Saltu al enhavo

Frank Lloyd Wright

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Lloyd Wright
En 1926
En 1926
Persona informo
Frank Lloyd Wright
Naskonomo Franklin Lincoln Wright
Naskiĝo 8-an de junio 1867 (1867-06-08)
en Richland Center
Morto 9-an de aprilo 1959 (1959-04-09) (91-jaraĝa)
en Fenikso
Mortis per kirurgiaj komplikaĵoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Taliesin West Burial Site (en) Traduki (1985–)
Unity Chapel Cemetery (en) Traduki (1959–1985) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Unitariismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Madison Central High School (en) Traduki
Universitato de Viskonsino ĉe Madison Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Frank Lloyd Wright
Memorigilo Frank Lloyd Wright
Familio
Patro William Carey Wright (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anna Lloyd Jones Wright (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Maginel Wright Enright (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Olgivanna Lloyd Wright (en) Traduki
Catherine Tobin Wright (en) Traduki
Miriam Noel Wright (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Mamah Borthwick (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj John Lloyd Wright (mul) Traduki
 ( Catherine Tobin Wright (en) Traduki)
Iovanna Lloyd Wright (en) Traduki
 ( Olgivanna Lloyd Wright (en) Traduki)
Lloyd Wright (en) Traduki
 ( Catherine Tobin Wright (en) Traduki)
Catherine Dorothy Wright (en) Traduki
 ( Catherine Tobin Wright (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo arkitekto
dezajnisto
presaĵvendisto
verkisto
urbanizisto
presaĵkolektanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo arkitekturo kaj vitroarto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1893–1959 vd
Verkado
Verkoj Emil Bach House ❦
Pettit Memorial Chapel ❦
Annunciation Greek Orthodox Church ❦
A. D. German Warehouse ❦
Akvofalejo ❦
Preria Skolo ❦
Solomon R. Guggenheim Museum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frank Lloyd WRIGHT (naskiĝinta kiel Frank Lincoln WRIGHT la 8-an de junio 1867, mortis la 9-an de aprilo 1959) estis konata usona arkitekto, interna desegnisto, verkisto kaj edukisto, kiu dezajnis pli ol 1,000 strukturojn, 532 el kiuj estis kompletigitaj. Wright kredis en dezajno de strukturoj kiuj estu harmoniaj kun humaneco kaj ties medio, filozofio kiun li nomis organika arkitekturo. Tiu filozofio estas plej bone ekzemplita de Akvofalejo (1935), kiu estis nomita "la plej bona verko de usona arkitekturo el ĉiuj tempoj".[1] Wright estis estro de la arkitektura movado Preriskolo kaj disvolvis la koncepton de hejmo el Usonia, nome unika vido por urba planado en Usono.

Lia verkaro inkludas originajn kaj plinovigajn ekzemplojn de multaj konstrutipoj, kiaj oficejoj, preĝejoj, lernejoj, nuboskrapuloj, hoteloj kaj muzeoj. Wright ankaŭ desegnis multajn el la internaj elementoj de siaj konstruaĵoj, kiaj la meblaro kaj la vitraloj. Wright verkis 20 librojn kaj multajn artikolojn kaj estis populara preleganto en Usono kaj en Eŭropo. Lia bunta persona vivo ofte iĝis novaĵo, ĉefe pro incendio de 1914 kaj murdoj ĉe lia studio Taliesin. Jam bone konata dum sia vivo, Wright estis rekonata en 1991 de la American Institute of Architects kiel "the greatest American architect of all time" (la plej granda usona arkitekto ĉiutempa).[1]

Komencaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo (1867–1885)

[redakti | redakti fonton]

Wright naskiĝis en la 8a de Junio, 1867, en la urbo Richland Center, Viskonsino, sed li eltenis tra sia tuta vivo, ke li naskiĝis en 1869.[2][3] En 1987 biografo de Wright sugestis, ke li eble estis baptita kiel "Frank Lincoln Wright" aŭ "Franklin Lincoln Wright" sed tiujn asertojn oni subtenis per neniu pruvo.[4]

La patro de Wright, William Cary Wright (1825–1904), estis "talenta muzikisto, oratoro, kaj foje predikisto kiu estis akceptita en predikejo en 1857."[5] Li estis ankaŭ publikigita komponisto.[6] Origine el Masaĉuseco, William Wright estis pastoro baptista, sed li poste aligis la familion de sia edzino al la religio Unitariismo.

La patrino de Wright, nome Anna Lloyd Jones (1838/39–1923) estis instruistino kaj membro de la klano Lloyd Jones; ŝiaj gepatroj estis elmigrintaj el Kimrio al Viskonsino.[7] Unu el la fratoj de Anna estis Jenkin Lloyd Jones, grava figuro en la etendo de la Unitaria religio en Usona Mez-Okcidento.

Laŭ la membiografio de Wright, lia patrino deklaris kiam ŝi estis naskonta sian unuan filon, ke li kreskiĝos por konstrui belajn konstruaĵon. Ŝi dekoris sian flegejon per bildoj de anglaj katedraloj eltonditaj el gazeto por kuraĝigi la alvokiĝon de la infano.[8]

Wright fakte kreskiĝis en "nestabila familio, [...] konstante resursmanka, [...] senripoza malriĉo kaj anksio" kaj suferis "ege ĝenitan kaj evidente malfeliĉan infanaĝon".[9] Lia patro plenumis pastorpostenojn en McGregor (Iovao) (1869), Pawtucket (Rod-Insulo) (1871), kaj Weymouth (Masaĉuseco) (1874). Ĉar la familio de Wright devis barakti finance ankaŭ en Weymouth, ili revenis al Spring Green, kie helpanta familio Lloyd Jones povis helpi William trovi laborpostenon. En 1877, ili setliĝis en Madisono, kie William instruis muzikon kaj servis kiel sekretario por la ĵus formita Unitariisma societo. Kvankam William estis malproksima parenco, li kunhavis muzikemon kun siaj filoj.[9]

In 1876, Anna vidis ekspozicion de edukaj blokoj nomitaj Froebel-donacoj, fundamento de plinovigaj instrurimedoj de infanĝardenoj. Anna, trejnita instruistino, estis ekscitita per la programo kaj aĉetis blokaron per kiu la 9-jaraĝa Wright ludis dum multe da tempo. La blokoj de la aro estis geometrie formitaj kaj povis esti kongruigitaj en variaj kombinoj por formi du- kaj tri-dimensiaj komponaĵoj. En sia membiografio, Wright priskribis la influon de tiuj ekzercoj super sia alproksimiĝo al desegnado: "Dum kelkaj jaroj, mi sidis ĉe la malgranda infanĝardena tableto... kaj ludis... per kubo, sfero kaj triangilo - tiuj mildaj acerlignaj blokoj... Ĉiuj estas en miaj fingroj ĝis nun... "[10]

En 1881, tuj post Wright iĝis 14-jaraĝa, liaj gepatroj separiĝis. En 1884, lia patro pledis por divorco el Anna surbaze de "... emocia krueleco kaj fizika violento kaj geedzeca abandono".[11] Wright studis en la Madisona Altlernejo, sed ne estas pruvo ke li gradiĝis.[12] Lia patro lasis Viskonsinon post oni aprobis la divorcon en 1885. Wright diris, ke li neniam revidis sian patron.[13]

Edukado (1885–1887)

[redakti | redakti fonton]

En 1886, estante 19-jaraĝa, Wright estis akceptita en la Universitato de Viskonsino en Madisono kiel speciala studento. Li laboris kun Allan D. Conover, profesoro de civila inĝenierado, antaŭ lasi la lernejo negradiĝinta;[14] en 1955, la universitato havigis al Wright, tiam 88-jaraĝa, honoran doktorigon en fajnaj artoj.[15]

La onklo de Wright nome Jenkin Lloyd Jones ricevis komision de la ĉikaga arkitektura firmao de Joseph Lyman Silsbee por desegni All Souls Church (preĝejo de ĉiuj animoj) en Ĉikago en 1885. En 1886, la firmao Silsbee ricevis komision de Jones por desegni la Unity Chapel (Unitariisma Kapelo) kiel privata familikapelo en Vajomingo (Viskonsino).

