Heinz Dieter Maas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinz Dieter Maas
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1940 (1940-04-25)
Morto 4-an de aprilo 2024 (2024-04-04) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • matematikisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Heinz Dieter MAAS (naskiĝis la 25-an de aprilo 1940, mortis la 4-an de aprilo 2024) estis germana diplomiĝita matematikisto, pioniro de maŝin-tradukado kaj Esperanto-aktivisto en Sarlando kaj en la iama Neŭtrala Esperanto-Movado.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Maas diplomiĝis pri matematiko en la Universitato de Sarlando en Saarbrücken kaj poste laboris en la tiea germanistika instituto, okupiĝante pri aŭtomata tradukado kaj similaj projektoj. Lia profesia stud-objekto estis i.a. Esperanto (ekzemple "Statistiko per komputilo. Elektrona maŝino esploras Esperanton" 1969; "Komputilo komparis Esperantajn verkojn", 1970; "Zamenhof kaj Lapenna. Komputila esploro de iliaj paroladoj", 1970; "Aŭtomata tradukado en kaj el Esperanto", 1982; detalojn vd. en EBEA en la sekcio "eksteraj ligiloj"). Ek de 1985 li estis kunlaboranto de la Instituto pri Aplikata Informo-Scienco de la universitato. Krome li laboris en la kampo de aŭtomata indeksado (klasifikado de tekstoj per ŝlosilaj vortoj).

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Jam frue Maas prelegis en Esperanto pri sia fako en Someraj Universitataj Kursoj (i.a. "Matematikaj metodoj en lingvistiko", Lieĝo 1972; "Enkonduko en la Komputeran [tiel] Lingvistikon", Lieĝo 1973).

Maas estis prezidanto (1973-1975), sekretario kaj kasisto de Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL).

Post la "malgranda skismo" pro la okazaĵoj dum la 59-a Universala Kongreso de Esperanto en Hamburgo en 1974 kaj la fondo de Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM), Maas forturnis sin de Universala Esperanto-Asocio kaj poste publikigis en la periodaĵo de NEM "Horizonto" (ekzemple "Pri la nuna stato de maŝina tradukado", 1976; "Esploroj pri la leksiko de du Esperanto-aŭtoroj", 1977). Li estis vic-prezidanto de la 1-a Internacia Konferenco de la Neŭtrala Esperanto-Movado (IEK) en Saarbrücken en 1975.

Bahaismo[redakti | redakti fonton]

Maas ankaŭ tradukis "La bahaa religio - ĝiaj ĉefaj instruoj kaj rilatoj al Esperanto" (du eldonoj 1987 kaj 1989) kaj en Horizonto i.a. avertis, ke "Persekutado de Bahaanoj pludaŭras" (1982).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]