Saltu al enhavo

Robert Oppenheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Oppenheimer
Persona informo
Robert Oppenheimer
Naskonomo Julius Robert Oppenheimer
Naskiĝo 22-an de aprilo 1904 (1904-04-22)
en Manhatano
Morto 18-an de februaro 1967 (1967-02-18) (62-jaraĝa)
en Princeton
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per laringa kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla • franca • germana • latina • greka • sanskrito • nederlanda vd
Loĝloko Princeton • Los Alamos • Berkeley • Nov-Jorko • Göttingen • Kembriĝo vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Harvard
kolegio Harvard
Universitato de Kembriĝo
Jesus College
Laboratorio Cavendish
Ethical Culture Fieldston School (mul) Traduki
universitato de Göttingen Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Robert Oppenheimer
Familio
Gefratoj Frank Oppenheimer (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Katherine Oppenheimer (mul) Traduki (1940–1967) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd
Profesio
Okupo teoria fizikisto • universitata instruisto • scienca administranto • fizikisto • artkolektanto • inĝeniero • nuklea fizikisto • sciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo aplikata fiziko • teoria fiziko • nuklea fiziko vd
Doktoreca konsilisto Max Born vd
Verkado
Verkoj nuklea bombo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Julius Robert OPPENHEIMER (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1904 en New York, mortis la 18-an de februaro, 1967 en Princeton) estis usona fizikisto.

Robert Oppenheimer venis el juda familio, studis fizikon, klasikan filologion, orientalistikon kaj kemion en la Universitato Harvard. Li plistudis en Cambridge kaj konatiĝis tie kun Ernest Rutherford. Li laboris en Göttingen kun Niels Bohr kaj Edward Teller. Li doktoriĝis en Göttingen.

En 1929 elektiĝis profesoro en Universitato de Kalifornio, Berkeley. Li instruis fizikon en la Kalifornia Instituto de Teknologio en Pasadena. Li edukis multajn studentojn al konata natursciencisto. Li devenis de riĉa familio, sed li de jaroj 1930-aj simpatiiĝis por komunismo, kio kaŭzis malfidon de la plej dekstrema en la usona registularo. Li estis ege klera homo, li scipovis la sanskritan lingvon, kaj kiam li elektis universitaton, li elektis Stanford pro tio, ke li eksciis, ke en ties biblioteko kuŝis bona kolekto de la francaj poetoj de la ek-17-a jarcento!

Ekde 1943 ĝis 1945 gvidis li Manhattan-planon en Los Alamos en usona ŝtato Nov-Meksiko, kio celis la evoluon de atombombo. Oppenheimer teruriĝis pro sekvoj de atombombado kaj ne volis partopreni en la esploroj pri la hidrogenbombo. Li aktivis en la sekvaj jaroj por la armado-kontrolo. Pro tio li estis forigita el la atomenergia komisiono. Li partoprenis poste neniam en ŝtataj programoj. Nur la usona prezidento John F. Kennedy rehabilitis la scienciston.

Li ricevis en 1963 la premion Enrico-Fermi, la plej altan ordenon de la atomenergia instanco.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]