Ham la ĉimpanzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ham reveninta sur Teron

Ham la ĉimpanzo (julio aŭ aŭgusto 195619-a de januaro 1983), veranome Chang, estas la unua homedo, kiu iris en kosmon, en la kadro de la usona kosmoprogramo Mercury.

Oni ne precize konas lian naskiĝdaton, ĉar li naskiĝis ie en Kameruno, estis kaptita de ĉasistoj kaj aĉetita de United States Air Force en 1959.

Ham revenis sana sur Teron je la 31-a de januaro 1961 post kosma flugo de 16 minutoj kaj 39 sekundoj.

Ham estas akronimo de Holloman Aerospace Medical Center, la laboratorio de Nov-Meksiko. Li esti identigata kiel Ĉimpanzo 65-a kaj estis oficiale nomita Ham post sia sukcesa reveno.

Post sia kosma flugo li vivis dum 17 jaroj en la Smithsonian National Zoological Park de Vaŝingtono, kaj en la bestoparko North Carolina Zoo. Li mortis, 26-jarojn aĝa, je la 19-a de januaro 1983 kaj estas entombigita en Alamogordo, antaŭ la muzeo New Mexico Museum of Space History.

Filmo titolita "Ham, ĉimpanzo en la kosmo" de Jérôme-Cécil Auffret rilatas lian aventuron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]