Alamogordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alamogordo
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 88310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 30 898  (2020) [+]
Loĝdenso 557 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 54′ N, 105° 57′ U (mapo)32.904638888889-105.94183333333Koordinatoj: 32° 54′ N, 105° 57′ U (mapo) [+]
Alto 1 323 m [+]
Areo 55,430657 km² ( 554 3.0 657 ha) [+]
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Alamogordo (Nov-Meksiko)
Alamogordo (Nov-Meksiko)
DEC
Alamogordo
Alamogordo
Situo de Alamogordo
Alamogordo (Usono)
Alamogordo (Usono)
DEC
Alamogordo
Alamogordo
Situo de Alamogordo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alamogordo, New Mexico [+]
vdr

Alamogordo estas usona urbo en kantono Otero en subŝtato Nov-Meksiko.

Ĝi situas oriente de la dezerto White Sands, inter Albuquerque kaj El Paso.

Areo: 50,1 km²
Loĝantoj: 36 069 en 2006

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita en junio 1898, kiam la El Paso and Northwestern Railroad, fervoja kompanio de Charles B. Eddy, pluirigis siajn vojojn de El Paso norden.

Eddy influis pri la desegno de la urbo, (kies nomo, hispanlingve, signifas "Dika Poplo"). Pluraj konstruaĵoj estis konstruataj en Alamogordo fare de la Work Projects Administration[1] (ŝtata agentejo instituigita en la kadro de la New Deal).

Nuklea prov-eksplodloko[redakti | redakti fonton]

Historia markilo de Trinity-testo.

La unua nuklea bombo de la historio eksplodis en la loko nomata Alamogordo Test Range je la 16-a de julio 1945. La situo de la Trinity-testo, en la nuna raket-pafejo White Sands Missile Range estas turisme vizitebla.

Muzeo pri Kosmoesploro[redakti | redakti fonton]

La New Mexico Museum of Space History estas muzeo pri kosmoesploro. Tie estas la tombo de Ham, la unua kosmonaŭto ĉimpanzo, kiu kosmovojaĝis la 31-a de januaro 1961

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Publiklabor-evoluiga Administrado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]