Kvankam neoficiale dungita de Silsbee, Wright estis lerta desegnisto kaj "zorgis pri la interno [desegnoj kaj konstruado]" en Viskonsino.[16] Tiu kapelo estas tiel la plej frua konata verko de Wright.[17] Post la kapelo finiĝis, Wright translokiĝis al Ĉikago.[17]

Laboro por Silsbee kaj aliaj fruaj verkoj (1887–1888)

[redakti | redakti fonton]

In 1887, Wright alvenis en Ĉikagon serĉe de laborposteno. Kiel rezulto de la detruega Granda Ĉikaga Incendio de 1871 kaj de populacieksplodo, oni plenumis novan disvolvon. Wright poste registris en sia membiografio, ke lia unua impreso de Ĉikago estis tiu de malbela kaj ĥaosa urbo.[18] Kelkajn tagojn post sia alveno, kaj post intervjuoj kun kelkaj elstaraj firmaoj, li estis dungira kiel desegnisto kun Joseph Lyman Silsbee.[19] Estante ku tiu firmao, li laboris ankaŭ en du aliaj familiprojektoj: nome la preĝejo All Souls Church en Ĉikago por sia onklo, Jenkin Lloyd Jones, kaj la lernejo Hillside Home School I en Spring Green por du el siaj onklinoj.[20] Aliaj desegnistoj kiuj laboris por Silsbee en 1887 estis estontaj arkitektoj Cecil Corwin, George W. Maher kaj George Grant Elmslie. Wright tuj amikiĝis kun Corwin, kun kiu li loĝis ĝis li trovis permanentan hejmon.[21]

Sentante, ke li estis malmulte pagita por la kvalito de sia laboro por Silsbee per nur ok dolaroj semajne, la juna desegnisto lasis kaj trovis laborpostenon kiel arkitektura desegnisto en la firmao Beers, Clay, kaj Dutton. Tamen, Wright tuj konstatis, ke li ne estis preta prilabori konstrudesegnadon per si mem; li lasis sian novan laboron por reveni al Joseph Silsbee - tiam kun plialtiĝo en salajro.[22] Kvankam Silsbee aliĝis ĉefe al Viktoria kaj al Revivisma arkitekturoj, Wright trovis sian laboron pli "gracie pitoreska" ol aliaj "brutalecoj" de la periodo.[23]

Adler & Sullivan (1888–1893)

[redakti | redakti fonton]
Hejmo kaj Studio de Wright en Oak Park (Ilinojso) (1889).
La Domo Walter Gale en Oak Park (Ilinojso) (1893). Jvankam de stilo Reĝino Anne, ĝi montras fenestrobendojn kaj traboporĉan tegmenton kiu kongruas kun la disvolvo de la estetiko de Wright.

Wright eksciis, ke la ĉikaga firmao Adler & Sullivan estis "... serĉante iun kiu finigu la desegnojn por la interno de la konstruaĵo Auditorium Building de Ĉikago".[24] Wright pruvis, ke li estas kompetenta impresionisto de la ornamaj desegnoj de Louis Sullivan kaj du mallongajn intervjuojn poste, estis oficiala metilernanto en la firmao.[25] Wright ne bone rilatis kun la aliaj desegnistoj de Sullivan; li skribis, ke okazis kelkaj violentaj kvereloj inter ili dum la unuaj jaroj de lia metilernanteco. Pro tiu afero, ankaŭ Sullivan montris malmultan respekton por siaj propraj dungitoj.[26] Spite al tio, "Sullivan akceptis [Wright] sub sia flugilo kaj donis al li grandan desegnorespondecon."[27] Kiel faro de respekto, Wright poste referencos al Sullivan kiel Lieber Meister (germanlingve por "kara majstro").[27] Li formis ligon ankaŭ kun sia oficejestro Paul Mueller. Wright poste engaĝis Mueller en la konstruadon de kelkaj el siaj publikaj kaj komercaj konstruaĵoj inter 1903 kaj 1923.[28]

Ĉirkaŭ 1890, Wright havis oficejon apud tiu de Sullivan, kiun li kunhavis kun amiko kaj desegnisto George Grant Elmslie, kiu estis dungita de Sullivan laŭ peto de Wright.[28][29] Wright estis plialtigita al posteno de ĉefa desegnisto kaj prilaboris ĉiujn loĝejdesegnajn laborojn en la oficejo. Ĝenerale, la firmao Adler & Sullivan nek desegnis nek konstruis domojn, sed estis devigita fari tion laŭ peto de klientoj de la gravaj komercaj projektoj. Wright estis okupita per la ĉefaj komisioj de la firmao dum oficejaj horoj, kaj tial domdesegnoj estis prokrastitaj al vesperaj, semajnfinaj kaj libertempaj horoj en sia hejma studio. Li poste postulis totalan respondecon por la desegnado de tiuj domoj, sed zorga inspektado de lia arkitektura stilo (kaj rakonto el la historiisto Robert Twombly) sugestas, ke Sullivan diktis la ĝeneralajn formojn kaj motivojn de la loĝejaj verkoj; tiukadre la desegnodevoj de Wright estis ofte limigitaj al detaligo de projektoj por la skizoj de Sullivan.[29] Dum tiu tempo, Wright laboris por la Bangaloj de Sullivan (1890) kaj James A. Charnley (1890) en Ocean Springs, Misisipio, la Domoj Berry-MacHarg kaj James A. Charnley (ambaŭ 1891), kaj la Domo Louis Sullivan (1892), ĉiuj en Ĉikago.[30][31]

Spite al monprunto de Sullivan kaj al kromtempa salajro, Wright estis konstante bezonantaj financojn. Wright komprenis, ke liaj malfacilaj financoj plej verŝajne rilatis al liaj multekostaj gustoj en vestaĵaro kaj vehikloj, kaj la kromajn luksaĵojn kiujn li desegnis en sia hejmo. Por suplementi sian enspezaron kaj repagi siajn ŝuldojn, Wright akceptis sendependajn komisiojn por almenaŭ naŭ domojn. Tiuj "botkruraj" domoj, kiel li poste nomis ilin, estis konservative desegnitaj variaĵoj de la enmodaj arkitekturaj stiloj Reĝino Anne kaj Kolonia Revivado. Tamen, malkiel ĉe la ĉeftendenca arkitekturo de la periodo, ĉiu domo emfazis simplajn geometriajn amasojn kaj enhavis trajtojn kiel bendoj de horizontalaj fenestroj, porokazaj kantilevroj, kaj malfermaj plankoplanoj, kiuj iĝos mejloŝtonoj de sia posta verkaro. Ok el tiuj fruaj domoj restas nuntempe, kiel tiuj de Thomas Gale, Robert Parker, George Blossom, kaj de Walter Gale.[32]

Louis Sullivan, ĉirkaŭ 1895.

Same kiel por la loĝejaj projektoj por Adler & Sullivan, li desegnis siajn "botkrurajn" domojn en sia propra libera tempo. Sullivan sciis nenion pri la sendependaj verkoj ĝis 1893, kiam li agnoskis, ke unu el la domoj estis sendube de desegno de Frank Lloyd Wright. Tiu preciza domo, konstruita por Allison Harlan, estis nur kelkajn domblokojn el la urbodomo de Sullivan en la ĉikaga loĝloko Kenwood. Krom la loko, la geometria pureco de la kompono kaj balkona ornamriparo en la sama stilo kiel la Domo Charnley montris la engaĝiĝon de Wright. Ĉar kvinjara kontrakto de Wright malpermesis eksterajn laborojn, tiu okazaĵo kondukis al eliro el la firmao de Sullivan.[31] Kelkaj historioj rakontas la rompon de la rilatoj inter Sullivan kaj Wright; eĉ Wright poste rakontis du diferencajn versiojn de la okazaĵo. En An Autobiography, Wright postulis, ke li ne sciis, ke liaj kromaj laboroj estis rompoj de lia kontrakto. Kiam Sullivan konis ilin, li koleriĝis kaj ofendiĝis; li malpermesis pluajn eksterajn komisiojn kaj malakceptis transdoni al Wright la diplomon de sia domo de Oak Park ĝis post la kompletigo de liaj kvin jaroj. Wright ne povis elteni la novan malamikecon el sia mastro kaj pensis, ke la situacio estis maljusta. Li "... forĵetis [sian] krajonon kaj foriris el la oficejo de Adler & Sullivan por neniam reveni". Dankmar Adler, kiu estis pli simpatia al la agado de Wright, poste sendis al li la diplomon.[33] Tamen, Wright ankaŭ diris al siaj metilernantoj de la studio Taliesin (kiel registrita de Edgar Tafel), ke Sullivan maldungis lin el la laborejo eksciante pri la Domo Harlan. Tafel rakontis ankaŭ, ke Wright faris, ke Cecil Corwin subskribu kelkajn el la "botkruraj" verkoj, ĉar Wright estis konscia pri ilia malpermesita naturo. Sendepende de la ĝusta serio de okazaĵoj, Wright kaj Sullivan nej renkontiĝis nek parolis dum 12 jaroj.[31][34]

Transiro kaj eksperimentado (1893–1900)

[redakti | redakti fonton]
Domo William H. Winslow en River Forest, Ilinojso (1893).
Domo Nathan G. Moore en Oak Park, Ilinojso (1895).
Studio de Wright vidita el Chicago Avenue (1898).

