Saltu al enhavo

Laurence Sterne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laurence Sterne
Persona informo
Laurence Sterne
Naskiĝo 24-an de novembro 1713 (1713-11-24)
en Clonmel
Morto 18-an de marto 1768 (1768-03-18) (54-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Coxwold (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Etno irlandanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Jesus College
Hipperholme Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Elizabeth Lumley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Yorick vd
Okupo verkisto
aŭtobiografo
romanisto
religiulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman ❦
A Sentimental Journey Through France and Italy ❦
A Political Romance vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laurence STERNE (naskiĝis la 24-an de novembro, 1713, mortis la 18-an de marto, 1768) estis angla verkisto.

Sterne naskiĝis en Clonmel, Irlando kaj frue en la vivo venis al Anglio, studis teologion en Kembriĝo, poste fariĝis pastro en Yorkshire kaj - kvankam liaj religiaj konvinkoj ne estis fortaj - li akceptis la postenon de vikario en la regiono de York.

Lian ĉefverkon, la romanon The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman ("La vivo kaj opinioj de Tristram Shandy, sinjoro"), li eldonis en pluraj volumoj ekde 1759. En ĝi li plene neglektis la tradiciojn de la anglalingva romano: La okazaĵoj ne montras logikan sinsekvon; vortludoj, ne-finitaj frazoj kaj ellasaĵoj stimulas la fantazion de la legantaro. Pro tio, Sterne estas ofte konsiderata antaŭulo de la Modernismo.

Lia dua plej grava verko A Sentimental Journal through France and Italy estiĝis en Francio kaj Italio, kie la aŭtoro dum kelkaj jaroj vivis por kuraci sian tuberkulozon. Sterne mortis malriĉa viro en Londono.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • el: La vivo kaj la opinioj de Tristram Shandy, sinjoro / Lawrence Sterne. - En: Angla antologio ; p.290 - 296, vol. 1

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]