Reĝlando Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La reĝlando Afganio (paŝtoe: د افغانستان واکمنان, perse: پادشاهي افغانستان) estis islama monarkio en la sudo de la Centra Azio kaj establita en 1926, sekvinte la Emirlandon Afganio post kiam Amanullah Ĥan iĝis reĝo kaj la proklamado de la reĝlando 7 jaroj post sia preno de la potenco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Emirlando Afganio (1823-1926) estis absoluta monarkio de Centra Azio, kies kapitaloj estis Kabulo kaj Peŝavaro.

Amanullah Ĥan komencis modernigi la landon, sekvis sociaj perturboj kun la afganaj konservativuloj plurfoje. Kiam li vojaĝis en Eŭropo en 1927, la ribelo denove komencis. Li abdikis en favoro de sia frato Inayatullah Shah, kiu nur regis dum tri tagoj antaŭ ol la triba ĉefo Habibullah Kalakani kaptis la potencon kaj reestablis la emirlandon.

Post 10 monatoj de ekzilo en Barato, la ministro de la Milito de la reĝo, Mohammed Nadir Ŝaho revenis en Afganio. Subtenita de la Britoj, li sukcesis detronigi Kalakani kaj ekzekutis lin. Nadir Ŝaho reestablis la reĝlandon kaj estis proklamita reĝo de Afganio en oktobro 1929. Li provis fari la reformojn de Amanullah Ĥan kaj estis sekvita de sia filo  Mohammed Zahir Ŝaho, kies regado komenciĝis en 1933 kaj daŭris 39 jarojn. Dum sia regado, Zahir Ŝaho volis fini la izolitecon kaj establi rilatojn kun la Unuiĝinta Reĝlando, Sovetunio kaj Usono.

La 27-an de septembro 1934, la reĝlando Afganio membriĝis en la Ligo de Nacioj (LN). Dum la Dua mondmilito, la lando restis neŭtrala sekvante diplomatan politikon de nealianciteco. Mohammed Daoud Khan, la afgana ĉefministro de tiu epoko, multe laboris por kreskigi modernajn industriojn kaj la edukon en la lando.

La reĝlando estis abolita per ŝtatrenverso gvidita de Mohammed Daoud Khan en 1973.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Royaume d'Afghanistan en la franca Vikipedio.