Emily Dickinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Emily Dickinson 1846 aŭ 1847
Dagerotipio de 1859 (ĉirkaŭ), probable de Dickenson kaj ŝia amiko Kate Scott. La foto unue estis publikigita en 2012 de Amhurst College.
La manskribita manuskripto de Dickinson de ŝia poemo "Wild Nights – Wild Nights!" (Sovaĝaj noktoj - sovaĝaj noktoj!)

Emily Elizabeth DICKINSON (10-a de decembro 1830 - 15-a de majo 1886) estis usona poeziisto. Kvankam ŝi ne estis multe konata dum sia vivo, Dickinson iĝis apud Walt Whitman unu el la du plej gravaj poeziistoj de la usona literaturo de la 19-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi vivis grandaparte private kaj estis konsiderita ekscentra de tiuj ĉirkaŭ ŝi: ŝi amis porti blankajn vestaĵojn kaj rifuzis ricevi gastojn, kaj poste en la vivo eĉ rifuzis forlasi sian ĉambron, kaj administris la plej multajn el siaj sociaj interrilatoj per korespondado.

Inter la verkistoj influantaj ŝian mondkoncepton kaj skribmanieron estis William Wordsworth kaj Ralph Waldo Emerson, kies eseojn prezentis al ŝi familia amiko Benjamin Franklin Newton, kiun Dickenson opiniis kiel spirita gvidanto kaj gvidisto.

Supozeble la verkoj de Lydia Maria Child kaj Henry Woodsworth Longfellow ankaŭ influis ŝin. Oni scias, ke Dickenson legis la libron de Charlotte Bronte Jane Eyre, sed malfacilas scii la amplekson de ĝia influo al ŝi. Fakte oni povas rimarki, ke la hundo (de la novlanda tipo) nomiĝis "Karlo", laŭ la hundo de unu el la ĉefroluloj de la romano.

La lirika verko[redakti | redakti fonton]

Nur malpli ol dekduo el ŝiaj poeziaĵoj estis publikigitaj antaŭ ŝia morto, kaj estis vaste redaktitaj por adaptiĝi al la stilo de la periodo, ĉar la trajtoj de ŝia laboro tiutempe estis konsiderataj strangaj, sed hodiaŭ ili estas identigitaj kiel subskribo de stilo kaj formo.

De 1890 ĝis 1955 oni presis ĉiujn ŝiajn 1776 poemojn, kio certigis al ŝia verko internacian atenton. Hodiau Emily Dickinson estas rekonata kiel unu el la grandaj poetoj de la anglalingva literaturo.

Dickinson malkovris ŝian sorton kiel poeto dum la religia reviviĝo, kiu inundis okcidentan Masaĉusecon en la jaroj 1840-1850. Plej multe de ŝia laboro reflektas ne nur la malgrandajn momentojn de tio, kio okazas ĉirkaŭ ŝi, sed ankaŭ la grandajn batalojn kaj aferojn, kiuj okupis la socion kiel tuton. Ekzemple, pli ol duono de ŝiaj poemoj estis verkitaj dum la jaroj de la Usona Enlanda Milito.

Kvankam Emily Dickinson pasigis preskaŭ sian kompletan vivon en sia hejmo, ŝian lirikan verkon markas transnorma vasteco. La limigita spertoradiuso ne baris, sed spronis ŝian kreadon, ĉar ŝi kapablis image transformi la malgrandan kaj superrigardeblan mondon, kiu formis ŝian vivomedion, en mondon grandan.

Ŝia verfko estas karakterizita per ĉantado de ritmoj, eksterritmoj, kelkaj voĉoj kaj ampleksaj metaforoj. Dickenson intensigas la tekston per majuskloj en netradiciaj okazoj kaj plureco, kiel hazarda okazaĵo, de interpunkcioj kiel dividostreko, dividlinio, oblikvoj kaj pli.

Emily Dickinson skribis mallongajn kaj tre intensajn poemojn; malgrandaj observoj en la naturo instigis ŝin al fortaj emocioj kaj metafizikaj konsideroj. Ŝi preferis la temojn naturo, amo, morto, mortatendo, senmorteco, abnegacio kaj rezigno.

Tell all the truth but tell it slant —

Success in Circuit lies

Too bright for our infirm Delight

The Truth's superb surprise

As Lightning to the Children eased

With explanation kind

The Truth must dazzle gradually

Or every man be blind —

(poem 1236)

Diru la tutan veron, sed diru ĝin oblikve —

Sukceso en Cirkvito kuŝas

Tro brila por nia malsana Ĝojo

La bonega surprizo de la Vero

Dum Fulmo al la Infanoj mildiĝis

Kun klarigo bonkora

La Vero devas blindigi iom post iom

Aŭ ĉiu homo estu blinda —

(poemo 1236)