Preriskolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo kaj studio de Frank Lloyd Wright en Oak Park, Ilinojso, montranta la ŝanĝojn faritajn al la studio post 1911 (Chicago Avenue) en la flanko.
Domo Harold C. Bradley, Madison, WI, de Louis Sullivan kaj George Grant Elmslie.
Woodbury County Courthouse, Sioux City, Iovao, fare de William L. Steele, William Gray Purcell kaj George Grant Elmslie.

La Skolo de la PrerioStilo de la Prerio (en angla: Prairie SchoolPrairie Style) estis arkitektura stilo inter fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento, de verkoj ĉefe en la Usona Mez-Okcidento. Tiun stilon ĝenerale markas trajtoj kiel horizontalaj linioj, ĉu ebenaj ĉu kun groptegmentoj kun ampleksaj pendantaj randoj aŭ aleroj, fenestroj grupigitaj en horizontalaj zonoj, integriĝo kun la pejzaĝo, firma konstrumaniero, metiarto kaj zorgemo en la uzado de la ornamado. La horizontalajn liniojn oni planis por alvoki kaj priskribi la pejzaĝojn indiĝenajn de la prerio. La terminon "The Prairie School" ne uzis fakte tiuj arkitektoj por priskribi sin mem (por ekzemplo, Marion Mahony uzas la frazon La grupo de Ĉikago), dum la terminon stampis H. Allen Brooks, unu de la historiistoj de arkitekturo kaj unu de la unuaj kiuj verkis etende pri tiuj arkitektoj kaj iliaj verkoj.[1]

"The Prairie School" disvolviĝis kongrue kun la idealoj kaj la estetiko de desegno de la movado Arts & Crafts startigita en la 19-a jarcento en Anglio fare de John Ruskin, William Morris, kaj aliaj. La membro de "The Prairie School" kunhavis kongruon de artmetia fabrikado kaj gildoj de artmetiistoj kiel reago kontraŭ la novaj teknikoj de laŭlinia fabrikado de muntado kaj amasproduktado, kiujn oni konsideris kreantoj de produktoj de malsupra kvalito kaj de nehumanaj laboristoj.

"The Prairie School" estis ankaŭ klopodo disvolvigi arkitekturan indiĝenan nordamerikan stilon kiu ne kunhavu la elementojn de desegno kaj estetika vortotrezoro kun antaŭaj stiloj de la klasika eŭropa arkitekturo. Multaj junaj arkitektoj, kaj talentaj kaj ambiciaj, sentis sin altiritaj per la kreado de oportunoj rezultintaj de la Granda Incendio de Ĉikago de 1871 kio markis la disvolvigon de la Ĉikaga Skolo de Arkitekturo. La Monda Kolumba Ekspozicio (World's Columbian Exposition) de Ĉikago de 1893 estis iĝonta heroldo de la renaskiĝo de la urbo. Sed multaj junaj arkitektoj de la Usona Mez-Okcidento de tio kio poste iĝis "The Prairie School" sentis sin ofenditaj per la grek-romian klasikismo de preskaŭ ĉiu konstruaĵo konstruita por la ekspozicio. Kiel reago, oni klopodis por kreadi novan verkaron en Ĉikago kaj ties ĉirkaŭaĵoj kiu montru unikan kaj modernan usonan aŭtentan stilon, kiu poste estis konata kiel Prairie.

La nomo Prairie (prerio) rilatas al ĉeftendenca horizontaleco de la plimulto de la konstruaĵoj de stilo Prairie, kiu respegulas la larĝajn kaj ebenajn etendojn, kaj mankon de arboj de la ŝtatoj de la Usona Mez-Okcidento. La plej fama defendanto de la stilo, nome Frank Lloyd Wright, promociis la ideon de "organika arkitekturo", laŭ kiu esenca principo estis ke strukturo devas rigardi kvazaŭ kreskiĝanta nature surloke. Wright sentis ankaŭ, ke horizontala orientiĝo estis motivo de desegno tipe nordamerika, taŭga por juna lando kiu havis multe pli malferman spacon ol en la plimilto de la pli antikvaj kaj urbigitaj eŭropaj landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mahony uzas la esprimon Chicago Group en sia nepublikigita membiografio Magic in America. La plej bone konata el la verkoj de H. Allen Brooks pri la Prairie School estas The Prairie School: Frank Lloyd Wright and His Midwest Contemporaries, Toronto: University of Toronto Press, 1972.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brooks, H. Allen, Frank Lloyd Wright and the Prairie School, Braziller (in association with the Cooper-Hewitt Museum), New York 1984; ISBN 0-8076-1084-4
  • Brooks, H. Allen, The Prairie School, W.W. Norton, New York 2006; ISBN 0-393-73191-X
  • Brooks, H. Allen (eld.), Prairie School Architecture: Studies from "The Western Architect", University of Toronto Press, Toronto, Bufalo 1975; ISBN 0-8020-2138-7
  • Brooks, H. Allen, The Prairie School: Frank Lloyd Wright and his Midwest Contemporaries, University of Toronto Press, Toronto 1972; ISBN 0-8020-5251-7
  • Brooks, H. Allen (eld.), Writings on Wright: Selected Comment on Frank Lloyd Wright, MIT Press, Cambridge MA and London 1981; ISBN 0-262-02161-7
  • Visser, Kristin, Frank Lloyd Wright & the Prairie School in Wisconsin: An Architectural Touring Guide, Trails Media Group; 2a Rev eldono (Junio, 1998). ISBN 1-879483-51-3.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prairie School en la hispana Vikipedio.