Lasinte Adler & Sullivan, Wright establis sian propran laborejon en la pinta etaĝo de la Sullivan-desegnita Schiller Building ĉe Randolph Street en Ĉikago. Wright elektis meti sian oficejon en la konstruaĵo ĉar la tura loko rememorigis al li la oficejon de Adler & Sullivan. Cecil Corwin sekvis Wright kaj muntis sian arkitekturan laborejon en la sama oficejaro, sed ambaŭ laborkis sendepende kaj ne konsideris sin partneroj.

En 1896, Wright translokiĝis el la Schiller Building al la proksima kaj ĵus finigita Steinway Hall. La malferma spaco estis kunhavita kun Robert C. Spencer, Jr., Myron Hunt, kaj Dwight H. Perkins.[35] Tiuj junaj arkitektoj, inspiritaj de la movado konata kiel Artoj kaj Metioj kaj la filozofioj de Louis Sullivan, formis tion kio iĝis konata kiel Preriskolo.[36] ili estis aligitaj de metilernantino de Perkins nome Marion Mahony, kiu en 1895 transiris al la teamo de Wright de desegnistoj kaj ekkontrolis la produktadon de liaj arkitekturaj desegnoj kaj akvarelaj montraĵoj. Mahony, la tria virino kiu gradiĝis kiel arkitekto en Ilinojso kaj unu el la unuaj gradiĝintaj arkitektinoj en Usono, desegnis ankaŭ meblojn, vitralojn, kaj malpezajn enmuraĵojn, inter aliaj trajtoj, por la domoj de Wright. Inter 1894 kaj la komenco de la 1910-aj jaroj, ankaŭ kelkaj aliaj gravaj arkitektoj de la Preriskolo kaj multaj el estontaj dungitoj de Wright lanĉis siajn karierojn en la oficejoj de Steinway Hall.[37][38]

La projektoj de Wright dum tiu periodo sekvis du bazajn modelojn. Lia unua sendependa komisio, nome la Domo Winslow, kombinis Sullivan-eskan ornamadon kun la emfazo pri simpla geometrio kaj horizontalaj linioj. La Francis Apartementoj (1895, detruitaj en 1971), la domoj Heller (1896), Rollin Furbeck (1897) kaj Husser (1899, detruita en 1926) estis desegnitaj en la sama maniero. Por siaj pli konservativaj klientoj, Wright desegnis pli tradiciajn loĝejojn. Tiuj estis ekzemple la nederlandkolonia revivstila Domo Bagley (1894), la Tudorrevivstila Domo Moore I (1895), kaj la reĝin-Anne-stila Domo Charles E. Roberts (1896).[39] Kvankam Wright ne povis malakcepti klientojn pro malkonsentoj laŭ gusto, eĉ liaj plej konservemaj desegnoj retenis simpligitajn korpojn kaj foje Sullivan-inspiritajn detalojn.[40]

Tuj post la finkompletigo de la Domo Winslow en 1894, Edward Waller, amiko kaj iama kliento, invitis Wright renkontiĝis kun la ĉikaga arkitekto kaj planisto Daniel Burnham. Burnham impresiĝis pro la Domo Winslow kaj aliaj ekzemploj de la verkaro de Wright; li proponis financi kvar-jaran edukadon en la École des Beaux-Arts kaj du jarojn en Romo. Krome, Wright estus ricevonta postenon en la firmao de Burnham post lia reveno. Spite al la garantiigitaj sukceso kaj subteno de lia familio, Wright malakceptis la proponon. Burnham, kiu estis direktorinta la klasikan desegnon de la Monda Kolumba Ekspozicio kaj estis grava proponanto de la movado Beaux-Arts, pensis, ke Wright estis faranta frenezan eraron. Kvankam laŭ Wright, al la klasika edukado de la École mankis kreivo kaj estis tute malkongrua kun lia rigardo al la moderna usona arkitekturo.[41][42]

Wright remetis sian laborejon en sian hejmon en 1898 por rekunigi sian laboron kaj la vivon de sia familio. Tiu translokiĝo rezultis en la fakto ke plimulto de la projektoj de la arkitekto de tiu epoko estis plenumitaj en Oak Park aŭ en najbara River Forest. La nasko de tri pliaj filoj devigis Wright foroferi spacon de sia origina hejmstudio por kromaj dormoĉambroj kaj necesaĵoj; tiukadre li devis redesegni kaj konstruadi etendan studikroman Domon kaj Studion Frank Lloyd Wright norde de la ĉefa domo. La spaco, kiu inkludis pendantan balkonon ene de duetaĝa desegnejo, estis unu el la unuaj eksperimentoj de Wright kun novigita strukturo. La studio enhavis disvolviĝintan estetikon de Wright kaj iĝos la laboratorio el kiu aperos liaj sekvaj arkitekturaj kreaĵoj de 10 jaroj.[43]

Preristilaj domoj (1900–1914)

[redakti | redakti fonton]
Domo Arthur Heurtley en Oak Park, Ilinojso (1902).
Hillside Home School, Taliesin en Spring Green, Viskonsino (1902).
Domo Darwin D. Martin en Bufalo (1904).
Domo Meyer May en Grand Rapids (Miĉigano) (1909).

Ĉirkaŭ 1901, Wright estis finkompletigante ĉirkaŭ 50 projektojn, inklude multajn domojn en Oak Park. Inter 1900 kaj 1901, Frank Lloyd Wright finkompletigis kvar domojn, kiuj ekde tiam estis identigitaj kiel kerno de la "Preristilo". Du el ili, nome la domoj Warren Hickox kaj Harley Bradley, estis la lastaj transiraj paŝoj inter la fruaj desegnoj de Wright kaj la Preri-kreaĵoj.[44] Dume, la domoj Frank Thomas kaj Willits ricevis rekonon kiel la unuaj maturaj ekzemploj de la nova stilo.[45][46] Samtempe, Wright donis al siaj novaj ideoj por la usona domo disvastigitan diskonigon tra du publikaĵoj en la gazeto Ladies' Home Journal. Tiuj artikoloj estis respondo al invito el la prezidanto de Curtis Publishing Company, nome Edward Bok, kiel parto de projekto por plibonigi la desegnadon de la moderna domo. "A Home in a Prairie Town" kaj "A Small House with Lots of Room in it" aperis respektive en la numeroj de Februaro kaj Julio 1901 de la gazeto. Kvankam neniu el la planoj de la disponebla domo estis iam konstruita, Wright ricevis pliiĝantajn petojn por similaj desegnoj en la sekvaj jaroj.[44] Wright venis al Bufalo kaj desegnis domojn por tri el la estroj de la kompanio: nome la domoj Darwin D. Martin (1904), William R. Heath (1905), kaj Walter V. Davidson (1908). Aliaj domoj de Wright estis konsideritaj majstroverkoj de la Preristilo, nome la domoj Frederick Robie en Ĉikago kaj Avery kaj Queene Coonley en Riverside, Ilinojso. La Domo Robie, kun sia etendaj kantilevraj tegmentolinioj subtenitaj de 110-futa (34 m) kanalo el ŝtalo, estas la plej spektakla. Ties areoj salonaj kaj manĝoĉambraj formas virtuale unu seninterrompan spacon. Per tiu kaj aliaj konstruaĵoj, inkluditaj en la publikaĵo nomita Wasmuth Portfolio (1910), la verkaro de Wright ekestis konata de eŭropaj arkitektoj kaj havis profundan influon super ili post la Unua Mondmilito.

