Dexter Gordon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dexter Gordon koncertas en Amsterdamo (1980)

Dexter Gordon (* 27-an de februaro 1923 en Losanĝeleso, Kalifornio; † 25-an de aprilo 1990 en Filadelfio, Pensilvanio) estis usona tenorsaksofonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dexter Gordon estas rigardata kiel la unua grava saksofonisto de malmolbopo. En 1940 li komencis sian karieron en la bando de Lionel Hampton, en kiu li restis ĝis 1942. Post mallongaj prezentadoj kune kun la orkestro de Fletcher Henderson kaj Louis Armstrong li transloĝiĝis en 1944 al Novjorko kaj ludis tie en la ĵazbandego de Billy Eckstine.
En la aĝo de dudek jaroj li unuafoje surdiskigis propranome („I've Found A New Baby“ / „Sweet Lorraine“ por Mercury); liaj kunludantoj estis Sweets Edison kaj Nat Cole. En 1945 ekestis sonregistraĵoj kun All Stars de Sir Charles Thompson kun Charlie Parker same kiel liaj unuaj surdiskigoj por diskeldonejo Savoy, kiuj publikigis liajn komponaĵojn „Dexter's Cuttin´ Out“ kaj „Dexter's Minor Mad“ (poste kiel diskego Long Tall Dexter). Januaron 1946 li sonregistris kun Bud Powell, Curly Russell kaj Max Roach („I Can't Escape From You“/„Dexter Digs In“); en 1947 li havis kvinopon kun Teddy Edwards, kun kiu li sonregistris por Dial Records. Je ĉi tiuj sonregistraĵoj, kiuj apartenis al la plej gravaj de sia kariero, ankaŭ kunlaboris Melba Liston, Jimmy Rowles kaj Red Callender.
La sekvajn jarojn li ludis kun diversaj muzikistoj, kaj ĉe la orienta kaj ankaŭ ĉe la okcidenta marbordo (ekz. kun Dizzy Gillespie). Apartaj koncertallogaĵoj estis la saksofonbataloj kun sia kolegoj Wardell Gray („The Chase“) kaj Gene Ammons („Blowing the Blues away“ in Billy Eckstines Band), kiuj ankaŭ estis eternigitaj sur multaj diskoj inter 1947 kaj 1952. En 1950 li akompanis kantistinon Helen Humes.

En la 1950-aj jaroj venkis lin lia droga dependeco, kiun li reigis sub kontrolon nur proks. 1960. En 1954 li partoprenis kiel komponisto, muzikisto kaj aktoro je la teatraĵo The Connection, produktaĵo de „Living Theatre“, je kiu ankaŭ kunlaboris Jackie McLean. En 1955 li sonregistris kun Conte Candoli, Frank Rosolino, Kenny Drew por Bethlehem Records. Cetere li estis grandparton de la jardeko en malliberejo pro heroenposedo.

Oktobron 1960 Gordon unuafoje denove havis la eblecon por surdiskigoj; por diskeldonejo Jazzland ekestis The Resurgence of Dexter Gordon kun lokaj muzikistoj el Losanĝeleso ĉirkaŭ Lawrence Marable. En 1961 li reaperis kun kelkaj sukcesaj surdiskigoj por Blue Note, ekz. Doin´ Alright kun Freddie Hubbard kaj Go! kun Sonny Clark. Li ankaŭ prezentis mallongtempe en Novjorko (kiun li revidis la unuan fojon post 12 jaroj), ekloĝis tamen post la sukceso de sia koncertvojaĝo tra Eŭropo 1962 en Parizo (ne laste pro la pli liberalaj drogoleĝoj), kie li kunlaboris kun aliaj ekzilitaj usonaj muzikistoj. El la 1960-aj jaroj devenas multaj rimarkindaj registraĵoj je Blue Note, ekz. Our Man in Paris el 1963 kun Bud Powell kaj frapinstrumentisto Kenny ClarkeGettin´ Around kun Bobby Hutcherson kaj Barry Harris.

