Saltu al enhavo

Angelus Silesius

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angelus Silesius
Persona informo
Naskonomo Johann Scheffler
Naskiĝo 1624
en Breslaŭo, Bohemio
Morto 9-an de julio 1677 (1677-07-09)
en Vroclavo
Tombo Saint Matthew church in Wrocław (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco arkiduklando Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Strasburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Hierothei Baranofsky vd
Okupo kuracisto-verkisto
verkisto
poeto
presbitero
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Cherubinischer Wandersmann vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Angelus Silesius [ANGELUS SILEZIUS], realnome: Johann aŭ Johannes SCHEFFLER (naskiĝis la 1624, mortis la 9-an de julio, 1677) estis germana poeto de la Baroko.

Des Angelus Silesius Cherubinischer Wandersmann (1905)

Angelus Silesius (pseŭdonimo signifikanta Mesaĝisto Silezia) naskiĝis fine de la jaro 1624 en Breslaŭo. Lia preciza naskiĝdato ne estas konata, sed la dato de lia bapto estis la 25-an de decembro 1624.

La filo de protestantisma familio studis en Strasburgo, Lejdeno kaj Padovo, en ĉi-lasta li en la jaro 1648 doktoriĝis pri medicino kaj filozofio. Unu jaron poste li eklaboris kiel kuracisto por la duko Silvius Nimrod von Württemberg.

En 1652 li revenis al Breslau. Unu jaron poste li pro kvereloj konvertiĝis al la katolikismo; siajn motivojn li priskribis en la verko Gründtliche Ursachen und Motiven, warumb Er von dem Luthertumb abgetreten, und sich zu der Catholischen Kirchen bekennet hat. En la jaro 1654 li fariĝis kuracisto de la aŭstra imperiestro Ferdinando la 2-a.

Kun granda pasio Angelus Silesius batalis kontraŭ la sekvoj de la reformacio, Krom pamfletojn kontraŭ la protestanoj li verkis religiajn poemojn, kantojn kaj epigramojn. En la jaro 1661 li fariĝis katolika pastro en Neiße (nuntempe: Nysa en Pollando). La postenon de kortega marŝalo, akiritan en 1664, li du jarojn poste jam forlasis. La lastajn dek jarojn de sia vivo li pasigis retirite. Li mortis en Breslau.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Aforismoj el la „Keruba migrulo“ ; Psiko postulas imitadon de Kristo. - En: Germana antologio. - Gerlingen : Bleicher, 1985. - p. 296-298

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]