La loĝejaj desegnoj de Wright de tiu epoko estis konataj kiel "preridomoj" ĉar la desegnoj kongruis kun la pejzaĝo ĉirkaŭ Ĉikago. Domoj de la Preristilo ofte havas kombinon de tiuj trajtoj: unu aŭ du etaĝoj kun unuetaĝa projekcio, malferma plankoplano, malaltpintaj tegmentoj kun larĝaj, pendantaj aleroj, fortaj horizontalaj linioj, bendoj de fenestroj (ofte kasonaraj), elstara centra kameno, stilizitaj internaj kabinetoj kaj ampleksa uzado de naturaj materialoj - speciale ŝtono kaj ligno.[47]

Ĉirkaŭ 1909, Wright komencis malakcepti la modelon de supra-mez-klasa preristila unufamilia loĝejo, ŝanĝante sian fokuson al pli demokratia arkitekturo.[48] Wright venis al Eŭropo en 1909 kun kajero de sia verkaro kaj prezentis ĝin al la Berlina publikigisto Ernst Wasmuth.[49] Studies and Executed Buildings of Frank Lloyd Wright, publikigita en 1911, estis la unua grava ekspono de la verkaro de Wright en Eŭropo. La verko enhavis pli ol 100 litografoj de desegnoj de Wright kaj estas ofte konata kiel "Wasmuth Portfolio".[50]

Elstaraj publikaj verkoj (1900–1917)

[redakti | redakti fonton]
Templo de Unitaria Universalismo, Oak Park, Ilinojso.

Wright desegnis la domon de la ĉapitro de la literatura societo Alpha Delta Phi de Universitato Cornell (1900), la Hillside Home School II (konstruitan por liaj onklinoj) en Spring Green, Viskonsino (1901) kaj la Unity Temple (1905) en Oak Park, Ilinojso.[51][52] Kiel dumviva unitariano kaj membro de Unity Temple, Wright proponis siajn servojn al la parokanaro post kiam ilia preĝejo forbrulis, kaj laboris pri la konstruaĵo de 1905 ĝis 1909. Wright poste diris, ke Unity Temple estis la konstruaĵo, en kiu li ĉesis esti arkitekto de strukturo kaj fariĝis arkitekto de spaco.[53]

Kelkaj aliaj fruaj rimarkindaj publikaj konstruaĵoj kaj projektoj en ĉi tiu epoko: la Administracia Konstruaĵo Larkin (1905); la Gastejo Geneva (Lake Geneva, Viskonsino, 1911); la Ĝardenoj Midway (Ĉikago, Ilinojso, 1913); la Pavilono de Nacia Parko Banff (Alberto, Kanado, 1914).

Desegnado en Japanio (1917–1922)

[redakti | redakti fonton]
Imperia Hotelo, Tokio, 1930-aj jaroj.
Ĉefa konstruaĵo de Ĝiju Gakuen, Toŝima, Tokio.
Ĝodoko Gastejo, Aŝija, Japanio.

Dum sia laboro en Japanio, Wright lasis imponan arkitekturan heredaĵon. La Imperia Hotelo, finita en 1923, estas la plej grava.[54] Danke al siaj solidaj fundamentoj kaj ŝtala konstruo, la hotelo preskaŭ senvunde travivis la Grandan Kantō-Tertremon.[55] La hotelo estis damaĝita dum la bombado de Tokio kaj pro la posta usona milita okupado post la Dua Mondmilito.[56] Ĉar tereno en la centro de Tokio plivaloriĝis, la hotelo estis konsiderata malmoderna kaj estis malkonstruita en 1968, sed la vestiblo estis savita kaj poste rekonstruita ĉe la arkitektura muzeo Meiji Mura en Nagoja en 1976.[57]

Ĝiju Gakuen, lernejo por junulinoj, estis fondita en 1921. La konstruado de la ĉefa konstruaĵo startis (1921) sun la estreco de Wright kaj, post lia eliro, pluiĝis fare de Endo.[58] La konstruaĵo de la lernejo, same kiel la Imperia Hotelo, estas kovrita per ŝtonoj el Ōya.[59][60]

La Gastejo Ĝodoko (desegnita en 1918 kaj kompletigita en 1924) estis konstruita kiel somervilao por Tadzaemon Ĝamamura.

La arkitekturo de Frank Lloyd Wright havis fortan influon sur junaj japanaj arkitektoj. La japanaj arkitektoj, kiujn Wright komisiis por efektivigi liajn projektojn, estis Arata Endo, Takehiko Okami, Taue Sasaki kaj Kameŝiro Cuĉiura. Endo kontrolis la kompletigon de la Imperia Hotelo post la foriro de Wright en 1922 kaj ankaŭ kontrolis la konstruadon de la knabina lernejo Ĝiju Gakuen kaj la gastejo Ĝodokō. Cuĉiura daŭrigis krei tiel nomatajn "malpezajn" konstruaĵojn, kiuj similecis al la pli posta verkaro de Wright.[61]

Tekstilbetona bloksistemo

[redakti | redakti fonton]
Ennis House, tekstilbetona bloksistemo

Komence de la 1920-aj jaroj, Wright desegnis "tekstilan" betonblokan sistemon. La sistemo de antaŭfabrikitaj blokoj, plifortigita per interna sistemo de stangoj, ebligis "fabrikadon tiel senfinan en koloro, teksturo kaj diverseco kiel en tiu tapiŝo."[62] Wright unue uzis sian tekstilblokan sistemon ĉe la Millard House en Pasadena, Kalifornio, en 1923. Tipe Wright-stila estas la kunigo de la strukturo al ĝia loko per serio de terasoj, kiuj etendiĝas en kaj reordigas la pejzaĝon, igante ĝin integrita parto de la imagopovo de la arkitekto.[63] Per la Ennis House kaj la Samuel Freeman House (ambaŭ de 1923), Wright havis pliajn ŝancojn testi la limojn de la tekstilbloka sistemo, inkluzive de limigita uzo en la Arizona Biltmore Hotelo en 1927. [64] La Ennis-domo ofte estis uzita en filmoj, televido kaj presitaj amaskomunikiloj por reprezenti la estontecon.[63] La filo de Wright, nome Lloyd Wright, kontrolis la konstruadon por la Storer, Freeman kaj Ennis Domoj. Arkitektura historiisto Thomas Hines sugestis, ke la kontribuo de Lloyd al ĉi tiuj projektoj ofte estas preteratentata.[65]

Post la Dua Mondmilito, Wright ĝisdatigis la betonblokan sistemon, nomante ĝin la Usona Aŭtomata Sistemo, rezultigante la konstruadon de pluraj rimarkindaj domoj. Kiel li klarigis en The Natural House (La Natura Domo, 1954), "La originalaj blokoj estas faritaj surloke per enpuŝado de betono en lignajn aŭ metalajn ĉirkaŭvolvantajn formojn, kun unu ekstera flanko (kiu povas esti desegnita), kaj unu malantaŭa aŭ interna flanko, ĝenerale kasonigita, por malpezeco."[62]

Mezvivaj problemoj

[redakti | redakti fonton]

Familia misordo

[redakti | redakti fonton]
Elaera foto de Taliesin, Spring Green, Viskonsino.

En 1903, dum Wright desegnis domon por Edwin Cheney (najbaro en Oak Park), li enamiĝis al la edzino de Cheney, nome Mamah Borthwick Cheney. Mamah estis moderna virino kun interesoj ekster la hejmo. Ŝi estis frua feministino, kaj Wright rigardis ŝin kiel sian intelektan egalulinon. Ilia rilato fariĝis la temo de klaĉoj en la urbo; oni ofte povis vidi ilin promenantajn en la aŭto de Wright tra Oak Park. En 1909, Wright kaj Mamah Cheney renkontiĝis en Eŭropo, lasante siajn geedzojn kaj infanojn malantaŭe. Wright restis en Eŭropo dum preskaŭ jaro, unue en Florenco, Italio (kie li loĝis kun sia plej aĝa filo Lloyd) kaj, poste, en Fiesole, Italio, kie li loĝis kun Mamah. Dum ĉi tiu tempo, Edwin Cheney donis al Mamah divorcon, kvankam la edzino de Frank, Catherine, rifuzis doni al li ĝin.[66] Post kiam Wright revenis al Usono en oktobro 1910, li persvadis sian patrinon aĉeti teron por li en Spring Green, Viskonsino. La tereno, aĉetita la 10-an de aprilo 1911, estis apud tereno posedata de la familio de lia patrino, nome la Lloyd-Jones-oj. Wright komencis konstrui al si novan hejmon, kiun li nomis Taliesin, antaŭ majo 1911. La revenanta temo de Taliesin ankaŭ venis de la flanko de lia patrino: Taliesin estis kimra poeto, magiisto kaj pastro. La familia moto, "Y Gwir yn Erbyn y Byd" ("La Vero Kontraŭ la Mondo"), estis prenita de la kimra poeto Iolo Morganwg, kiu ankaŭ havis filon nomitan Taliesin. La moto ankoraŭ estas uzata hodiaŭ kiel la krio de la druidoj kaj ĉefa bardo de la Eisteddfod en Kimrio.[67]

Tragedio ĉe Taliesin

[redakti | redakti fonton]
Taliesin I estis detruita, ekbruligita dum la masakro.

