Amanullah Ĥan
Amanullah Ĥan | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
شاه امانالله خان | |||||
Naskiĝo | 1-an de junio 1892 en Paghman | ||||
Morto | 25-an de aprilo 1960 (67-jaraĝa) en Zuriko | ||||
Loko de sepulto | Ĝalalabado vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Afganio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Barakzai dynasty vd | ||||
Patro | Habibullah Khan vd | ||||
Gefratoj | Inayatullah Khan vd | ||||
Edz(in)o | Soraya Tarzi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • reĝo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Amanullah Ĥan (naskiĝis la 1-an de junio 1892 en Paghman/Afganujo; mortis la 25-an de aprilo 1960 en Zuriko/Svislando) estis ekde 1919 ĝis 1929 reĝo de Afganujo.
Amanullah Ĥan estis la 3-a filo de emiro Habibullah Ĥan kaj Sarvar Sultanah. En 1919 li surtroniĝis post morto (murdo) de sia patro. En 1919 komenciĝis la Tria Angl-Afgana Milito. La britoj malvenkis kaj Afganujo regis ekde tiam sian teritorion. Amanullah Ĥan klopodis por politika kaj sociala modernigo de la lando.
En 1926 ŝanĝis li sian titolon de emiro al padiŝaĥo (reĝo). La Reĝlando Afganio (paŝtune د افغانستان واکمنان, perse پادشاهي افغانستان) estis islama monarkio en la sudo de la Centra Azio kaj establita en 1926, sekvinte la Emirlandon Afganio post kiam Amanullah Ĥan iĝis reĝo kaj la proklamado de la reĝlando 7 jaroj post sia preno de la potenco.
Habibullah Kalakâni detronigis lin en januaro de 1929. Ĥan fuĝis tra Hindio al Zuriko/Svislando, kie li mortis la 25-an de aprilo 1960.
Li havis 3 edzinojn kaj 9 gefilojn.
