Ferenc Jénáki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc JÉNÁKI [jEnAki] rumania hungara eklezia verkisto, papa kameristo. Li naskiĝis en Bereck la 11-an de februaro 1885 kaj mortis en Sângeorgiu de Mureș la 31-an de decembro 1970.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Jénáki finis teologion en Gyulafehérvár, en 1913 li akiris diplomon pri hungara-latina lingvoj en Universitato de Koloĵvaro kaj samloke li doktoriĝis en 1914 pri la eklezia kantkolekto de János Kájoni. De 1912 li instruis en Kézdivásárhely, dume li esploris la eklezian vivon de la ĉangohungaroj en la vilaĝoj de la ĉirkauaĵo de urbo Roman. De 1926 li estis direktoro de la ĉefgimnazio de Miercurea Ciuc. De 1928 li instruis en Braŝovo kaj post la dua mondmilito en Kluĵo. Inter aŭgusto 1951 kaj novembro 1953 li estis pastro en Sângeorgiu de Mureş.

LIbro[redakti | redakti fonton]

  • Kájoni János énekeskönyve és forrásai. Kolozsvár, 1914.

Fonto[redakti | redakti fonton]