Projekto Manhattan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Projekto Manhattan
milita projekto • tasko • grupo de homoj • eksperimento • megaprojekto
Komenco 1939 vd
Fino 1946 vd
Lando(j) UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Kanado vd
Sidejo Oak Ridge
Agokampo Fat ManLittle Boy • The Gadget • fissile material
vdr
Unua atombombtesto "Trinity" en 1945

Projekto Manhattan, precize Manhattan Engineer District (MED, aŭ "Manhatana inĝeniera distrikto") estis kaŝnomo de sekreta projekto de la registaro de Usono, kun parta helpo de Britio kaj Kanado, dum la Dua Mondmilito ekde 1941 al 1946, kaj kiu celis planon kaj konstruon de atombombo. La sciencajn esplorlaborojn gvidis la usona fizikisto J. Robert Oppenheimer, dum pri la militista gvidado kaj la ĝenerala kunordigo zorgis la generalo Leslie Groves.

La projekto sukcese disvolvis kaj eksplodigis tri atombombojn en 1945:

  1. Proveksplodo de la plutonio-eneksploda bombo la 16-an de julio (Trinity-testo) apud Alamogordo, Nov-Meksiko;
  2. riĉigita uranio-bombo kaŝnomata "Little Boy" ("knabeto") la 6-an de aŭgusto sur Hiroŝimo;
  3. dua plutonio-bombo, kaŝnomata "Fat Man" ("dikulo") la 9-an de aŭgusto sur Nagasako, Japanio.

Lokado de la Projekto[redakti | redakti fonton]

La projekto disvolviĝis en diversaj esplorcentroj, laŭlonge de Usono, el kiuj la plej grava estis la Nacia Laboratorio Los Álamos. La vorton Manhatano oni uzis por kaŝi la veran lokon de la centroj.

Esplorcentroj rilataj al la Projekto Manhattan

La projekto komenciĝis en diversaj usonaj universitatoj, precipe en la Universitato de Ĉikago kie oni kreis la unuan ĉenreagon, sub la gvido de la italdevena fizikisto Enrico Fermi. Poste kreiĝis Laboratorio en la novmeksika loko Los Álamos, direktita de la Universitato de Kalifornio.

Aliaj lokoj kie disvolviĝis esploroj, kaj kiuj ankoraŭ nun havas instalaĵojn rilatajn al la nuklea fiziko estas:

La unua atoma testo okazis en la dezerto de Alamogordo, ankaŭ en Novmeksikio. La preciza punkto estas markita nun per konusa monolito de silicio, rezulto de la fandiĝo de la sablo sub la efiko de la varmo kaŭzita de la eksplodo.

La ekzisto de tiuj centroj estis sekreta dum la tuta milito. Eĉ granda parto de la partoprenantoj ne konis la celon de la esploroj tie disvolviĝantaj.

Meze de 1945, la projekto dungis pli ol 130.000 personojn, kun kosto de ĉ. 2 miliardoj de tiuepokaj usonaj dolaroj (pli ol 20 miliardoj nuntempaj).

La projekto grupigis grandajn kvanton de la plej grandaj tiuepokaj sciencistoj kaj teknikistoj. Parto el ili estis eŭropaj ekzilitoj, kaj inter ili ne mankis pacistoj kaj politike maldekstruloj, kiuj estis motivitaj pro la suspekto ke ankaŭ la nazia reĝimo esploris por la eltrovo de tia armilo. Signifa parto de ili engaĝis sin post la fino de la milito en movadoj kaj kampanjoj pacistaj kaj kontraŭaj al la uzo de atomaj armiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1930-aj jaroj, sinsekvis la malkovroj pri la eblecoj donitaj de la tiutempe ĵus malkovrita nuklea fiziko. Konkrete, oni estis ĵus malkovrinta la fenomenon de la fisio kaj la fakton ke tiu procezo liberigis grandan kvanton de energio. Diversaj fizikistoj baldaŭ konsciis pri la eblaj praktikaj uzoj de tiu procezo.

Diversaj registaroj komencis esplorojn pri tiu afero, kaj konkrete pri la militistaj uzeblecoj. Konkrete en Usono, la nukleaj fizikistoj Leó Szilárd, Edward Teller kaj Eugene Wigner, hungardevenaj judaj rifuĝintoj, suspektinte ke la germana reĝimo estus komencinta tiajn esplorojn, konvinkis la plej faman tiutempan scienciston, Albert Einstein, ke li avertu la tiaman usonan prezidenton Franklin D. Roosevelt pri tiu danĝero, pere de letero kiun Szilárd mem skizis, kaj kiu estis sendita la 2-an de aŭgusto de 1939. Responde al la averto, Roosevelt plirapidigis la esplorojn pri la konsekvencoj de la atoma fisio sur la nacia sekureco. Kelkajn jarojn poste, Einstein deklaris sian penton pri sia rolo en tiu projekto.

Roosevelt kreis la Komitaton de la Uranio, sub la zorgo de Lyman Briggs, tiam ĉefo de la National Bureau of Standards (Nacia Normiga Oficejo), kiu komencis la esplorojn en la Ŝipa Esplora Laboratorio de Vaŝingtono en 1939.

En 1940 Vannevar Bush, direktoro de la Instituto Carnegie, organizis la Komitaton por Esploro de la Nacia Defendo, por kunordigi esplorajn laborojn cele al militista penado.

En la 9-a de oktobro de 1941, Roosevelt fine aprobis la disvolvon de la nuklea armilo.

Disvolvo de la projekto[redakti | redakti fonton]

Generalo Leslie R. Groves kaj Robert Oppenheimer, ĉ. 1942

La atoma programo komencis la 6-an de decembro 1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Plurmiloj da tunoj da uranio el belga Kongo estis kaŝe transportitaj al Usono.

Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. Truman nur je la 25-a de aprilo 1945 oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. Roosevelt, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. La 24-an de julio 1945 Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Stalin pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.

Rezulto[redakti | redakti fonton]

La unuan bombon oni test-eksplodigis la 16-an de julio 1945 je la kvina kaj duono en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. Tiu atombombo nomita Trinity estis simila al tiu kiun oni eksplodigis kelkajn tagojn poste en Nagasako: Fat Man.

Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la 6-an de aŭgusto 1945 detruos Hiroŝimon.

Du malsamtipaj bomboj estis lanĉitaj sur japanajn urbojn en la finaj tagoj de la Dua Mondmilito: kontraŭ Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto je la okaj kaj kvarono), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus. Tamen multaj kritikistoj asertas, ke tio estis nenecesa por la definitiva venko de Japanio kaj ke Usono deziris nur pruvi sian detrupovon.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Filmoj pri la projekto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]