Louis Moréri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Moréri; gravuraĵo de Gérard Edelinck

Louis MORERI (naskiĝinta la 25-an de aprilo 1643 en Bargemon, mortinta la 10-an de julio 1680 en Parizo) estis franca enciklopediisto kaj romkatolika pastro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de filozofiaĵoj en Draguignan, poste de retoriko ĉe la Jezuita kolegio de Aix-en-Provence li iris al Liono por dediĉi sin al la teologio. Tie li ankaŭ ricevis la sacerdotan ordinacion.

Dume li verkis diversajn skribaĵojn, i.a. Pratique de la perfection chrétienne et religieuse (1667), tradukaĵo de teksto el la hispana laŭ sankta Alonso Rodriguez.

En 1673 la episkopo de Apt, Jean de Gaillard, venigis lin kiel kapelanon. Al li Moréri dediĉis la unuan eldonon de sia enciklopedio Le grand Dictionnaire historique, ou mélange curieux de l'histoire sacrée et profane kiu aperis en Liono en la jaro 1674-a.

En 1675 li venis prelatece al Parizo kie li konatiĝis kun ministro Simon Arnauld de Pomponne. Por li sekretariis ĝis 1678, kiam la politikisto abdikis. Sekve Moréri relaboris ĉe siaj studoj sed mortis trion da jaroj poste pro labora superŝutiĝo aŭ pro tuberkulozo.

Enciklopedio nacilingva[redakti | redakti fonton]

eldono de lia leksikono en Amsterdamo, 1740

Lia verko Grand dictionnaire historique[1] rajte konsiderotas antaŭulo de ĉiuj modernaj enciklopedioj. Ĝi komence konsistis en nur unu volumo. Post la morto de Moréri venis en 1681 dua eldono en du volumoj (Bazelo 1681). Ĝis 1759 konatiĝas dudek eldonoj kun prilaboraĵoj (ĝis dek volumoj fine) kaj eĉ tradukoj en la lingvoj angla, nederlanda, hispana kaj germana.[2][3] La mejloŝtono metita de Moréri estis havigi leksikonon kiu jam ne estis latinlingva (respektive greklingva) sed modernlingva. Tio kvazaŭ malfermis eron da gravaj naciaj leksikonoj kaj enciklopedioj.

Pierre Bayle kiu mem en 1697 eldonis leksikonon[4] komence ege kritikis la laboraĵon de Moréri - dume samtempe li ne ŝparis laŭdojn pri ties pionira ago kaj inspiro por aliaj homoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kossmann (1968), p. 2949
  2. Miller (1981), p. 48-50
  3. Germanan tradukon la eldonejo de Thomas Frisch en Lepsiko publikigis sub la titolo Allgemeines historisches Lexicon.
  4. "Le Dictionaire historique et critique de Pierre Bayle"

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arnold Miller, "Louis Moréri's Grand Dictionnaire historique." Ĉe: Notable Encyclopedias of the Seventeenth and Eighteenth Centuries: Nine Predecessors of the Encyclopédie, eld. Frank A. Kafker (Oxford: Voltaire Foundation, 1981)
  • Bernhard Kossmann: "Deutsche Universallexika des 18. Jahrhunderts. Ihr Wesen und ihr Informationswert, dargestellt am Beispiel der Werke von Jablonski und Zedler." Ĉe: Börsenblatt für den Deutschen Buchhandel – Frankfurter Ausgabe. Nr. 89, 5.11.1968 (=Archiv für Geschichte des Buchwesens, 62), p. 2947–2968

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]