Fine de la 1960-aj jaroj Gordon transloĝiĝis al Kopenhago. Lia ĉeesto havis decidan influon sur la evoluo de la dana ĵazmondo. Li ludis kun lokaj muzikistoj kiel ekz. basisto Niels-Henning Ørsted Pedersen kaj sonregistris ĝis meze de la 1970-aj jaroj serion da aviditaj diskoj por la dana diskeldonejo Steeplechase, krome ankaŭ por Prestige je siaj laŭokazaj vizitoj en Usono, kiel la disko registrata en 1970 kun Tommy Flanagan The Panther!. En 1972 li kunlaboris kun George Gruntz Concert Jazz Band kaj kun Thad Jones (Ca´Purange). En 1976 Dexter Gordon revenis al Novjorko. Lia koncerto en Village Vanguard fariĝis triumfo (disko Homecoming). En 1978 li koncertis kun Johnny Griffin en la novjorka Carnegie Hall.

Dexter Gordon

En 1986 li havis la ĉefrolon de Dale Turner en la filmo Round Midnight (proksimume meznokto) de Bertrand Tavernier, kiu estis dediĉita al Bud Powell kaj Lester Young. Malgraŭ tio la historio de la filmo ankaŭ havas similaĵojn kun la propra biografio de Dexter Gordon. Pro sia rolo li estis kandidatigata por Oskar-premio. La prezentado en Round Midnight estis lia tria filmprezentado. Sian unuan, iomete strangan prezentadon li havis, kiam li estis en malliberejo pro drogposedado. En la filmo Unchained li ludis malliberigiton, kiu estas membro de mallibereja muzikbando. La sontrako por tiu tamen poste estis novmuzikigita. En 1990 li ludis en la filmo Awakenings (vekiĝoj) apud Robert De Niro kaj Robin Williams komatan pacienton.

Por la sontrako de la filmo Round Midnight Gordon ludis kune kun Wayne Shorter, Bobby Hutcherson, Herbie Hancock, John McLaughlin, Pierre Michelot kaj Billy Higgins. En 1987 ekestis la lastaj sonregistraĵoj de Dexter Gordon je la Chicago Jazz Festival kaj kun kantisto Tony Bennett

La usona ĵazrevuo Down Beat elektis lin en 1978 kaj 1980 Muzikisto de la Jaro.

La sono de Dexter Gordon estis volumena kaj fleksiĝema kun la tendenco ludi iomete „malantaŭen“ – t.e. malantaŭ la pulso. Unu el siaj gravajn influojn li ricevis de Lester Young. Li neniam estis revoluciema kiel Charlie Parker aŭ progresema kiel John Coltrane, tamen lia ludado influis multajn muzikistojn. Aminda frenezaĵo de Gordon estis, deklami antaŭ la ludado de ĵaza normkanto unue la tekston.

Pro sia korpoalto de 1,96 m li havis la ŝercnomon Long Tall Dex.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Dexter Gordon on Dial; The Complete Recordings (Spotlite, 1947)
  • Doin Alright (1961, Blue Note Records)
  • Dexter Calling (1961, Blue Note)
  • GO! (1962, Blue Note)
  • A Swingin’ Affair (1962, Blue Note)
  • Our Man in Paris (1963, Blue Note)
  • More than You Know (SteepleChase, 1975)
  • Homecoming (1976) (koncerto en Village Vanguard)
  • The Other Side Of Round Midnight (Blue Note)

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 1955: Unchained (je la fino de la filmo li ne estis nomtata kiel saksofonludanto)
  • 1986: Round Midnight (Ĉefrolulo, muzika konsilanto kaj komponisto de la kantoj Society Red kaj Tivoli)
  • 1990: Awakenings

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stan Britt: Dexter Gordon … nicht nur um Mitternacht. el la angla en la germanan fare de Franz Josef Stupp. Hannibal, Vieno 1990, ISBN 3-85445-063-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Dexter Gordon » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3546128 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)