János Kájoni
Aspekto
| János Kájoni | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1629 en Căianu Mic | |
| Morto | 25-an de aprilo 1687 (58-jaraĝa) en Lăzarea | |
| Religio | katolika eklezio vd | |
| Lingvoj | latina • hungara • rumana vd | |
| Ŝtataneco | Princlando Transilvanio | |
| Profesio | ||
| Okupo | komponisto • poeto • monaĥo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
János Kájoni (ka:joni), (latine: Johannes Caioni, rumane: Ioan Căianu) estis franciskano rumandevena, eklezia verkisto, komponisto.
Li naskiĝis la 8-an de marto 1629 en Transilvanio en Jegenye (nuntempa Leghia en Rumanio). Li mortis la 25-an de aprilo 1687 en Transilvanio en Szárhegy (nuntempa Lăzarea en Rumanio).

Kariero
[redakti | redakti fonton]Căianu lernis komence en Kolozsvár kaj Ĉikŝomjo, poste li studis teologion en Nagyszombat. Li estis konsekrita pastro en 1655. De 1663 Căianu Ioan fariĝis domestro en Ĉikŝomjo. Tie li rekonstruigis en 1668 la lernejon, kiun detruis la tataroj. Li fondis presejon en Ĉikŝomjo en 1675, kie oni presis ĉefe lernolibrojn. Li fondis monakejon en Mikháza. Li estis domestro ankaŭ tie kaj pli malfrue en Szárhegy.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jénáki Ferenc: Kájoni János énekeskönyve és forrásai. Kolozsvár, 1914.

