„ Ĉi tiu libro baziĝas sur prelegoj faritaj dum Someraj Universitataj Kursoj en 1972 en Lieĝo (Belgujo). Kiel jam la titolo supozigas, ĝi entenas ne multan originalan penslaboron, sed bone kaj skize prezentas la staton de la fako por laiko aŭ komencanta studento. Ĝi prezentas tiel la komputerteknikan flankon de la afero kiel la lingvistikan, la unuan relative koncize. La komputera lingvistiko donis jam multajn praktike aplikeblajn rezultojn, ekz. aŭtomatan alfabetigon, aŭtomatan kompilon de oftecvortaroj, aŭtomatajn korektojn de presataj libroj, kiuj superfluigas presprovon ĉe represo. La eksterulon interesas plej la aŭtomata tradukado. La plej malfacilaj problemoj en tio estas lingvistikaj, ne komputerteknikaj. Tre malfacila estas la malambiguigo. La kompetentuloj nun konsentas, ke perfekta aŭtomata tradukado restos revo, sed ke praktike la aŭtomata tradukado estos ebla kaj fruktodona. La aŭtoro pritraktas ankaŭ la diversajn metodojn de lingvistika analizo. ”