Ĝalalabado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la afganian urbon Ĝalalabado. En Kirgizio ekzistas urbo Ĵalalabat (Жалалабат), foje ankaŭ laŭ la ruslingva traduko nomata Ĝalalabad, sed ne miksinda kun la afgania urbo.
Ĝalalabado
جلال آباد
la provincestrejo
la provincestrejo
la provincestrejo
urbo • urbego
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Nangarhar
Demografio
Loĝantaro 200 000
Loĝdenso 2 158 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 26′ N, 70° 27′ O (mapo)34.43027777777870.452777777778Koordinatoj: 34° 26′ N, 70° 27′ O (mapo) [+]
Alto 533 m [+]
Areo 122 km² (12 200 ha) [+]
Horzono UTC+4:30
Ĝalalabado (Afganio)
Ĝalalabado (Afganio)
DEC
Ĝalalabado
Ĝalalabado
Situo de Ĝalalabado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jalalabad [+]
vdr

Ĝalalabado (perse جلال آباد, latinlitere Ĝalāl-Ābād; paŝtoe جلالکوټ, latinlitere Ĝalālkoť) estas grava urbo en la orienta Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Nangarhar. En 2007 Ĝalalabado havis proksimume 200 000 loĝantojn, do estas inter la pli grandaj urboj de la lando.

Ĝalalabado situas proksimume 150 kilometrojn oriente de la urbo Kabulo borde de la rivero Kabulo kaj proksime de la montpasejo Ĥajber. La urbo situas pli-malpli 600 metrojn super la marnivelo.

La urba flughaveno situas 5 kilometrojn sude de la urbocentro.