nebula.[1] Lin rekonis la Usona Asocio de Sciencfikciaj Verkistoj (SFWA) kiel sian trian Grandan Mastron[2], kaj la Asocio de Hororverkistoj aljuĝis al li unu el la unuaj tri Premioj Bram Stoker por Dumvivaj Atingoj.[3]
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]Eldonejo ‘Mistera Sturno’ prezentas la romanon ‘Stacidomo’, tradukita de Ĝan Ŭesli Starling, kiel senpagan bitlibron.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]La artikolo estas bazita sur la komenca alineo de la anglalingva vikipediero.