La 15-an de aŭgusto 1914, dum Wright laboris en Ĉikago, Julian Carlton, servisto, ekbruligis la loĝejojn de Taliesin kaj poste murdis sep homojn per hakilo dum la fajro brulis.[68][69][70] Inter la mortintoj estis Mamah; ŝiaj du infanoj, John kaj Martha Cheney; ĝardenisto (David Lindblom); desegnisto (Emil Brodelle); laboristo (Thomas Brunker); kaj la filo de alia laboristo (Ernest Weston). Du homoj postvivis, unu el kiuj, William Weston, helpis estingi la fajron, kiu preskaŭ tute konsumis la loĝejan alon de la domo. Carlton glutis kloridan acidon post la atako kiel provo mortigi sin.[69] Li preskaŭ estis linĉita surloke, sed estis portita al la malliberejo de Dodgeville.[69] Carlton mortis pro malsatego sep semajnojn post la atako.

En 1922, Kitty Wright fine eksedziĝis al Wright. Laŭ la kondiĉoj de la divorco, Wright devis atendi unu jaron antaŭ ol li povus edziĝi al sia tiama amantino, Maude "Miriam" Noel. En 1923, la patrino de Wright, Anna (Lloyd Jones) Wright, mortis. Wright edziĝis al Miriam Noel en novembro 1923, sed ŝia dependeco de morfino kaŭzis la fiaskon de la geedzeco en malpli ol unu jaro.[71] En 1924, post la separiĝo, sed ankoraŭ edziĝinta, Wright renkontis Olga (Olgivanna) Lazoviĉ Hinzenburg. Ili transloĝiĝis kune al Taliesin en 1925, kaj baldaŭ poste Olgivanna gravediĝis. Ilia filino, Iovanna, naskiĝis la 3-an de decembro 1925.[72][73]

La 20-an de aprilo 1925, alia incendio detruis la bangalon ĉe Taliesin. Kruciĝintaj dratoj de nove instalita telefona sistemo estis konsiderataj respondecaj pri la incendio, kiu detruis kolekton de japanaj presaĵoj, kiujn Wright taksis je valoro de 250 000 ĝis 500 000 dolaroj (4 482 000 ĝis 8 965 000 dolaroj en 2024).[74] Wright rekonstruis la loĝejon, nomante la domon "Taliesin III".[75]

En 1926, la eksedzo de Olga, Vlademar Hinzenburg, petis gepatrorajton pri sia filino, Svetlana. En oktobro 1926, Wright kaj Olgivanna estis akuzitaj pri malobservo de la Mann-Leĝo kaj estis arestitaj en Tonka Bay, Minesoto.[76] La akuzoj poste estis nuligitaj.[77]

La divorco de Wright kaj Miriam Noel estis finpretigita en 1927. Wright denove devis atendi unu jaron antaŭ ol reedziĝi. Wright kaj Olgivanna geedziĝis en 1928.[78][79]

Posta kariero

[redakti | redakti fonton]

Studentaro de Taliesin

[redakti | redakti fonton]

En 1932, Wright kaj lia edzino Olgivanna alvokis studentojn veni al Taliesin por studi kaj labori sub Wright dum ili lernis arkitekturon kaj spiritan disvolviĝon. Olgivanna Wright estis studentino de Georgij Gurĝijev, kiu antaŭe establis similan lernejon. Dudek tri venis loĝi kaj labori tiun jaron, inkluzive de John (Jack) H. Howe, kiu fariĝos la ĉefa desegnisto de Wright.[80] Entute 625 homoj aliĝis al la Studentaro dum la vivo de Wright.[81] La Studentaro estis fonto de laboristoj por la pli postaj projektoj de Wright, kiel Fallingwater; la Ĉefsidejo Johnson Wax; kaj La Muzeo Guggenheim en Novjorko.[82]

Konsiderinda polemiko ekzistas pri la vivkondiĉoj kaj edukado de la studentoj.[83][84] Wright estis laŭdire malfacila persono por kunlaborado. Unu metilernanto skribis: "Li estas nekonsiderata kaj havas blindan punkton rilate al la kvalitoj de aliaj. Tamen mi kredas, ke jaro en lia studio valorus ajnan oferon."[85] La Studentaro evoluis al La Lernejo de Arkitekturo ĉe Taliesin, kiu estis akreditita lernejo ĝis ĝi fermiĝis sub amaraj cirkonstancoj en 2020.[86][87] Alprenante la nomon "La Lernejo de Arkitekturo" en junio 2020, la lernejo translokiĝis al la Fondaĵo Cosanti, kun kiu ĝi kunlaboris en la pasinteco.[88]

Usoniaj domoj

[redakti | redakti fonton]
Loĝejo Weltzheimer/Johnson, Oberlin, Ohio (1948)
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Usonia.

Wright respondecas pri serio da konceptoj pri antaŭurba disvolviĝo unuigitaj sub la termino Broadacre City. Li proponis la ideon en sia libro The Disappearing City (La malaperanta urbo) en 1932 kaj prezentis modelon de 1.1 m² de ĉi tiu komunumo de la estonteco, montrante ĝin en pluraj lokoj en la sekvaj jaroj. Samtempe kun la disvolviĝo de Broadacre City, ankaŭ nomata Usonia, Wright elpensis novan tipon de loĝejo, kiu fariĝis konata kiel la Usonian House. Kvankam frua versio de la formo videblas en la Malcolm Willey House (1934) en Minneapolis, la usona idealo aperis plej komplete en la Herbert kaj Katherine Jacobs First House (1937) en Madison, Viskonsino. Dezajnita sur kradigita betonplato kiu integris la radiantan hejtadsistemon de la domo, la domo prezentis novajn alirojn al konstruado, inkluzive de muroj kunmetitaj el "sandviĉo" de ligna apudlaĵo, lamenlignaj kernoj kaj konstrupapero - signifa ŝanĝo de tipe enkadrigitaj muroj. Usoniaj domoj ofte havis platajn tegmentojn kaj kutime estis konstruitaj sen keloj aŭ subtegmentoj, ĉiuj trajtoj kiujn Wright antaŭenigis ekde la frua 20-a jarcento.[89]

Usoniaj domoj estis la respondo de Wright al la transformo de hejma vivo, kiu okazis komence de la 20-a jarcento, kiam servistoj fariĝis malpli elstaraj aŭ tute forestantaj el la plej multaj usonaj domanaroj. Per evoluigo de domoj kun pli kaj pli malfermaj planoj, Wright asignis al la dommastrino "laborejon", kiel li ofte nomis la kuirejon, kie ŝi povis kontroli kaj esti disponebla por la infanoj kaj/aŭ gastoj en la manĝoĉambro.[90] Kiel en la Preriaj Domoj, Usoniaj loĝareoj havis kamenon kiel fokuspunkton. Dormoĉambroj, tipe izolitaj kaj relative malgrandaj, instigis la familion kolektiĝi en la ĉefaj loĝareoj. La koncepto de spacoj anstataŭ ĉambroj estis evoluo de la Preria idealo. La enkonstruitaj mebloj rilatis al la principoj de la Artoj kaj Metioj-movado, kiuj influis la fruajn verkojn de Wright. Space kaj laŭ ilia konstruo, la Usoniaj domoj reprezentis novan modelon por sendependa vivado kaj permesis al dekoj da klientoj loĝi en Wright-dezajnita domo je relative malalta kosto. Liaj Usoniaj domoj starigis novan stilon por antaŭurba dezajno, kiu influis sennombrajn postmilitajn disvolvigistojn. Multaj trajtoj de modernaj usonaj domoj devenas de Wright: malfermaj planoj, slab-sur-nivelaj fundamentoj, kaj simpligitaj konstruteknikoj, kiuj permesis pli da mekanizado kaj efikeco en konstruado.[91]

