Saltu al enhavo

Ezofaga kancero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ezofaga kancero
tipo de malsano
v • d • r
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
C15maligna tumoro de la ezofago
C15.0en la supra (cervika) parto
C15.1en la centra (toraka) parto
C15.2en la suba, abdomena parto, sub la toraka diafragmo
C15.3en la supra ezofaga triono
C15.4en la maza ezofaga triono
C15.5en la suba ezofaga triono
C15.8en pluraj partoj de la ezofago
C15.9sen loka specifigo
v • d • r

Ezofaga karcinomo (aŭ Ezofaga kancero) estas tipo da kancero en la ezofago. Plejofte temas pri adenokarcinomo aŭ pavimokarcinomo de la mukozo en la ezofago, sed malofte pri etĉelaj karcinomoj. La plejmulto de la tumoroj de la ezofago estas malignaj; benignaj tumoroj (<10%) estas la leiomiomo kaj la gastro-intesta stromaĉeltumoro (GIST). La incidenco de ezofaga kancero estas, speciale dum la pasinta jardeko, tre supreniranta. Kuracado estas ebla per kirurgio en limigita nombro da kazoj aŭ en kombino kun kemiterapio kaj radioterapio kiam la tumoro estas tro kreskinta por kirurgia kuracado. La prognozo estas sufiĉe malbona: post kvin jaroj nur 10-15% de la pacientoj ankoraŭ vivas.