Batalo de Bagrevando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Bagrevando estis batalita la 25-an de aprilo 775, en la ebenaĵoj de Bagrevando, inter la fortoj de la armenaj princoj, kiuj ribeliĝis kontraŭ la abasida kaliflando kaj la kalifa armeo. La batalo rezultigis venkon de abasidoj, kun la morto de la ĉefaj armenaj estroj. La potenco de la familio Mamikonjan precipe estis estingita. La batalo indikis la komencon de grandskala armena migrado en la Bizancan Imperion.