Gravaj postaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
Akvofalejo, Mill Run, Pensilvanio (1937)

Akvofalejo, unu el la plej famaj privataj loĝejoj fare de Wright (kompletigita en 1937), estis konstruita por Mr. kaj Mrs. Edgar J. Kaufmann Sr., ĉe Mill Run, Kantono Fayette (Pensilvanio). Konstruita super 20-futa akvofalo, ĝi estis desegnita laŭ la deziro de Wright meti la loĝantojn proksime al la natura ĉirkaŭaĵo. La domo intencis esti pli familia rifuĝejo, ol loĝhejmo.[92] La konstruaĵo estas serio de kantilevraj balkonoj kaj terasoj, uzante grejson por ĉiuj vertikaloj kaj betonon por la horizontaloj. La domo kostis 155 000 dolarojn (ekvivalento al 3 390 000 dolaroj en 2024), inkluzive de la arkitekto-salajro de 8 000 dolaroj (ekvivalento al 175 000 dolaroj en 2024). Ĝi estis unu el la plej multekostaj verkoj de Wright.[92] La propraj inĝenieroj de Kaufmann argumentis, ke la dezajno ne estis solida. Wright malakceptis tion, sed la entreprenisto sekrete aldonis ekstran ŝtalon al la horizontalaj betonaj elementoj. En 1994, Robert Silman kaj Partneroj ekzamenis la konstruaĵon kaj evoluigis planon por restaŭri la strukturon. Fine de la 1990-aj jaroj, ŝtalaj subteniloj estis aldonitaj sub la plej malalta kantilevro ĝis detala struktura analizo povus esti farita. En marto 2002, post-streĉado de la plej malalta teraso estis kompletigita.[93]

Taliesin West, la vintra hejmo kaj studiokomplekso de Wright en Scottsdale, Arizono, estis laboratorio por Wright de 1937 ĝis lia morto en 1959. Ĝi nun estas la hejmo de la Fondaĵo Frank Lloyd Wright.[94]

Solomon R. Guggenheim Museum, Novjorko (1959)

La projektado kaj konstruado de la Muzeo Solomon R. Guggenheim en Novjorko okupis Wright de 1943 ĝis 1959[95] kaj estas probable lia plej agnoskita majstroverko. La unika centra geometrio de la konstruaĵo permesas al vizitantoj sperti la kolekton de Guggenheim de neobjektivaj geometriaj pentraĵoj per lifto al la plej alta nivelo kaj poste rigardi artaĵojn per piedirado laŭ la malrapide descendanta, centra spirala deklivirejo.

Price Tower en Bartlesville, Oklahomo (1956)

La sola realigita nubskrapulo desegnita de Wright estas la Price Tower, 19-etaĝa turo en Bartlesville, Oklahomo. Ĝi estas ankaŭ unu el la du ekzistantaj vertikale orientitaj Wright-strukturoj (la alia estas la S.C. Johnson Wax Research Tower en Racine (Viskonsino). La Price Tower estis mendita de Harold C. Price de la H. C. Price Company, loka naftodukto kaj kemia firmao. La 29-an de marto 2007, Price Tower estis nomumita Nacia Historia Loko fare de la Usona ministerio pri enlandaj aferoj, unu el nur 20 tiaj posedaĵoj en Oklahomo.[96]

Monona Terrace, origine desegnita en 1937 kiel municipaj oficejoj por Madison, Viskonsino, estis kompletigita en 1997 sur la originala loko, uzante varion de la fina dezajno de Wright por la ekstero, kun la interna dezajno ŝanĝita per ĝia nova celo kiel kongresejo. La "tiel konstruita" dezajno estis efektivigita de la metilernanto de Wright, Tony Puttnam. Monona Terrace estis akompanata de polemiko ĝis la strukturo estis kompletigita.[97]

la lernejo Florida Southern College, en Lakeland (Florido), konstruis 12 (el 18 planitaj) konstruaĵojn de Frank Lloyd Wright inter 1941 kaj 1958 kiel parto de la projekto Child of the Sun (Sunfiloj). Ĝi estas la plej granda kolekto de arkitekturo de Frank Lloyd Wright en la mondo, kiu troviĝas en unu loko.[98]

Matura organika stilo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvofalejo.

Akvofalejo, aŭ en angla origine FallingwaterKaufmann Residence, estas hejmo desegnita de Frank Lloyd Wright en 1935 en rura areo de sudokcidenta Pensilvanio, Usono, 43 mejlojn (69 km) sudoriente de Picburgo.[99] La domo estis konstruita parte super akvofalo (kaj de tie la nomoj) ĉe la rojo Bear Run en la sekcio Mill Run de la urbo Stewart Township, en la Kantono Fayette (Pensilvanio), ĉe Altaj Teroj Laurel de Aleganoj. La domo Akvofalejo estas elstara ekzemplo de Organika arkitekturo.

Wright formplanis inter aliaj la Guggenheim-muzeon en Novjorko kaj Robie-domon en la sudo de Ĉikago, apud la Universitato de Ĉikago.

Robie Domo
Guggenheim Muzeo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Brewster, Mike (28a de julio, 2004). "Frank Lloyd Wright: America's Architect". Business Week (The McGraw-Hill Companies). Konsultita la 22an de januaro, 2008. [1]
  2. (1967) “Frank Lloyd Wright: The Madison Years: Records versus Recollections”, The Wisconsin Magazine of History 50 (2), p. 109–119. 
  3. Huxtable, Ada Louise, "'Frank Lloyd Wright'", The New York Times, October 31, 2004. (en-US)
  4. Gill, Brendan, Many Masks, a Life of Frank Lloyd Wright, Ballantine Books, 1987 p. 25.
  5. Huxtable, Ada Louise. (2008) Frank Lloyd Wright: A Life (angle). Penguin. ISBN 978-1-4406-3173-3.
  6. (2014) “Various Artists. The Music of William C. Wright: Solo Piano and Vocal Works, 1847–1893. Permelia Records 010225, 2013”, Journal of the Society for American Music (en) 8 (2), p. 274–276. doi:10.1017/S1752196314000169. 190701799. 
  7. Secrest, Meryle. (1998) Frank Lloyd Wright: A Biography. University of Chicago Press.
  8. Secrest, p. 58.
  9. 9,0 9,1 Huxtable, Ada Louise, "'Frank Lloyd Wright'", The New York Times, 31a de Oktobro, 2004. (en-US)
  10. Alofsin, Anthony (1993). Frank Lloyd Wright – the Lost Years, 1910–1922: A Study of Influence. University of Chicago Press. p. 359. (ISBN 0-226-01366-9); Hersey, George (2000). Architecture and Geometry in the Age of the Baroque. University of Chicago Press. p. 205. (ISBN 0-226-32783-3).
  11. Hendrickson, Paul, Plagued By Fire, New York: Alfred A Knopf, 2019, p. 399.
  12. Secrest, p. 72.
  13. Wright, Frank Lloyd, An Autobiography, Duell, Sloan and Pearce, New York City, 1943, p. 51.
  14. Secrest, p. 82.
  15. Honorary Degree Recipients. University of Wisconsin–Madison. Alirita 5a de Marto, 2023 .
  16. Frank Lloyd Wright's Monona Terrace: The Enduring Power of a Civic Vision, de David V. Mollenhoff kaj Mary Jane Hamilton (The University of Wisconsin Press, Madison, Wisconsin, 1999), p. 54.
  17. 17,0 17,1 Dean, Jeffrey M. (18a de Julio, 1974), [[[:Ŝablono:NRHP url]] National Register of Historic Places Inventory—Nomination Form: Unity Chapel], National Park Service, State Historical Society of Wisconsin, Ŝablono:NRHP url, retrieved 29a de Oktobro, 2014 
  18. McCarter, Robert. (1997) Frank Lloyd Wright. Phaidon Press. ISBN 978-0-7148-3148-0.
  19. Wright, Frank Lloyd (2005). Frank Lloyd Wright: An Autobiography. Petaluma, CA: Pomegranate Communications. pp. 60–63. ISBN 978-0-7649-3243-4.
  20. O'Gorman, Thomas J. (2004). Frank Lloyd Wright's Chicago. San Diego: Thunder Bay Press. pp. 31–33. ISBN 978-1-59223-127-0.
  21. Secrest, p. 89.
  22. Wright 2005, p. 69
  23. Wright 2005, p. 66
  24. Wright 2005, p. 83.
  25. Wright 2005, p. 86.
  26. Wright 2005, paĝoj 89–94.
  27. 27,0 27,1 Tafel, Edgar (1985). Years With Frank lloyd Wright: Apprentice to Genius. Mineola, NY: Dover Publications. p. 31. ISBN 978-0-486-24801-1.
  28. 28,0 28,1 Saint, Andrew (Majo 2004). "Frank Lloyd Wright and Paul Mueller: the architect and his builder of choice" (PDF). Architectural Research Quarterly. Cambridge: Cambridge University Press. 7 (2): 157–167. doi:10.1017/S1359135503002112. S2CID 108461943. Alirita la 16an de Marto, 2010. >
  29. 29,0 29,1 Gebhard, David; Patricia Gebhard (2006). Purcell & Elmslie: Prairie Progressive Architects. Salt Lake City: Gibbs Smith. p. 32. ISBN 978-1-4236-0005-3.
  30. Wright 2005, p. 100.
  31. 31,0 31,1 31,2 Lind, Carla (1996). Lost Wright: Frank Lloyd Wright's Vanished Masterpieces. New York: Simon & Schuster, Inc. pp. 40–43. ISBN 978-0-684-81306-6.
  32. O'Gorman 2004, paĝoj 38–54.
  33. Wright 2005, p. 101.
  34. Tafel 1985, p. 41.
  35. Wright 2005, p. 119.
  36. Brooks, H. Allen (2005). "Architecture: The Prairie School". Encyclopedia of Chicago. Chicago Historical Society. Alirita la 25an de Majo, 2010.
  37. Cassidy, Victor M. (21a de Oktobro, 2005). "Lost Woman". Artnet Magazine. Alirita la 24an de Majo, 2010.
  38. "Marion Mahony Griffin (1871–1962)". From Louis Sullivan to SOM: Boston Grads Go to Chicago. Massachusetts Institute of Technology. 1996. Alirita la 24an de Majo, 2010.
  39. O'Gorman 2004, paĝoj 56–109.
  40. Wright 2005, p. 116.
  41. Wright 2005, paĝoj 114–116.
  42. Goldberger, Paul (9a de Marto, 2009). "Toddlin' Town: Daniel Burnham's great Chicago Plan turns one hundred". The New Yorker. Alirita la 26an de Marto, 2009.
  43. Frank Lloyd Wright Preservation Trust 2001, pp. 6–9.
  44. 44,0 44,1 Clayton, Marie (2002). Frank Lloyd Wright Field Guide. Running Press. pp. 97–102. ISBN 978-0-7624-1324-9.
  45. Sommer, Robin Langley (1997). "Frank W. Thomas House". Frank Lloyd Wright: A Gatefold Portfolio. Hong Kong: Barnes & Noble Books. ISBN 978-0-7607-0463-9.
  46. O'Gorman 2004, p. 134.
  47. Prairie School Architecture. Alirita 31 de Majo, 2017 .
  48. Storrer, William Allin. (2007) The architecture of Frank Lloyd Wright : a complete catalog, 3‑a eldono, Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-77620-0.
  49. Secrest, p. 202.
  50. Wasmuth Portfolio – Volume 1 | Rare Books Collection (angle). Alirita 12a de Julio, 2022 .
  51. . Cornell Architecture Myths: Busted (29a de Januaro, 2009). Alirita 31a de Majo, 2017 .
  52. Unity Temple | Frank Lloyd Wright Trust.
  53. Frank Lloyd Wright Houses: His 20 Most Famous Homes, Buildings & Studios (angle). Alirita 8a de Septembro, 2022 .
  54. Nute K. Frank Lloyd Wright and Japan: The Role of Traditional Japanese Art and Architecture in the Work of Frank Lloyd Wright. London, Routledge Publ., 2000.
  55. 明石, 信道. (2004) フランク・ロイド・ライトの帝国ホテル. 建築資料研究社. ISBN 978-4-87460-814-2.
  56. ケヴィン, ニュート. (1997) フランク・ロイド・ライトと日本文化. 鹿島出版会. ISBN 978-4-306-04354-1.
  57. Imperial Hotel Lobby (Reconstruction).
  58. 谷川, 正己. (2016) フランク・ロイド・ライト 自由学園明日館. バナナブックス. ISBN 978-4-902930-33-7.
  59. The Wright Building. Alirita 13a de Junio, 2024 .
  60. Jiyu Gakuen Myonichikan. Alirita 13a de Junio, 2024 .
  61. Koyama, Hisao. (2000) Frank Lloyd Wright and Japan: The Role of Traditional Japanese Art and Architecture in the Work of Frank Lloyd Wright. Psychology Press. ISBN 978-0-415-23269-2.
  62. 62,0 62,1 Wright, Frank Lloyd. (2008) The Essential Frank Lloyd Wright: Critical Writings on Architecture (angle). Princeton University Press. ISBN 978-0-691-14632-4.
  63. 63,0 63,1 American Treasures of the Library of Congress. "The Genius of Frank Lloyd Wright". Library of Congress. Alirita la 18an de Februaro, 2014.
  64. Sanderson, Arlene, Wright Sites, Princeton Architectural Press, 1995, p. 16.
  65. Hines, Thomas S.. (2010) Architecture of the sun : Los Angeles modernism, 1900–1970. New York: Rizzoli. ISBN 978-0-8478-3320-7.
  66. The Massacre at Frank Lloyd Wright's 'Love Cottage' (angle) (11a de Aŭgusto, 2023). Alirita 5a de Decembro, 2024 .
  67. Home Country. Unitychapel.org (1a de Julio, 2005). Arkivita el la originalo je 28a de Decembro, 2005. Alirita 16a de Oktobro, 2009 .
  68. Hendrickson, Paul, Plagued by Fire, Knopf, 2019, pp. 8, 194–97
  69. 69,0 69,1 69,2 "Mystery of the murders at Taliesin". BBC News.
  70. Taliesin Massacre (Frank Lloyd Wright).
  71. How Frank Lloyd Wright Worked (angle) (22a de Septembro, 2008). Alirita 3a de Septembro, 2020 .
  72. Iovanna Lloyd Wright Obituary (2015) New York Times. Alirita 28a de Oktobro, 2022 .
  73. Friedland, Roger. The Fellowship: The Untold Story of Frank Lloyd Wright and the Taliesin. Harper Perennial, p. 104.
  74. Secrest, pp. 315–317.
  75. (1992) Frank Lloyd Wright. An Autobiography. Frank Lloyd Wright Collected Writings: 1930–32. 2. New York City: Rizzoli International Publications, Inc., p. 295.
  76. Welter, Ben, "Thursday, Oct. 21, 1926: Wright jailed in Minneapolis", 10a de Marto, 2006.
  77. . The Long, Colorful History of the Mann Act (11a de Marto, 2008). Alirita 27a de Septembro, 2021 .
  78. (October 1973) “An Organic Architecture, The Architecture of Democracy Frank Lloyd Wright Genius and the Mobocracy Frank Lloyd Wright The Industrial Revolution Runs Away Frank Lloyd Wright The Imperial Hotel, Frank Lloyd Wright and the Architecture of Unity Cary James Frank Lloyd Wright, Public Buildings Martin Pawley”, Journal of the Society of Architectural Historians 32 (3), p. 262–263. doi:10.2307/988805.  [rompita ligilo]
  79. Saxon, Wolfgang, "Olgivanna Lloyd Wright, Wife of the Architect, Is Dead at 85", The New York Times, 2a de Marto, 1985.
  80. Hession, Jane kaj Quigley, Tim, John H. Howe, Architect, University of Minnesota Press, 2015.
  81. A Directory of Frank Lloyd Wright Associates: APPRENTICES 1929 to 1959 (el Retarkivo {{{1}}}) jgonwright.net, alirita la 10an de Februaro, 2021
  82. Friedland, Roger, kaj Zellman, Harold. The Fellowship: The Untold Story of Frank Lloyd Wright & the Taliesin Fellowship. New York: Harper Perennial, 2007, p. 483
  83. Friedland kaj Zellman, p. 197
  84. Marty, Myron A., kaj Marty, Shirley L. Frank Lloyd Wright's Taliesin Fellowship. Kirksville, Mo: Truman State University Press, 1999.
  85. Field, Marcus. "Architect of desire: Frank Lloyd Wright's private life was even more unforgettable than his buildings", 8a de Marto, 2009.
  86. Taliesin – Frank Lloyd Wright School of Architecture. Arkivita el la originalo je 21a de Julio, 2020. Alirita 31a de Majo, 2017 .
  87. Frank Lloyd Wright's legacy to live on after School of Architecture closes (7a de Majo, 2020).
  88. Gifford, Jim, Phoenix Business Journal, 17a de Junio, 2020
  89. Twombly, p. 242.
  90. Twombly, p. 257.
  91. Twombly, p. 244.
  92. 92,0 92,1 Twombly, Robert (1979). Frank Lloyd Wright. His Life and Architecture. Canada: A Wiley-Interscience. pp. 276–278.
  93. Matthew L. Wal, "Rescuing a World-Famous but Fragile House", New York Times, 2a de Septembro, 2001.
  94. About Taliesin West. Alirita 24a de Aprilo, 2022 .
  95. The Frank Lloyd Wright Building (10a de Novembro, 2015). Alirita 31a de Majo, 2017 .
  96. National Park Service - National Historic Landmarks Designated, 13a de Aprilo, 2007
  97. Monona Terrace Convention Center, history web page. Arkivita el la originalo je 3a de Marto, 2016. Alirita 31a de Majo, 2017 .
  98. 74 years later, Frank Lloyd Wright structure built at Florida Southern College. Building Design & Construction Magazine (31a de Oktobro, 2013). Alirita 16a de Julio, 2015 .
  99. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-14. Alirita 2015-04-25 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Filozofio de Wright

[redakti | redakti fonton]
  • Hoffmann, Donald. Understanding Frank Lloyd Wright's Architecture. New York: Dover Publications, 1995. ISBN 0-486-28364-X
  • Lind, Carla. Frank Lloyd Wright's Usonian Houses. San Francisco: Promegranate Artbooks, 1994. ISBN 1-56640-998-5
  • McCarter, Robert (eld.). Frank Lloyd Wright: A Primer on Architectural Principles. New York: Princeton Architectural Press, 1991. ISBN 1-878271-26-1
  • Meehan, Patrick, eld. Truth Against the World: Frank Lloyd Wright Speaks for an Organic Architecture. New York: Wiley, 1987. ISBN 0-471-84509-4
  • Nisbet, Earl. Taliesin Reflections: My Years Before, During, and After Living with Frank Lloyd Wright. Petaluma, Calif.: Meridian Press, 2006. ISBN 0-9778951-0-6
  • Rosenbaum, Alvin. Usonia : Frank Lloyd Wright's Design for America. Washington, DC: Preservation Press, 1993. ISBN 0-89133-201-4
  • Russell, Virginia L. "You Dear Old Prima Donna: The Letters of Frank Lloyd Wright and Jens Jensen", Landscape Journal, 20.2 (2001): 141-155.
  • Sergeant, John. Frank Lloyd Wright's Usonian Houses: The Case for Organic Architecture. New York: Watson-Guptill, 1984. ISBN 0-8230-7178-2
  • Treiber, Daniel. Frank Lloyd Wright. 2nd ed. Basel: Birkhäuser, 2008. ISBN 978-3-7643-8697-9
  • Wright, Frank Lloyd. Frank Lloyd Wright: An Autobiography. New York: Duell, Sloan and Pearce, 1943.
  • Wright, Frank Lloyd. "In the Cause of Architecture", Architectural Record, March, 1908. Reprinted in Frank Lloyd Wright: Collected Writings, vol. 1: 1894–1930. New York: Rizzoli, 1992. ISBN 0-8478-1546-3
  • Wright, Frank Lloyd. The Natural House. New York: Horizon Press, 1954.

Biografioj

[redakti | redakti fonton]
  • Farr, Finis. Frank Lloyd Wright: A Biography. New York: Scribner, 1961.
  • Friedland, Roger and Harold Zellman. The Fellowship: The Untold Story of Frank Lloyd Wright and the Taliesin Fellowship. New York: Regan Books, 2006. ISBN 0-06-039388-2
  • Gill, Brendan. Many Masks: A Life of Frank Lloyd Wright. New York: Putnam, 1987. ISBN 0-399-13232-5
  • Huxtable, Ada Louise. Frank Lloyd Wright. New York: Lipper/Viking, 2004. ISBN 0-670-03342-1
  • Secrest, Meryle. Frank Lloyd Wright: a Biography. New York: Knopf, 1992. ISBN 0-394-56436-7
  • Twombly, Robert C. Frank Lloyd Wright: His Life and Architecture. New York: Wiley, 1979. ISBN 0-471-03400-2
  • Wright, Iovanna Lloyd. Architecture: Man in Possession of His Earth. Garden City, NY: Doubleday, 1962.
  • Wright, Frank Lloyd (2005). Frank Lloyd Wright: An Autobiography. Petaluma, CA: Pomegranate Communications. pp. 60–63. ISBN 978-0-7649-3243-4.

Studoj pri la verkaro de Wright

[redakti | redakti fonton]
  • Aguar, Charles and Berdeana Aguar. Wrightscapes: Frank Lloyd Wright's Landscape Designs. New York: McGraw-Hill, 2002. ISBN 0-07-140953-X
  • Blake, Peter. Frank Lloyd Wright: Architecture and Space. Baltimore, MD: Penguin Books, 1964.
  • Fell, Derek. The Gardens of Frank Lloyd Wright. London: Frances Lincoln, 2009. ISBN 978-0-7112-2967-9
  • Heinz, Thomas A. Frank Lloyd Wright Field Guide. Chichester, West Sussex: Academy Editions, 1999. ISBN 0-8101-2244-8
  • Hildebrand, Grant. The Wright Space: Pattern and Meaning in Frank Lloyd Wright's Houses. Seattle: University of Washington Press, 1991. ISBN 0-295-97005-7
  • Larkin, David kaj Bruce Brooks Pfeiffer. Frank Lloyd Wright: The Masterworks. New York: Rizzoli, 1993. ISBN 0-8478-1715-6
  • Levine, Neil. The Architecture of Frank Lloyd Wright. Princeton, NJ: Princeton University Press, 1996. ISBN 0-691-03371-4
  • Lind, Carla. Frank Lloyd Wright's Glass Designs. San Francisco: Pomegranate Artbooks, 1995. ISBN 0-87654-468-5
  • McCarter, Robert. Frank Lloyd Wright. London: Phaidon Press, 1997. ISBN 0-7148-3148-4
  • Pfeiffer, Bruce Brooks. Frank Lloyd Wright, 1867–1959: Building for Democracy. Los Angeles: Taschen, 2004. ISBN 3-8228-2757-6
  • Pfeiffer, Bruce Brooks and Peter Gössel (eds.). Frank Lloyd Wright: The Complete Works. Los Angeles: Taschen, 2009. ISBN 978-3-8228-5770-0
  • Riley, Terence kaj Peter Reed (eld.). Frank Lloyd Wright: Architect. New York: Museum of Modern Art, 1994. ISBN 0-87070-642-X
  • Smith, Kathryn. Frank Lloyd Wright: America's Master Architect. New York: Abbeville Press, 1998. ISBN 0-7892-0287-5
  • Storrer, William Allin. The Architecture of Frank Lloyd Wright: A Complete Catalog. 3rd ed. Chicago: University of Chicago Press, 2007. ISBN 0-226-77620-4
  • Storrer, William Allin. The Frank Lloyd Wright Companion. Chicago: University of Chicago Press, 1993. ISBN 0-226-77621-2

Elektitaj libroj pri specifaj projektoj de Wright

[redakti | redakti fonton]
  • Toker, Franklin. Fallingwater Rising: Frank Lloyd Wright, E. J. Kaufmann, and America's Most Extraordinary House. New York: Alford A. Knopf, 2003. ISBN 1-4000-4026-4
  • Whiting, Henry, II. At Nature's Edge: Frank Lloyd Wright's Artist Studio. Salt Lake City: University of Utah Press, 2007. ISBN 978-0-87480-877-3

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.